乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(18)

Poste, oni mortigis kapron, kaj ŝi suferis kiel la kapro kiam ĝi estis mortigata. Jen venis la vico de kokino, do ŝia animo iris en la kokinan korpon, kaj ŝi sentis sian kolon torde rompata. Ŝi neniam imagis tiel grandan suferon. Ĉiufoje, kiam iu ajn besto estis mortigata, ŝi sentis ĉiun ĝian doloron. Ŝi komprenis sian kulpon. Ŝi ordonis la kuiristojn, ke ili ĉesigu la mortigadon kaj liberigu la nebuĉitajn bestojn.

Ekde tiam ŝi ne mortigis vivestaĵojn nek manĝis viandon. Ŝi ĉiam rakontis al ĉiuj, kian doloron la bestoj suferas, kiam oni mortigas ilin. Kiom senkompate oni mortigas bestojn ne kapablajn paroli!

Ŝi vivis longan vivon pro siaj bona konduto kaj kompatemo.

40. Vizito de Animo-kolektanto

Zhao (Ĝaŭ) pasis la kortegan ekzamenon kaj gajnis akademian diplomon de Talentulo. Li estis bonkora kaj honesta, ĉiam atentema por ne damaĝi bestojn.

Iutage li iris viziti plurajn parencojn. Kiam la pramo, sur kiu li sidis, atingis la mezon de rivero, li rimarkis iun staranta sur la pramo. Strange, tiu aspektis kiel lia servisto mortinta antaŭ tri jaroj.

"Kion vi faras?" Zhao demandis lin.

"Mi laboras en la anima mondo. Mia profesio estas kolekti la animon de tiuj mortontaj," respondis la estinta servisto, "kaj hodiaŭ mi kolektos tri animojn."

"Kies?" demandis Zhao.

"Unu el ili vivas sur la bordo, la dua estas unu el viaj parencoj, kiujn vi vizitos, la tria..."

"Kiu estas la tria?" demandis Zhao, sed lia estinta servisto respondis nenion. Zhao komprenis, ke la tria animo kolektota estas ĝuste lia.

La estinta servisto proponis, ke li ne timu: "Se ĉi-nokte mi ne iros al vi, ĉio estos en ordo."

"Pro kio?"

"Sur la vojo oni postulis min forlasi vin, ĉar vi estas bonkora kaj nenion mortigas."

Kiam Zhao atingis la domon de siaj parencoj, li aŭdis mornan ploradon. Iu mortis. Li sin returnis kaj revenis hejmen. Lia servisto ne iris al li tiunokte. Nenio do okazis.

Zhao havis longan kaj utilan vivon. Li estis feliĉa kaj prospera, ĉar li nenion mortigis. domaĝante la vivon de aliaj, vi protektas la propran.

41. Farmulo kaj Serpento

Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Jiangshan-urbo (Ĝjanŝan), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li opiniis mortigon de bestoj amuza. Edziĝinte, kvankam li aĝis jam pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.

Tiutage en majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis lin, ĝi rigardis lin kun pardonpeta aspekto, kaj eletendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estas timigita kaj petas lian indulgon.

"Mi mortigos vin sendube," diris la farmulo. La serpento komencis forkuri, sed la farmulo hakis ĝin en du pecojn per la sarkilo.

Kiam la serpento ne plu moviĝis, la farmulo metis la sarkilon sur la ŝultron kaj daŭrigis sian vojon kantante plezure.

Tiunokte, lia filo sonĝis, ke granda serpento mordas lin. Vekiĝinte pro timego, la knabeto febris kaj tremegis. Li murmuradis senĉese, "Dolore! Kiel dolore al mi!"

Lia patro ne sciis kion fari kontraŭ tio. Apenaŭ li volis inviti kuraciston, kiam lia filo etendis la langon― tiel longan, ke ĝi ne plu similis al tiu de knabeto, sed al tiu de serpento.

"Fileto, mia kara!" korŝire ekploris la farmulo, sed estis jam tro malfrue. Lia filo mortis post nelonge.

42. Venĝo de Angiloj

Guizhou (Gujĝou) estas malriĉa regiono en Ĉinio. Ĝi estas monteca provinco en la sudokcidento. Tie vivis homo nomata Lu, kiu preferis angilaĵon tiel, ke sen ĝi li povis manĝi nenion alian.

Se iu demandis, pro kio li manĝis tiel multajn angilojn, li ĉiam respondis: "Ili estas vere bongustaj."

Iutage li, jam sesdek-jara, iris al bazaro por aĉeti angilojn freŝajn kaj dikajn.

Vendisto kriis: "Fiŝojn? Fiŝoj vivaj, freŝaj kaj dikaj! Aĉetu ĉi tie!"

"Ĉu vi havas angilojn?" demandis Lu.

"En tiu urno," respondis la vendisto. Lu kuspis la manikon kaj etendis brakon en la urnon por elekti dikajn angilojn. Li estis tiel sperta, ke li kapablis elekti bongustajn angilojn nur per palpo anstataŭ per rigardo.

Sed la afero iris malsame tiutage. Kiam li etendis la brakon en la urnon, lia vizaĝo subite perdis ordinaran koloron, kaj li ekblekis kiel vundita bovo. Oni trovis, ke ĉiuj angiloj en la urno atakas lin je la brako kaj mordas lin laŭeble plej forte.

Neniu sciis kion fari. Ili neniel kapablis preni la angilojn for de lia brako. Iu kuris raporti al lia familio, kaj liaj gefiloj alkuris por savi lin per akra tondilo. Kiam ili detondis la angilojn, la kapo de la angiloj ankoraŭ restis sur la brako de ilia patro, kun la dentoj profunde enigitaj en la karnon. Kiam oni finfine elprenis la kapojn de la angiloj, la karno jam falis de lia brako, kaj li baldaŭ mortis pro doloro. (责任编辑:admin)