乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(20)

Liaj amikoj respondis al li: "Jes, nun vi vivas bone, sed tio fakte estas malbona afero pro la kontraŭleĝeco."

Tio ege kolerigis Zhang Axi: "Kiom gravas la leĝo? Multaj homoj agas kontraŭ la leĝoj, ne nur mi mem!"

Iun ŝtorman nokton, Zhang Axi malaperis. En la sekva tago, kiam ĉesis la ŝtormo, la vilaĝanoj trovis lin finfine. Li falis en riveron kaj dronis. Tiaj aferoj povus okazi al iu ajn, tamen estis sufiĉe eksterordinare, ke centoj da ranoj venis kaj manĝis lian kadavron por venĝi siajn parencojn mortigitajn de li.

Neniu vidis tiel teruran bildon antaŭe. Ili ekkonsciis profunde, ke eĉ se iu povas eskapi de la ŝtata leĝo, tiu ne povas eskapi de la universa leĝo.

Pro la bona konduto ni estos rekompencitaj per feliĉigo, kaj pro la malbona konduto ni estos punitaj per malfeliĉigo. Tio okazos senescepte pli-malpli-frue.

46. Ekzekuto de Angiloj

En "Rekordo pri Vasta Amo", Meng Ping'an (Men Pin'an) notis jenan historion:

En Suzhou-urbo (Suĝou) estis tre fama restoracio de angilaj nudeloj. La mastro estis maliculo kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, kaj metis vivajn angilojn enen. Post kiam li metis la vaporumilon super la kaldronon en kiu nudeloj estis kuirataj, la angiloj en la vaporumilo movadis tien kaj reen panike por eskapi. Ilia korpo estis tranĉita pro la najloj kaj la sango fluis en la kaldronon. Multaj klientoj opiniis, ke tiaj nudeloj estas bongustegaj.

Iun tagon, li kalkulis konton per abako. Li levis la kapon kaj ridegis: "Ha! Mi pli kaj pli riĉiĝas!"

"Paĉjo," diris lia filo, "ni faru alian negocon. Estas tro kruele gajni monon tiamaniere eĉ se ni pli kaj pli riĉiĝas."

"Malsaĝuleto! Por kio ni vivas anstataŭ por mono? For! Alian negocon? Per kia negoco ni povas enspezi tiel multe? Vi estas plena de absurdaĵoj!"

Iutage, la mastro ne plu vidiĝis. Lia filo serĉis lin en diversaj lokoj. Fine, najbaro alkuris kaj kriis: "Ni jam trovis lin. Rapidu! Li estas en la rivero."

La junulo kuris al la bordo, kie ĉiuj vilaĝanoj staris kaj rigardis la strangan vidaĵon. Lia patro estis dronigata de centoj da angiloj, kiuj trenis lin en la akvon ĝis lia morto.

47. Mono Sangomakulita

Zhao Yong (Ĝaŭ Jun) estis kolportisto en Jiaxing-gubernio (Ĝjaŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li kaptis kaj vendis krabojn por vivtenado, kaj mortigis multajn vivestaĵojn tiamaniere. Li tutkore plenumis filecan devon al sia patrino. Li elspezis neniom el la gajnita mono por si mem, sed nur por prizorgi sian maljunan patrinon. Ĉiuj diris, ke li estas filo bonega.

Kvankam la filo estis bona, tamen la patrino estis malica. Ŝi neniam instruis sian filon fari bonajn agojn. Ŝi elspezis ĉiun moneron de la filo nur por manĝi kaj drinki.

Ŝi eksuferis de malsano, kaj ĝemadis pro doloro kuŝante en la lito. Foje, kiam Zhao Yong revenis hejmen, li estis terurigita de la vidaĵo. Lia patrino kondutis tute freneze. Ŝi enbuŝigis kaj englutis la kanaban ŝnuron, kiun Zhao Yong uzis por ligi la krabojn. Zhao Yong hastis por haltigi ŝin, tamen ŝi forpuŝis lin. Iom poste, ŝi eltiris la ŝnuron, sed apenaŭ ŝi elbuŝigis ĝin, ŝi denove englutis ĝin. Ŝi ĝemadis kaj vomadis senĉese. La najbaroj aŭdis la bruon kaj alvenis por rigardi la okazaĵon.

La ŝnuro estis kovrita de sango kaj malpuraĵo de ŝia internaĵo, kaj la ĉambro estis plena de fiodoro. Estis tiel fiodore, ke multaj najbaroj ne povis sin deteni de vomado.

Fine sinjorino Zhao sin klinis al la kapkuseno kaj diris anhelante, "Mia filo mortigis multajn krabojn por gajni monon. Tio estas peko kontraŭ la naturo, sed li almenaŭ estas fidela kaj nur uzas la monon por vivteni min. Mi ne uzis la monon en ĝusta maniero! Mi elspezis la sangomakulitan monon nur por manĝi kaj drinki, tial mi havas timindan ŝuldon por pagi. Mi devas purigi mian internaĵon, alie, mi suferos des pli grandan doloron pro mia malico."

Zhao Yong bedaŭris, ke li sin vivtenas per la sufero de tiel multaj senkulpaj kraboj. La patrino kaj filo ploradis kaj ploradis senĉese. Nelonge poste, la patrino de Zhao Yong mortis mizere.

48. Birdoj Omaĝaj al Imperiestro

"Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?" demandis sinjorino Xie (Ŝje).

La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.

Xie suferis de granda furunko sur la dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. La kuracistoj provis diversajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.

Kuracisto Lin diris: "Lia malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per mono povas kuraci lin." (责任编辑:admin)