世界语版《戒杀护生故事集》(2)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera. Ŝajne la testudo bone komprenis, ke Kong Yu savis ĝian vivon. Ĝi do senĉese turnis sian kapon por rigardi al li. Kong Yu najlis sian rigardon al la testudo ĝis kiam ĝi malaperis el lia vidkampo. Plurajn jarojn poste Kong Yu promociiĝis al pli alta rango. Gvidante sian armeon, li sufokis ribelon, kaj pro la brila sukceso la reĝo nomumis lin Lordo de la kortego. Tio estis alta rango en tiu periodo. La oficista atestilo por Lordo estis metala sigelilo. Je la promociiĝo de Kong Yu, la kortegaj metiistoj ekmuldis sigelilon por li. Sed ili trovis eksteratende, ke la sigelilo elmuldiĝis en la formo de retrorigardanta testudo. Ili opiniis tion stranga, kaj refandis ĝin por fari la novan, sed la nove elmuldita sigelilo ankoraŭ similis al retrorigardanta testudo. La metiistoj provadis foje kaj refoje, kaj ĉiuj el ili inspektis la muldadon, sed ĉiufoje, la nove farita sigelilo aspektis tiel, kiel testudo turnis sian kapon malantaŭen por ion rigardi. Tio mirigis la metiistojn. Ili do decidis viziti la novan lordon por peti lian instruon. Ili genuiĝis antaŭ li kaj raportis: "Via Lorda Moŝto. Lia Reĝa Moŝto ordonis nin muldi sigelilon kiel atestilon por via nova posteno, tamen la supra parto de la nova sigelilo ĉiam havas formon de retrorigardanta testudo je la muldiĝo." "Daŭrigu," diris Kong Yu, "kaj muldu ĝin denove." La metiistoj agis laŭ lia ordono, tamen alifoje, la elmuldita sigelilo formiĝis same kiel antaŭe. Tio konfuzis Kong Yu. La informo pri tiu strangaĵo diskoniĝis ĉie, kaj eĉ atingis la reĝon. La reĝo alvenigis Kong Yu por informiĝi, pro kio la sigelilo ĉiam elmuldiĝas en formo de testudo, sed Kong Yu havis nenian ideon pri tio. Hejmenirante, la lordo subite rememoris antaŭan okazaĵon. En la sekva tago kiam li estis en la palaco, li raportis al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi, via humila subulo, pensis pri la sigelilo en formo de testudo, kaj probable trovis la kaŭzon. "Antaŭ multaj jaroj, mi hazarde vidis fiŝkaptistojn kuirontaj kaptitan testudon, kaj sentis grandan kompaton al ĝi. Mi do aĉetis kaj forliberigis ĝin en riveron. La testudo ŝajne bone komprenis, ke mi savis ĝian vivon, ĝi do naĝis al la akvosupro kaj senĉese fiksis sian rigardon al mi retroturninte la kapon, same kiel la formo de tiu ĉi sigelilo. "Via Reĝa Moŝto promociis min al la pozicio de Lordo, kaj ankaŭ la lorda sigelilo havas formon de testudo. Verŝajne, tio aludas, ke la alta rango, per kiu Via Reĝa Moŝto favoris min, venis de la testuda dankemo. Eble mia bonkora konduto emociis la Ĉielon." La reĝo do diris al siaj korteganoj: "Tiuj, kiuj faris bonon, rikoltas bonon. Lordo Kong Yu estas bona ekzemplo por tio."
3. Reĝo Cheng Tang kaj la Reto
Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Cheng Tang (Ĉen Tan). Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili. Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis plaĉan veteron libere. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj animaloj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte: Ĉiuj birdoj en la ĉielo, Ĉiuj animaloj sur la tero, Ĉiuj animaloj de la nordo, okcidento, oriento kaj sudo, Venu en mian reton, kaj neniu el ĝi forfuĝu plue. La reĝo Cheng Tang maltrankviliĝis vidante tiel avidan kaj senkoran ĉasiston, sed kiel saĝa budhano, li ne ordonis la ĉasiston ĉesigi la ĉasadon. Anstataŭe, per sia reĝa mano li malfermis tri flankojn de la reto, kaj lasis nur unu fermita. La ĉasisto ne povis diveni, kion faras la reĝo, kaj ankaŭ ne kuraĝis haltigi lin. Tiam li aŭdis la reĝon preĝi laŭte: Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de dekstre; Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de maldekstre; Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de supre; Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de malsupre. Nur tiuj, kiuj ne plu volas daŭre vivi, venu en mian reton. La ĉasisto ekkonsciis pri siaj avideco kaj senkoreco. Li do rakontis al ĉiuj, kiel bonkora estas la reĝo. Ĉiuj popolanoj ekhavis fidon je la reĝo Cheng Tang. Shang-dinastio (Ŝang) fondita de Imperiestro Cheng Tang regis Ĉinion pli ol 600 jarojn.
4. Zi Chan kaj la Fiŝoj
Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Chan (Zi Ĉan) estis ĉefkortegano en Zheng-regno (Ĝen) dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.). Konfuceo iam laŭdis lin pri lia moraleco. Nun la ĉinoj ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn agojn kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》