世界语版《戒杀护生故事集》(29)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
A la Tria agis laŭ la instruo de la vulpo, kaj li vere elflugis semajnon poste. Do li revenis hejmen ĝojplena kaj manĝis ĝissate. Kiam Liaokong vidis, ke A la Tria jam revenis, li certigis al si mem, ke efikas la Cerva Bambuo. Li metis faskon da Cerva Bambuo en la sekan puton, kaj ankaŭ ensaltis. Unu el liaj amikoj kovris la puton laŭ lia peto. Forpasis pli ol unu monato kiam lia amiko pensis, "Liaokong estas ankoraŭ en la puto. Do mi rigardu, kiel li fartas." Li malfermis la kovrilon, rigardis al la fundo kaj trovis, ke la malbona bonzo Liaokong jam mortis pro sufokiĝo, kuŝante sur la Cerva Bambuo.
63. Majstro Lianchi kaj Skolopendro
Antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, estis granda bonzo nomata Lianchi (Ljanĉi), kies signifo estas "Lotusa lageto". Li esperis, ke ĉiuj vivestaĵoj naskiĝu en la lotusan lageton de la Pura Lando de Amitabo. Iam li vidis viron kun skolopendroj treditaj sur bambua strio. La skolopendroj estis suferantaj. Lianchi demandis: "Ĉu vi bonvole liberigus la skolopendrojn?" "Neniel! El tiuj venenaj skolopendroj oni povas fari bonan medikamenton. Mi ne liberigos ilin. Tamen se vi pagos por ili, mi vendos ilin al vi!" "Bone! Mi konsentas. Kiom vi postulas?" Kvankam la viro estis kruda, Majstro Lianchi ridetis kaj parolis al li ĝentile. Li aĉetis ĉiujn skolopendrojn. La skolopendroj preskaŭ mortis pro trapiko de la bambua strio. Nur unu fartis iom pli bone. Ĝi longe najlis sian rigardon al Majstro Lianchi, kaj poste, forrampis malrapide. Post nelonge, kiam majstro Lianchi sidis en ĉambro kun sia amiko kaj parolis pri Budhismaj Sutroj aŭ Sanktaj Libroj, la vizaĝo de la amiko subite paliĝis: "Rigardu la grandan skolopendron!" Granda kaj terura skolopendro rampis sur la manikon de Majstro Lianchi. La amiko haste puŝis ĝin per stango, sed ĝi ne volis moviĝi. Lianchi neniel maltrankviliĝis pro tio. "Kio okazos se ĝi mordos vin?" Lianchi ĝentile diris al la skolopendro: "Ĉu vi estas tiu, kiun mi liberigis antaŭ nelonge? Se jes, sidu tie kviete. Mi instruos vin pri budhismo." La skolopendro ne moviĝis. Lianchi parolis al ĝi, "Iu ajn, kiu volas tute kompreni budhismon, scias bone, ke la naturo de ĉio en la materia universo estas la produkto de nia menso. "Ni kreis nian vivon per nia propra menso. Tiuj kun feroca menso fariĝos vulpoj aŭ tigroj. Tiuj kun venena menso fariĝos serpentoj aŭ skorpioj, aŭ aliaj venenaj insektoj. "Nun vi estas venena skolopendro. Ĉu tio estas hazarda? Ne. Vi havis venenan menson en via pasinta vivo. Se vi volas forlasi vian suferon, unue forĵetu la venenon el via menso. Tiam vi liberiĝos. Nur vi kapablas liberigi vin mem. "Ĉu vi komprenas? Nun, estas tempo por via foriro. Bonan sorton!" La skolopendro malrapide elrampis tra la fenestro, kaj la amiko elrampis el sub la seĝo. La Majstro diris al li: "Eble vi opinias, ke la bestoj estas liberaj, sed ili vivas en timego. La plej terura afero estas tio, ke ili vivas en senscieco. Vivo estas plena de suferoj. Se vi volas liberiĝi de la renaskiĝo, petu Amitabon konduki vin al la Pura Lando. Tie vi lernos fariĝi budho. Vi liberiĝos de la renaskiĝo kaj vi povos savi aliajn vivestaĵojn. Ĉu tio ne estas pli bona ol la senĉesaj naskiĝoj kaj mortoj?"
64. Esti bovo por Dek Unu Vivdaŭroj
En 1815, forpasis Du Silin. Ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj estis malĝojaj, ĉar li estis homo sufiĉe bona. Du Silin konsciis, ke li estas en la infero. Prijuĝadon prezidis la imperiestro de la infero. La asesoroj estis demonoj kun bova kapo kaj ĉevala vizaĝo. Aliaj demonoj atendis avide aliajn mortintojn. Sur la muro pendis teruraj torturiloj. Ĉio ĉi estis kreita de propraj malbonaj mensoj kaj malbonaj kondutoj, tute ne de dioj aŭ diabloj. La demonoj eskortis kuraciston Yin (Jin) en la juĝejon. "Ne. Mi ĵus mortis. Tio eble estas la juĝejo, kie mi estos juĝata." tiel pensante, Yin ektimis. "Genuiĝu, aĉulo!" hurlis la asesoroj. Yin genuiĝis, kaj tuj rimarkis iun ankaŭ genuanta apud li. Poste li rekonis, ke tiu estis neniu alia ol lia amiko Li Pi, loka buĉisto. Li Pi ne plu estis tiel amika kiel antaŭe. Kiam li vidis kuraciston Yin, li montris per sia fingro al lia vizaĝo kaj raportis al la juĝisto: "Li estis kulpa pri ĉio. Ĝuste li! Se li ne manĝis bovaĵon, mi tute ne mortigis bovojn. Kaptu lin kaj liberigu min!" Yin tute ne atendis pri tio! Li refutis haste: "Via Ekscelenco, se li ne mortigis bovojn, mi tute ne manĝis viandon." Li Pi furioziĝis pro tio, kaj ekatakis lin. La intendantoj haste retenis ilin. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》