世界语版《戒杀护生故事集》(4)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Ŝajne la cervo bone komprenis, ke ŝi savis ĝian vivon. Post kiam ĝi eliris, ĝi kapklinadis al ŝi senĉese, esprimante sian dankon por ŝia bonkoreco. Ŝi neniam antaŭvidis, ke la cervo povus memori ŝian helpon. Kiam la cervo iamaniere sciis, ke la arbego falos rekte kontraŭ ŝin, ĝi revenis por rekompenci la favoron de sia savinto. Kiam la patrino rememoris ĉion ĉi, ŝi diris: "Savi alies vivon ja signifas savi la propran."
7. Savi la Fiŝojn
Antaŭ 2000 jaroj en antikva Hindio fluis rivero, ĉe kiu estis lageto plena de fiŝoj. La fiŝoj vivis feliĉe en la klara akvo, kaj ili saltetis, naĝis kaj flosis laŭplaĉe por amuziĝo. Ne pluvis dum longa tempo. La akvo vaporiĝis tagon post tago, kaj ĝis fine la lageto preskaŭ sekiĝis. Se la lageto estos sekiĝinta, ĉiuj fiŝoj perdos sian vivon sub la varmega suno. La suno daŭre bakis la sekan teron. Iutage, maljunulo hazarde piediris preter la lageto. Vidinte la preskaŭ sekiĝintan lageton, li eksentis maltrankvilon kaj kompaton en la koro. Li do iris al la reĝo kaj raportis: "La akvo de la fiŝa lageto preskaŭ sekiĝis, kaj la fiŝoj estas en granda danĝero. Se plaĉas al Via Moŝto, bonvolu sendi dudek elefantojn porti akvon por savi la kompatindajn fiŝojn." La reĝo estis pia budhano. Aŭdinte la peton de la maljunulo, li respondis afable: "Estas laŭdinde, ke vi havas tiel kompateman koron. Iru al la reĝa elefantejo kaj uzu laŭplaĉe tiom, kiom vi bezonas por porti akvon." Konsentite de la reĝo, la maljunulo kaj liaj du filoj iris al la reĝa elefantejo kaj elektis dudek el la plej bonaj elefantoj. Ili iris unue al vinejo kaj depruntis laŭeble plej multe da ledajn sakojn― tiam en Hindio la ledaj sakoj estis uzataj por teni vinon. Ili atingis la riveron, ensakigis akvon, portis la pezajn sakojn per la elefantoj kaj verŝis la akvon en la fiŝan lageton. Post ilia foja kaj refoja akvoportado, la lageto pleniĝis tiom, kiom antaŭe. La fiŝoj en la lageto estis savitaj. Ili denove saltetis, naĝis tien kaj reen kaj sin amuzis ĝojplene. Vidante la ĝojplenajn fiŝojn kaj la ondetojn kaŭzitajn de ili, la maljunulo sin liberigis el la longa maltrankvilo. Je la noktiĝo, li revenis kune kun siaj filoj kaj raportis tion al la reĝo.
8. Rekompenco de Paruo
En la periodo de Han-dinastio antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj vivis familio Yang (Jan) ĉe la piedo de Huaying-montaro (Hŭajin). Ili estis kamparanoj, kaj havis unusolan filon nomatan Yang Bao (Jan Baŭ, "Baŭ" signifas "trezoron" en la ĉina lingvo). Yang Bao estis ne nur saĝa kaj bonkora, sed ankaŭ bela kun delikataj brovoj kaj brilaj okuloj. Liaj gepatroj forrazis liajn harojn krom du tufojn postlasitajn sur la verto kaj ligis ilin en du tuberojn. Ĉiuj opiniis, ke li estas sprita kaj inteligenta. Yang Bao amis naturon kaj ofte ludis en la arbaro de Huaying-montaro. Foje en sia 9-a jaraĝo, kiam li ludis ekstere, li hazarde aŭdis panikan vekrion de supre. Li levis la kapon kaj vidis, ke strigo kaptis paruon. Ekvidinte la knabon, la timigita strigo forlasis la paruon. La paruo falis sur la teron de supre, kaj kuŝis tie senmove, perdinte la konscion. Formikoj alvenis por forporti la paruon kiel manĝaĵon, sed la vundiĝinta paruo ne povis sin savi de ilia atako. Yang Bao alkuris, prenis la paruon en la manon kaj forigis la formikojn. Li portis la paruon hejmen kaj metis ĝin en bambuan kaĝon. Li tre ŝatis la birdeton, flegis ĝin per krizantemaj petaloj kaj kuracis ĝian vundon. Kiam ĝi tute resaniĝis kaj kapablis flugi, li lasis ĝin libera en la arbaro. "Jen vi denove liberas. Atentu pri la strigoj. Ĝis revido!" Nelonge poste, li havis strangan sonĝon en iu nokto. Knabeto en bruna kostumo venis danki lin pro la savo. Li donacis al Yang Bao kvar braceletojn el blanka jado, dirante: "Mi estas servisto de Ĉiela Reĝino. Vi savis mian vivon. Mi donacu al vi braceletojn el valoraj jadoj por esprimi miajn dankon kaj ankaŭ bondeziron, ke viaj posteuloj estu senmakulaj kiel puraj jadoj kaj prenu la plej altajn postenojn en la kortego." Yang Bao intencis fordanki la donacojn, sed pro la insisto de la malgranda knabo, finfine li akceptis ilin. Vekiĝinte, li trovis, ke tio estis nur sonĝo. "Tio ja estas stranga sonĝo," li pensis skuante la kapon. Poste, la filoj, nepoj, pranepoj kaj prapranepoj de Yang Bao vere kondutis senmakule kiel puraj jadoj kaj okupis la plej altajn rangojn en la kortego. 9. Savi Kolombon
Estis tago serena kaj bela. Budho piediris tra la arbaro. Li vidis grandan aglon ĉasanta kolombon. Apenaŭ la aglo plonĝis por kapti la kolombon, la kolombo vidis Budhon kaj tuj sin kaŝis en lian sinon. Budho protektis ĝin de la aglo. La aglo alflugis sur branĉon kaj kriis: "Vi kapablas savi la kolombon, tio signifas mortigi min de malsato. Vere malica vi estas!" (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》