乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(21)

Iu el la lertaj kuracistoj diris: "Tio estas malsano tre rara, tiel rara, ke eble vi eĉ neniam aŭdis. Ĝi nomiĝas 'Birdoj omaĝaj al imperiestro'." Aŭdinte tion, sinjorino Xie ekkriis kaj svenis.

Xie estis tre riĉa. Li komencis sian vivon kiel malriĉa knabo, kaj laboris diligente kaj honeste por ligna komerco. Li vere ne havis aliajn malbonajn kutimojn, krom nur unu mankon komunan al multaj ĉinoj: Li estis frandema. Kiam ajn li okazigis festenon, li elspezadis laŭeble plej multe por eksterordinaraj pladoj.

Li preferis ian grandan kaj abundan pladon. Oni mortigis grandan kaj dikan anason, kaj plenigis ĝian ventron per paseroj antaŭ la kuirado. Kiam la plado estis preta, la manĝantoj malkovris la anasan ventron per manĝbastonetoj, kaj trovis la paserojn en la anaso. La plado estis nomata "Birdoj omaĝaj al imperiestro".

Jen kial sinjorino Xie teruriĝis je la vortoj de la kuracisto. La malsano de la edzo havis la saman nomon de lia preferata plado. Por la festenoj dum multaj jaroj, Xie mortigis tiom da birdoj, ke li mem eksuferis pro tio.

Iu ajn, kiu iam havis furunkon, scias bone, kian doloron li suferis. La tuta dorso de Xie estis plena de furunkoj. Ili ne nur doloris, sed ankaŭ fiodoris. Li suferis plurajn monatojn kaj finfine mortis. Li suferigis tiel multajn bestojn, do lia riĉaĵo donis al li nenian helpon.

49. Imuneco sen Vakcinado

Shen Wenbao (Ŝen Ŭenbaŭ) loĝis ĉe la granda lago Taihu (Tajhu). Li estis ĝentila kaj bonkora. Lia tuta familio kondutis same bone kiel li. Ili ĉiam malliberigis bestojn laŭeble.

"Ĉu vi jam liberigis la birdojn, kiujn mi aĉetis de ĉasistoj tagmeze?" demandis Shen la edzinon.

"Jes, mi jam liberigis ĉiujn," ŝi respondis.

"Bonege!" diris Shen. "Nun ili povas libere flugi kien ajn laŭplaĉe. Ili povas flugi alte sur la ĉielo aŭ ripozi kviete sur branĉoj en la arbaro." Pensante pri tio, Shen estis tiel feliĉa, ke li ekridis elkore.

Multaj homoj en la regiono senĉese kaptis kaj mortigis bestojn. Nur gesinjoroj Shen estis malsamaj. Kiam iliaj najbaroj kaptis bestojn, ili ĉiam aĉetis tiel multe laŭeble por liberigi. La najbaroj certigis al si, ke ili estas frenezaj: "Kial ili elspezas monon por kelkaj birdoj? Kian bonon tio donos al ili? "

"Ili estas nur malsaĝuloj!" ofte tiel konkludis la najbaroj.

Sed iunokte, ĉiuj endormiĝis krom Maljuna Li, kiu suferis de sendormeco. Li aŭdis bruon el la strato. Apenaŭ li rigardis eksteren, li falis teren terurigite.

En la strato li vidis du demonojn semantaj epidemion. Nun ni certe diras, ke virusoj kaŭzas epidemion. Eble la virusoj estas speco de demonoj. Malgraŭ ĉio, virusoj estas timigaj eĉ en imago. La demonoj, kiujn Maljuna Li vidis, certe estis teruraj. Ili portis multe da flagetoj en la mano.

Unu el la demonoj demandis: "Ĉu flageto po unu domo? "

"Prave," respondis la alia, "Sed ne al tiu domo. Jen la domo de gesinjoroj Shen. Ili savis multajn bestojn, do ni rajtas fari nenion kontraŭ ili."

En pluraj tagoj, terura epidemio balais la regionon ĉirkaŭ Taihu-lago. En malpli ol unu semajno, pli ol duono de homoj mortis de malsano.

Sed strange, neniu en la familio Shen suferis la malsanon. Liaj najbaroj eksciis de tio, ke gesinjoroj Shen gajnis rekompencon per sia bona konduto. Shen Wenbao vivis ĝis maljuneco kaj mortis pace sen ajna sufero.

50. Venĝo de Ranoj

Iam estis barbiro nomata Liang Jiashou (Ljan Ĝjaŝou) en Wuwei-gubernio (Uŭej), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia kapo estis tiel pinta je la verto kiel tiu de cervo, kaj liaj okuloj estis tiel malgrandaj kiel tiuj de rato. Li estis eksterordinare malbela. Sed la ekstera malbeleco estis nenio kompare kun lia malica koro. Li ĉiam emis kvereli kaj ĉantaĝi. Li neniam provis plibonigi siajn konduton kaj sintenon.

Li estis ankaŭ tre avida. Liaj preferataj manĝaĵoj estis ranoj, kiujn la ĉinoj nomas "Kokoj de la Kampo". Li tute ne povis manĝi sen ranoj. Li ankaŭ scipovis kuiri ranojn en multaj metodoj. Li havis multajn amikojn, kiuj estis ne malpli fiaj ol li. Ili ĉiuj laŭdis, ke la ranoj kuiritaj de Liang Jiashou estas plej bongustaj.

Ju pli la frandemuloj laŭdis lin, des pli da ranoj li mortigis, kvazaŭ la ranoj estus liaj malamikoj. Li tiel agis ĝis li atingis 40 jarojn.

Iunokte apenaŭ li dronis en profunda dormo, li eksentis jukon en la tuta korpo. Li vekiĝis kaj vidis, ke lia tuta lito estas plena de ranoj. La ranoj kovris la litkovrilojn kaj kapkusenon. Ĉie estis ranoj.

"Strange!" li murmuris al si mem, "Bonege! Mi scias bone, kion mi faru kontraŭ ili." Li kaptis la ranojn kaj metis ilin en la kaldronon. Kiam li revenis en la dormĉambron, li trovis, ke la lito estas kovrita de pli da ranoj.

Liang trapasis la tutan nokton por la ranoj. Li senĉese kaptadis ilin de la lito. En la sekva tago, li alvenigis plurajn amikojn kaj diris al ili, kiel li pasigis la nokton kaptante ranojn de la lito. Sed liaj amikoj neniel povis imagi pri tio. (责任编辑:admin)