乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(44)

91. Avideco

Sinjoro Shen (Ŝen) famis pro sia malavareco. Li preferis morti ol marĉandi. "Kio gravas, ke mi elspezas monon senprudente? Nu, mono ja estas destinita por elspezi, kaj kiamaniere elspezi ĝin ja estas tute egale." Li ĉiam tiel opiniis.

Same kiel multaj ĉinoj, li ŝatis manĝi kaj festeni. Oni diris, ke li povas manĝi "ĉion du-kruran krom siajn gepatrojn, kaj ĉion kvar-kruran krom litojn kaj seĝojn."

Ni parolu pri liaj litoj. Ĉu vi povus imagi tiel luksajn litojn? Ili estis delikate gravuritaj kaj supre pendis belega baldakeno. La litoj de Shen estis taŭgaj eĉ por reĝoj. Li kutime sin vestis per plej valoraj kaj plej belaj vestoj, kaj ĉiam postulis la plej bonkvalitajn objektojn por uzi.

Manĝado estis lia ĉefa hobio. Por la tri manĝoj ĉiutage li prenis cerbon de anasoj, pulmojn de ursoj, ŝarkajn naĝilojn, kamelan ĝibon, lipojn de simioj, kokaĵon, ranaĵon, cervaĵon kaj ĉiujn aliajn rarajn kaj plej valorajn frandaĵojn, kiujn vi eĉ ne povas eldiri. En multaj jaroj, miloj da bestoj mortis pro lia frandemo.

Emeritiĝinte, li aĉetis palacosimilan etaĝdomon. En lia ĝardeno estis lagetoj kaj rojoj, kun pavilonoj por lia ripozo. Tie oni ne kapablis distingi, ĉu ili estas en la ĉielo aŭ sur la tero. Li dungis la plej bonan kuiriston por manĝaĵoj.

"Kiom longe oni povas vivi?" Shen kutime diris al la gastoj, "Kiam vi ĝuos la vivon se vi ne ĝuas nun? Kia vivo tio estus sen montaj kaj maraj bongustaĵoj sur la tablo?"

"Li suferos de sia malbona sekvo iutage," oni diris. Sed Shen tute ne zorgis pri tio.

Lia luksa vivo konsumis al li grandan sumon, kaj lia havaĵo pli kaj pli malmultiĝis. Kaj krome, Shen komencis konduti kurioze. Li manĝis ĉion, kion li povis meti en la buŝon. Ne nur pladoj preparitaj de la kuiristoj, sed ankaŭ folioj, branĉoj, ŝtonoj, eluzitaj ŝuoj, rubo, birda fekaĵo kaj eĉ tetasoj iris en lian buŝon. Li maĉis kaj englutis ĉion en la buŝo. Nelonge poste, li mortis de sia avideco.

Ĉu lia vivo ne finiĝis malfeliĉe?

92. Feliĉa Homo

Iutage en printempo, Wang Liangbin (Ŭan Ljanbin) alvenigis sian servanton.

"Kiom da helikoj vi aĉetis ?"

"100 kilogramojn, Sinjoro."

"Ĉu ankaŭ birdojn?"

"Jes, sinjoro, pli ol sesdek."

"Ĉu vi havis sufiĉan monon?"

"Jes, Sinjoro."

Wang neniam elspezis multe por si mem. Li estis ŝparema kaj vivis simple. Li elspezis plejparton de sia mono aĉetante bestojn por liberigi.

Okaze de lia naskiĝtago, liaj lernantoj volis okazigi festenon por li. Kiam li informiĝis pri tio, li proponis al ili: "Se vi volas favori min, uzu la festenan monon por aĉeti bestojn kaj liberigi ilin. Tio estos la plej bona donaco por mia naskiĝtago."

Ĉiuj liaj lernantoj estis emociitaj, kaj ili agis laŭ lia propono.

Tiujare li savis bestojn duoble pli multe ol kutime.

Post kelkaj jaroj, bubalo de lia najbaro estis tro maljuna por labori kaj ĝia mastro decidis vendi ĝin al buĉisto. La bubalo eble sciis, ke venos ĝia fino, ĝi do forkuris de sia mastro kaj rekte iris al Wang Liangbin. Ĝi genuiĝis antaŭ li por peti lian helpon.

Wang kolektis sufiĉan monon, aĉetis ĝin kaj prizorgis ĝin dum ĝia resta vivo.

La infanoj lernas tre rapide de siaj gepatroj eĉ sen instruado. Wang estis ĉiam bonkora al la aliaj, tial liaj infanoj ankaŭ lernis bonkorecon. Wang ĉiam faris sian laboron atenteme, kaj liaj infanoj ankaŭ faris la siajn atenteme. Ili obeis al siaj gepatroj kaj lernis tre diligente. Poste ili gajnis altan pozicion en la kortego kun grandaj gloro kaj honoro al la tuta familio.

Wang Liangbin havis longan, pacan kaj feliĉan vivon. Li forpasis sen ajna doloro aŭ malkomforto. Post la morto li aspektis ankoraŭ tiel paca kaj kvieta, kiel meditanta bonzo.

93. Vojaĝo al la Ĉielo

Gu Shunzhi (Gu Ŝunĝi) estis vegetarano. Li vivis en Changshu-urbo (Ĉanŝu), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li neniam manĝis viandon kaj kvin fiodorajn legomojn (ajlon, poreon, cepon, ŝenoprazon kaj asafetidon). Iunokte li enlitiĝis kiel kutime sed ne plu vekiĝis en la sekva mateno. Liaj familianoj maltrankviliĝis pro tio. Li daŭre spiradis normale, do ili sciis bone, ke li ankoraŭ vivas. Sed li nur dormadis. Li dormis sep tagojn sinsekve.

"Kio okazis al vi?" oni demandis lin kiam li vekiĝis.

"Ha! Mi havis feliĉan tempon! Kiam mi enlitiĝis, iu vokis min. Divenu, kiu li estas?"

"Kolektisto de imposto?"

"Ne, tute ne. Estas Majstro Daguang (Dagŭan), mia plej estimata majstro. Li proponis: 'Sinjoro Gu, ni aŭskultu darman predikadon.' Certe, mi konsentis, kaj ni tuj eliris." (责任编辑:admin)