世界语版《戒杀护生故事集》(22)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Subite, Liang sin kaptis je la ŝultro. "Jen revenas la ranoj!" li kriis. "Mi vidas nenion!" diris unu el la amikoj. "Jen! Ĉi tie, estas rano sur miaj brovoj! Nun alia estas en miaj haroj!" Liang teruriĝis, kaj ankaŭ liaj amikoj konfuziĝis. Ili ne povis vidi eĉ ombron de la ranoj. Ili nur vidis, ke Liang kuregas, baraktas, kaj per razilo forrazas siajn harojn kaj brovojn. Sed ili vidis neniun ranon. "Eble li freneziĝis!" ili flustris. Ekde tiam, Liang vidis ranojn atakantaj lin ĉiutage. Li provis sin defendi per la razilo, sed la ranoj senĉese venis. Li petis, ke liaj amikoj helpu, sed neniu krom li kapablis vidi la tiel nomatajn ranojn. Li vivis freneze ses monatojn antaŭ ol morti finfine. Ĉu li estis elĉerpita en baraktoj kontraŭ la ranoj? Ĉu la ranoj sin venĝis? Aŭ ĉu li freneziĝis? Neniu sciis pri tio. Sed ĉiuj komprenis bone, ke se li ne kuirus tiel multe da ranoj, li ne suferus tiel terure.
51. Kuirata Testudo
Freŝakva testudo estis preferata manĝaĵo de Zheng Laozhi (Ĝen Laŭĝi), kiu vivis en Angang-vilaĝo (Angan), Zhenjian-gubernio (Ĝenĝjan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li ŝatis manĝi freŝakvajn testudojn pro tri kaŭzoj: Unue, li diris, ke la viando de tia testudo estas nek tro mola, nek tro malmola. Due, li dormas bone manĝinte testudaĵon. Trie, li opiniis, ke la testudaĵo estas bona al homaj koro kaj renoj. Do kiam ajn li havis sufiĉan monon en la poŝo, li ĉiam aĉetis testudon por kuiri. En iu nokto Zheng Laozhi sonĝis, ke iu en nigra kostumo genuis antaŭ li kaj petegis, "Liberigu min, bonvole! Estu bonkora, kaj ne mortigu min!" Estis tre strange, ke lia edzino ankaŭ vidis la saman sonĝon. La sekvan matenon, fiŝisto venis por vendi la ĵus kaptitan freŝakvan testudon grandan kaj dikan. Zheng Laozhi ĝojegis pro tio. Li ne povis deteni la salivon kiam li pagis monon al la fiŝisto, kvankam la prezo estis sufiĉe alta. "Kuiru ĝin!" li kantetis ĝojplene. "Atendu momenton!" kriis la edzino, "Ĉu vi forgesis kion ni ambaŭ sonĝis lastanokte?" "Ba! Tio estis nur absurda sonĝo. Ne kredu la vidaĵon en la sonĝo!" "Sed mi ne opinias, ke la viro en nigra kostumo aŭguras al ni feliĉon. Atentu, mia kara, kial vi ne lasu la kompatindan testudon libera?" "Kio? Ĉu vi volas, ke mi liberigu la testudon el la kuirejo? Vi virinaĉoj ĉiam havas kuriozajn opiniojn." Dirinte, Zheng Laozhi iris en la kuirejon kaj kuiris la testudon. Poste, li manĝis kaj ĝuis ĉiun pecon da testudaĵo. Oni ne sciis kial, ke manĝinte la testudon, li tuj volis sin bani. La edzino atendis longan tempon ekster la banĉambro, sed li ankoraŭ ne eliris; ŝi aŭskultis atente, tamen aŭdis neniom da sono de lia sinbano; ŝi frapetis je la pordo, sed ricevis nenian respondon. Fine, ŝi eniris por rigardi, kio okazis al li. Kiam ŝi malfermis la pordon, ŝi vidis eksteratende, ke la banujo estas plena de sango. Ŝia edzo solviĝis en la banakvon kvazaŭ la testudo en supon. Nenio de li restis krom la haroj!
52. Forto de Kompato
Dashan-templo (Daŝan) estis unu el la plej grandaj temploj en Kuaiji (Kŭajĝji), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Tie svarmis multaj pilgrimantoj, vojaĝantoj kaj spektantoj de la pejzaĝo. Iutage al la templo venis du kleraj junuloj Tao Shiliang (Taŭ Ŝiljan) kaj Zhang Zhiting (Ĝan Ĝitin). Ni jam rakontis, kiel Majstro Saĝo ekkonstruigis vivliberigan lageton ĉe la templo. Kompreneble, Dashan-templo ankaŭ havis grandan vivliberigan lageton. Kiam la du kleruloj vidis, ke centoj da angiloj kaj fiŝoj naĝas feliĉe en la lageto, ili emociiĝis kaj ankaŭ volis ion fari por favori la fiŝojn. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》