乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(31)

Ye Asan (Je Asan) riĉiĝis per vendo de bovaĵo. Li estis lerta buĉisto kaj saĝa komercisto, do li fieregis pri sia kariero. Li ĉiam primokis la abstinadon de bovaĵo:

"Ha, kiu aŭdacas diri, ke buĉado estas malbona kariero? Rigardu min! Mi estas buĉisto, kaj ĉion mi havas nun."

Liaj amikoj admonis lin bonkore: "Vi akumulis vian riĉaĵon per sango. Ĉesigu tion, kaj faru alian komercon."

"Kio? Ĉu vi ŝercas? Tio estas la plej bona okupo. Mi faros tion ĝis fino de mia vivo. Ne nur mi mem, sed ankaŭ miaj filoj kaj nepoj faros tion. Imagu kiom da mono ni povos gajni! Kio estas pli valora ol mono? Vi rajtas parolaĉi pri via dogmo, tamen por mi, nenio estas pli bona ol mono."

Nelonge poste, subita malsano trafis Ye, kaj preskaŭ forprenis lian vivon. En la sekva tago, kvankam li ankoraŭ vivis, lia ventro ŝvelis, kaj lia tuta korpo estis kovrita de kontuzoj. Li sidiĝis kaj forlasis la liton. Apenaŭ lia familio provis haltigi lin, kiam li iris el la pordo, murmurante dum la irado.

Liaj edzino kaj filoj sekvis lin en la urbon. Tie li haltigis ĉiujn preterpasantojn kaj parolis al ili: "Je la ordono de Lia Imperiestra Majesto de la infero, mi sciigu al vi, ke vi ne plu faru malbonajn aferojn. Ne plu mortigu bestojn."

"Vi ne konas, kian torturon mi suferas en la infero. Mi deziregas, ke mi povus reviviĝi denove kaj ĝui miajn tagojn pace sub la suno, sed mi faris tiel multajn krimojn, ke atendas min nur la sufero. Mi riĉiĝis per bovaĵo, kaj tio estas mia krimo. Oni batis mian ventron tiel kruele, ke ĝi ŝvelis. Tio estas nur la komenco. Mia senkoreco destinis min al turmentado de la infero."

Liaj amikoj malĝojis por li. Tiam ili vidis eksteratende, ke lia kapo jam aliformiĝis en tiun de bovo, kiel rimarkigo al la aliaj pri la danĝero kaŭzita de avido kaj malico.

67. Gustumi Bovaĵon

Tagmeze de la deka de aprilo en 1820, nigraj nuboj kovris la sunon. Subite, la nuboj apartiĝis kaj pluvo ekverŝiĝis. Fulmoj kaj tondroj furiozis tra la ĉielo. La preterpasantoj haste diskuris por ŝirmejo.

Iu el ili subite genuiĝis vekriante. Li estis trafita de tondro! Kvankam li ankoraŭ vivis, tamen li brulvundiĝis tutkorpe. La aero pleniĝis je la odoro de rostita viando. Li tordiĝis en agonio. Li tremegis tutkorpe, kaj la larmoj fluis el liaj okuloj.

Momenton poste larvoj rampis el liaj vundoj. La viro malfermis siajn okulojn kaj rigardis sian brulvunditan korpon kaj fenditan karnon. Li ŝiris pecon da karno el la korpo kaj metis ĝin en la buŝon. La rigardantoj stuporiĝis de tio.

Liaj najbaroj provis haltigi lin: "Fang Dengshan (Fan Denŝan)! Ĉu vi ne scias, kion vi faras? Haltu!"

"Hm, bongusta bovaĵo," li diris al ili, "bongusta bovaĵo! Gustumu?"

Vidinte tion, plejparto de la apudrigardantoj svenis aŭ ekvomis. Pluraj kuraĝuloj alvenigis liajn familianojn kaj ili portis lin hejmen.

Li ne mortis senprokraste. Li plu vivis plurajn monatojn. Je la tempo de lia morto, sur liaj ostoj jam restis nemulte da karno.

Malgranda knabino, kiu loĝis najbare, demandis sian patrinon: "Mi scias, ke Sinjoro Fang estis malica kaj kutime kverelis kun ĉiuj aliaj homoj. Li ĉiam interbatis kun la aliaj. Sed pro kio li mortis tiel mizere?"

Ŝia patrino eksplikis: "Fang Dengshan estis fama buĉisto. Li ĉiam diris, ke li fariĝis buĉisto pro la prefero al bovaĵo. Sidante ĉe la buĉista vendejo, li kutime manĝis bovaĵon kaj allogis klientojn: 'Bongusta bovaĵo! Gustumu?'"

"Li estis riĉa, ĉu ne?" demandis la knabineto.

"Jes, tre riĉa. Li ofte fanfaronis, ke li gajnos pli kaj pli da mono. Li diris, ke li neniam povriĝos nur se li havos bovojn por mortigi.

"Sed kian bonon lia tuta riĉaĵo donis al li? Se li estus iom pli bonkora, tia malfeliĉo ne okazus al li."

"Ĉu tio estas la kialo, ke ni neniam manĝas viandon, Panjo?" demandis la knabineto.

"Jes, ĉar ni ne volas, ke al ni okazus tio, kio okazis al li. Do ni ne kaŭzos suferon al ĉiuj vivestaĵoj. Jen la plej bona metodo protekti nin de la sufero."

68. Morto de la Buĉisto

En Zhihe-gubernio (Ĝihe), de Fujian-provinco (Fuĝjan) estis malica buĉisto Zhao Fuqiao (Ĝaŭ Fuĉjaŭ). Li estis tre riĉa, ĉar li gajnis multe per vendo de bovaĵo. Ĉiutage li buĉis almenaŭ tri bovojn kaj provizis multe da bovaĵo, do en malpli ol unu jaro li jam fariĝis unu el la plej riĉaj homoj en la gubernio.

Je la komenco de la 9-a jarcento, kiam Fuqiao estis maljuna, lia filo Guanghua (Gŭanhŭa) transprenis la familian negocon. La patro kaj filo tiel fieris pri sia negoco, ke ili metis grandan stumpon de trunko antaŭ sian pordon. Ili uzis la stumpon kiel haktabulon dum multaj jaroj. Ili kutime metis bovkapojn sur ĝin por disrompi. Kiam oni vidis ĝin, ili eksciis, ke tio estas la domo de buĉisto. (责任编辑:admin)