世界语版《戒杀护生故事集》(12)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Kiam li finis siajn vortojn, la familianoj aŭdis muzikon kvazaŭ el la ĉielo. Ili neniam aŭdis tiel belan melodion antaŭe. La muziko estis tiel ĉarma, ke ĝi ne eble venis de sur la tero. La muziko sonis pli kaj pli proksimen. Ĉiuj familianoj levis la kapon por eltrovi, de kie venas la sorĉa muziko, sed ili vidis nenion. Kiam ili mallevis la kapon, ili trovis, ke Zhang aspektas sufiĉe plezura sidante en sia plej preferata seĝo, sed lia spirado jam ĉesis. Li forpasis en paco kaj bonfarto. La lokaj oficistoj aŭdis la mirindan rakonton de Zhang. Ili konfirmis kaj raportis tion al la reĝo. La reĝo honoris lin per pli alta rango. La posteuloj de Zhang neniam forgesis lian instruon. Ili nek mortigis vivestaĵojn, nek manĝis viandon, kaj pro tio, ili ĝuis longan kaj feliĉan vivon.
25. Majstro Huinen
Granda majstro Huineng (Hŭinen) vivis de 638 ĝis 713. Lia familio estis tiel malriĉa, ke li neniam havis ŝancon viziti lernejon por lerni skribi kaj legi, sed li havis profundan naturdotitan inteligentecon. Aŭdinte budhan darmon, li tuj fariĝis bonzo kun firma volo. Li laboris diligente, kaj baldaŭ atingis iluminiĝon. Lia instruisto, la kvina patriarko de la zenisma skolo, transdonis al li la robon, kiun la unua patriarko Bodhidarmo portis el Hindio. Huineng fariĝis la sesa patriarko de la zenisma skolo. Iluminiĝinte, li konsciis, ke la sufero de homoj estas kaŭzita pro mortigo de bestoj por manĝado. Li petis, ke oni ĉesu manĝi vivestaĵojn por eviti suferon kaj malfeliĉon, sed neniu obeis lin. Huineng sentis grandan bedaŭron, ke la ĉasistoj mortigis bestojn senĉese. Li do demetis la bonzan robon kaj lasis la harojn kreski tiel, ke li ne plu aspektis kiel bonzo. Li sin anigis al grupo de ĉasistoj, kiuj pasigis longan tempon por ĉasi en montaro. Huineng nek pafis nek starigis retojn, do la ĉasistoj ordonis lin gardi la retojn. Tio estis ĝuste dezirata de li. Kiam li vidis bestojn kaptitaj en la reto, li ĉiam liberigis ilin se la ĉasistoj ne estis proksime; se la ĉasistoj ĉeestis, li do ploris kaj petis ilin liberigi la bestojn. Li restis ĉe la ĉasistoj dek ses jarojn. Tiel li ne nur savis multajn bestojn, sed ankaŭ konvertis multajn ĉasistojn. Ili ekkonsciis pri la krueleco de sia kariero, kaj trovis aliajn rimedojn por sin vivteni. Poste, Huineng majstriĝis en sia propra templo. Li estis tiel bonkora kaj saĝa, ke la homoj venis de malproksime el diversaj regionoj por fariĝi budhanoj kaj lerni de li. Liaj disĉiploj disvastigis lian instruon de zenismo en Koreion kaj Japanion. Kaj en la nuna periodo, lia instruo plivastiĝas ankaŭ en Eŭropo kaj Ameriko.
26 . Kadavroj de Bestoj
Antaŭ longe en Xuancheng-urbo (Ŝjŭanĉen) vivis Geng Benshu (Gen Benŝu), kiu neniam manĝis bovaĵon. Iutage, Geng Benshu malsaniĝis. La kuracisto preskribis por li medikamenton, kiun li devos preni kun bova cerbo. Informiĝinte pri tio, liaj amikoj donacis al li bovajn viandon kaj cerbon kiel medicinaĵon. Geng transdonis la bovaĵon al siaj servantoj, kaj prenis nur la medikamenton. Li opiniis, ke tiamaniere li estas senkulpa kontraŭ la vivestaĵoj. Li sonĝis iunokte, ke dio en belega kostumo lin riproĉas, "Vi probable manĝis bovaĵon. Alie, vi tute ne tiel fiodoras!" Geng tuj sin senkulpigis: "Ne, mi neniam manĝis bovaĵon." La dio ordonis subulon alporti notlibron kaj prienketis la konduton de Geng. "Vi manĝis neniom da bovaĵo, sed pro via malsano, vi rompis la universalan regulon. Vi donis la mortintan kadavron al viaj servantoj por manĝi. Via vivo pli mallongiĝos pro tio." "Tamen vi havas la firman volon ne preni viandon kontraǔ malsanego, kaj jam esprimis vian elkoran pentegon. Se vi restos nemortiganta la vivestaĵojn kaj ankaŭ admonos la aliajn ne plu manĝi viandon, vi estos indulgita." Geng demandis: "Kion mi faru, se oni donacos bovaĵon al mi?" La dio ekridis. "Kompreneble vi devas scii, ke la kadavro de mortintoj devas esti enterigita respekte. Se vi persistas en tio, vi certe povos fari multajn bonajn aferojn." Kiam Geng vekiĝis, li trovis, ke tio estas nur sonĝo, sed la instruo de la dio estis tre grava. Li do notis la okazaĵon, por ke ĉiuj aliaj legu. Vivestaĵoj ne devas esti mortigitaj. Eĉ se iu donacos al vi viandon, memoru, ke tio estas kadavro de mortintaj bestoj, kaj vi devas enterigi ĝin.
27. La Lango de Kapro
Tang-dinastio (Tan, 618 - 907 p. K.) estis unu el la plej grandaj eraoj en la ĉina historio. En la ĉefurbo vivis Pan Guo (Pan Gŭo). Kiam li estis tre juna, li gajnis postenon en la kortego per sia eksterordinara luktarto. Li estis societema, kaj amikiĝis kun multaj junuloj proksimaj. (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》