世界语版《戒杀护生故事集》(14)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Kiam la suno leviĝis, li sin trovis iom malvarma kaj pli komforta je la brusto. Li rigardis malsupren kaj trovis, ke lia brusto estas kovrita de koto. Sur la lito sidis testudo. Kiam ĝi vidis, ke li jam vekiĝis, ĝi kapsignis al li kaj rampis eksteren. Tiutage, Huang resaniĝis de la febro kaj kapablis ellitiĝi. Liaj familianoj diris al li, ke li reakiris sian vivon el la morto. La kuracisto diris, ke eble li jam mortus se la testudo ne venus ĝustatempe por malvarmigi lin. Huang diris al siaj familianoj, kiel grave estas ne mortigi bestojn. Li vivis ĝis la aĝo de 80 jaroj kaj mortis pace sen ajna doloro aŭ malsano.
30. Bravaj Kokoj
Iam ĉinoj vokis homon ne per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Quzhou-urbo (Ĉjuĝoŭ) estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang (Fan) la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj. Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉis al ĉiuj. Iutage li iris al Familio Hou (Hoŭ) por kolekti imposton. "Frato Hou, mi jam petis, ke vi pagu ĉijaran imposton. Mi scias, ke neniu volas pagi, tamen mi devas plenumi la ordonon de mia superulo." Hou la Dua diris afable: "Fang la Tria, vi scias bone, ke ĉijara rikolto estis sufiĉe malbona. Ni havas neniom por pagi. Ĉu vi bonvole prokrastu la pagigon je dek tagoj aŭ duonmonato? Eble ni kapablos kolekti iom da brulligno por vendi kaj gajni monon por pagi la imposton al la reĝo." Dum Fang la Tria paŭzis por pripensi, Hou la Dua ordonis sian edzinon prepari manĝon por la gasto. Tuj kiam sinjorino Hou elpordiĝis kun kuireja tranĉilo en la mano, Fang kvazaŭ ekvidis virinon en bruna kostumo staranta ekster la pordo kaj petanta, ke li estu bonkora por savi ŝian vivon. Ĝuste tiam, aŭdiĝis kokina klukado. Li tuj konsciis, ke la kokino estas bruna. Li do haste diris al Hou la Dua: "Mi jam manĝis. Nenion preparu por mi." La edzino de Hou la Dua demetis sian tranĉilon, kaj la kokino estis savita. Kiam Fang revenis al Familio Hou por la imposto post semajnoj, la bruna kokino bonvenigis lin respektoplene ekster la pordo. Ĝi vicigis siajn idojn kaj ili ĝojis vidi lin. Fang prenis la monon kaj eliris. Kiam li ekgrimpis monton malproksiman, trapasinte rojon ĉe la kampo de Familio Hou, tigro trudiĝis el la arbaro kaj sin ĵetis al li. Fang la Tria dronis en granda teruro. Li povis fari nenion ol fermi siajn okulojn por akcepti la eventualan katastrofon. Tiam li aŭdis strangan bruon, li malfermis la okulojn kaj vidis, ke la kokino kaj kokidoj kune atakas la tigron. Kiel kokoj kapablis batali kontraŭ tigro? Ili flugis supren kaj bekpikadis ĝiajn okulojn. La tigro forfuĝis vekriante. Fang la Tria perdis sian konscion. Kiam li vekiĝis, li revenis al Familio Hou kaj aĉetis la kokinon kaj ĉiujn ĝiajn idojn je tre alta prezo. Li portis ilin hejmen kaj prizorgis ilin por ĉiam.
31. Kompatemo al Vivestaĵoj
En Ming-dinastio (Min, 1368-1644 p. K.) estis upasako nomata Wang Cheng (Ŭan Ĉen). Li ĉiam fervore helpis aliajn, precipe malriĉulojn kaj orfojn. Wang Cheng litaniis sutrojn ĉiutage. Li estis tre pia, sed pro io li ne obeis nur unu el la budhismaj reguloj: li ne estis vegetarano. Li vivis dum malbona periodo. En la lando regis multaj katastrofoj, kaj tumultis banditoj kaj aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Li aŭdis, ke en iu kaverno vivas bonzo, kiu praktikas budhismon diligente kaj scipovas aŭguri pri la estinteco kaj estonteco. Li bone sciis pri la nunaj kaŭzoj kaj la estontaj rezultoj. Wang Cheng decidis viziti lin por peti instruon, malgraŭ la vojo longa kaj danĝera. Poste, Wang Cheng atingis la kavernon de la bonzo post multaj malfacilaĵoj. Li salutis la bonzon: "Via Honora Majstro, la nuna mondo plenas de banditoj kaj kontraŭleĝaĵoj. Oni estas subpremata de tiuj posedantaj armilojn. Ni ne scias kiel daŭrigi nian vivon. Ni dronas en granda katastrofo. Mi vizitas vin speciale por peti vian favoron helpi nin pluvivi." La bonzo ridetis: "Vi estas Wang Cheng, ĉu ne? " Wang surpriziĝis. "Jes, Majstro. Sed kiel vi scias mian nomon? Kio estas via honora instruo? " "Se vi ne estas vegetarano, vi nur vane donas vian tempon al tiuj problemoj." Wang Cheng demandis insiste, sed la bonzo respondis neniom plue. Wang Cheng povis fari nenion alian ol hejmenreveni kaj pripensadi, kion li lernis. Li faris decidon ne plu manĝi viandon. Wang Cheng reiris al la kaverno post pluraj jaroj. Vidinte lin, la bonzo ridis: "Bone, vi komprenis tion. Vi finfine memoras la instruon pri kompatemo en la koro." "Ni vivas en la periodo, en kiu oni reciproke superruzas. La lando plenas de banditoj. Nur tiuj, kiuj ne mortigas, povas vivi pace. Tio estas la ekvilibro de la universo." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》