世界语版《戒杀护生故事集》(7)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
La laborantoj ege emociiĝis de tio. Eĉ la homoj, kiuj iam mokis lin, sin opiniis nedecaj. Ili fariĝis budhanoj kaj ne plu mortigis vivestaĵojn por manĝi. La bonzoj en aliaj temploj ankaŭ imitis lian agon kaj konstruis multajn vivliberigajn lagetojn. Se vi havas bonŝancon por viziti budhismajn templojn kaj monaĥejojn en Ĉinio, vi eble vidos la vivliberigajn lagetojn, kie libere vivas fiŝoj, kankroj kaj testudoj. La bestoj neniam maltrankviliĝas pri la penso, ke ili estos formanĝitaj de homoj.
15. Viro Sentima al Morto
La vera nomo de Majstro Yongming (Junmin) estis Yanshou (Janshou). La reĝo titolis lin Zhijue (Ĝiĝjŭe) post lia morto. Oni nomis lin Majstro Yongming, ĉar li vivis en Yongming-templo de Hangzhou-urbo (Hanĝou). Lia familia nomo estis Wang (ǔan) antaŭ ol li forlasis la laikan vivon kaj fariĝis bonzo. En liaj dudekaj jaroj li estis financa oficisto de Yuhang-gubernio (Juhan) proksima al Hangzhou. Li sentis grandan bedaŭron pro tio, ke la fiŝoj kaj salikokoj estas kaptataj kaj formanĝataj. Li do ofte ilin aĉetis per publika mono, portis al la rivero kaj liberigis en la akvon. Malfeliĉe, la uzita mono ne apartenis al li mem. Oni eltrovis lian aferon kaj kondamnis lin al malliberejo post nelonge. La juĝisto neniel kredis, ke li uzis la monon por liberigi la bestojn. Li konviktis Wang pri ŝtelado de publika mono. Tio estis krimo vere grava. Tiam la puno por tiu krimo estis senkapigo― Oni trenis la krimulon al la publika placo, kie ĉiuj povas rigardi, kaj dehakis lian kapon per granda glavo. Ĉiuj, kiuj vidis la teruran punon, estis ĉiam timigitaj. La reganto de Ŝtato Wuyue (Ujŭe, 907-978 p. K.) sciis, ke Wang estas bonkora kaj liberigis multajn bestojn. Ĉu li eble aĉetis la bestojn per publika mono? Li do ordonis al siaj oficistoj ĉe la ekzekutejo, ke ili atenteme observu la konduton kaj vortojn de Wang. Kiam oni eskortis Wang eksteren por haki lian kapon, li aspektis nek timigite nek maltrankvile. Fakte, li estis plezura kaj aplomba. La ekzekutisto neniam vidis tian bildon kaj demandis al li kun respekto: "Ĉiuj aliaj krimuloj senkapigotaj de mi tremis kaj ploris. Antaŭe mi vidis neniun, kia vi aspektas nun. Kiel vi povas teni vin en tiel granda aplombo? Vi ja scias, ke oni mortigos vin pro fiuzo de la publika mono." Wang respondis: "Jes. Mi vere uzis la publikan monon, sed mi uzis neniom por mi mem. Mi elspezis tion por aĉeti la bestojn kaj forliberigi ilin. Do pro kio mi ektimu? Tuj post mia dekapiĝo, mi povos eniri la Puran Landon de Amitabo. Ĉu tio ne estas bona afero? Do mi neniel povas atendi plue." Kiam la oficistoj respondecaj pri la ekzekutado aŭdis tion, ili komprenis, ke Wang estas honesta. Ili admiris liajn honeston, aplombon kaj kuraĝon. Ili senkulpigis kaj liberigis lin. Poste, li fariĝis bonzo je la aĝo de tridek jaroj. Li estis vere bona bonzo, ke li forigis ĉiajn ĉagrenojn grandajn kaj malgrandajn, akiris iluminiĝon kaj ankaŭ verkis multajn gravajn librojn. Post kiam li forpasis en 975 p. K. je la aĝo de 72, Amitabo mem alvenis kaj bonvenigis lin en la Puran Landon.
16. Savi Drakan Filon
Iam estis fama kuracisto nomata Sun Simiao (Sun Simjaŭ) en Tang-dinastio (Tan). Li estis tre bonkora, precipe al bestoj. Kiam li promenis ekster la vilaĝo en iu bela aŭtuna tago, li hazarde vidis, ke du knaboj kaptis malgrandan serpenton. Ili ludis per ĝi kaj pro tio ĝi estis preskaŭ mortanta de la turmentiĝo. La maljunulo ne toleris vidi la suferon de la kompatinda vivestaĵo, li do elprenis monon kaj aĉetis ĝin de la knaboj. Poste, ĝin li portis al lagbordo kaj liberigis. Post pluraj tagoj, li sidis en la legoĉambro kaj ekdormetis. Li vidis en sonĝo, ke viro en verda kostumo enĉambriĝis kaj invitis lin al festeno. Ii akceptis la inviton kaj estis kondukita al tre impona palaco. Tie ĉio estis neta kaj bonorda. Li neniel povis imagi, kie li estas. Kiam ili atingis la ĉefan halon, la mastro en aspekto de gravulo eliris kaj salutis lin dirante: "Foje mia filo ludis ekstere. Se vi ne savus lin, mi supozas, li jam perdus sian vivon." Tiam la mastro ordonis pretigi festenon por la honora gasto. Post la franda kaj abunda festeno, la mastro elprenis multajn juvelojn kaj aliajn trezorojn por donaci al Sun, sed Sun neniom akceptis. La mastro do insistis. Fine, Sun ekkonsciis, kie li estas. Li do petis: "Mi aŭdis, ke en la kristala palaco de Draka Imperiestro estas multaj eksterordinaraj medikamentoj, per kiuj oni povas kuraci ĉiajn suferojn kaj malsanojn. Se vi estus favora, bonvolu transdoni al mi plurajn specialajn receptojn, per kiuj mi povos savi la suferantojn. Tio estas konduto kun granda merito." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》