乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 佛学世界语读物

世界语版《戒杀护生故事集》(6)

12. Trimonata Sufero

Lamplumo tremetis en frosta vento.

Iuj ĉinoj kredis, ke manĝi hundan viandon povas varmigi homan korpon en vintro. Do en malvarmegaj tagoj ĉiuj sidlokoj estis okupitaj en la restoracioj de hundaĵo, kaj eĉ la aero estis plena de viandodoro.

Cao Shengyuan (Caŭ Ŝenjŭan) metis mortigitan hundon en kaldronon por kuiri malantaŭ la gastejo. Li mortigadis hundojn dum longaj jaroj, kaj fine prosperis lia hundaĵservo. Li eĉ dungis du virojn kiel helpantojn.

Helpanto diris: " Kiel grasa estas tiu ĉi hundo!"

Cao Shengyuan ridis: "Jes, prave! Ni gajnos pli multe ĉifoje!"

Dum ili boligis akvon por kuiri la hundon, ili akrigis la tranĉilojn.

La kuirata hundo subite saltis el la kaldrono, sage sin ĵetis al Cao Shengyuan kaj dente kaptis lin je la kolo. Cao Shengyuan ekblekis por helpo.

Ĉiuj gastoj kuris el la gastejo kaj vidis la hundon neforlase tenantan Cao kun la dentoj en lia kolo kaj lian sangon elŝprucanta el la vundo. Vere terure!

Post kiam ili forigis la hundon de lia kolo, Cao Shengyuan ĉien vojaĝis por konsulti kuracistojn. Tamen, kian ajn metodon ili provis, lia vundo restis ne kuracebla. La vundo pusis kaj putris. Tio tiel dolorigis lin, ke li senĉese ĝemis kaj vekriis tagnokte.

Finfine Cao mortis de la suferego post tri monatoj. Ĉiuj frandemuloj de hundaĵo en la regiono forlasis sian hobion. Ili komprenis, ke la viandmanĝado kaŭzos al ili grandan suferon en la estonto.

13. Ermito kaj Birdo

Antaŭ longa tempo maljuna ermito vivis en profunda arbaro. Li estis bonkora kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.

Iutage, li sidiĝis sub granda arbo. Apenaŭ li pretis kontempli, li sentis ekblovon. "Strange!" li pensis kaj malfermis la okulojn. Li vidis malgrandan birdon staranta sur lia genuo. La birdo senĝene ripozis tie kvazaŭ sur branĉo. La ermito ĉantis la nomon de Amitabo, kaj diris en sia koro: "Ĉu vi prenas mian genuon kiel branĉon? Bone. Mi ne kontraŭu vian volon. Amitabo! Bone! Bone!"

La birdeto kuntiriĝis kaj endormiĝis ĝuste sur lia genuo. La ermito timis ĝeni la dormon de la birdeto, li do koncentris sian menson kaj baldaŭ profundiĝis en la kontemplado.

Post la longa kontemplado li trovis, ke la birdeto estas ankoraŭ en la dolĉa dormo. Li sin tenis senmova por ĝin ne ĝeni. Li diris mallaŭte: "Amitabo! Dormu plue. Vi flugos laŭplaĉe post sufiĉa ripozo."

La birdeto vekiĝis finfine, ĝi frapetis la flugilojn, etendis la krurojn, pepis feliĉe plurfoje, kaj ekordigis la plumojn per la beko. Poste ĝi etendis la flugilojn kaj forflugis.

La maljuna ermito stariĝis nur post la forflugo de la birdeto.  Post kiam la birdeto malaperis el lia vidkampo, li forlasis la arbegon por reveni al sia dometo.

14. Vivliberiga Lageto

En nigre verda koloro, la montpinto de Tiantai-montaro (Tjantaj) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) staras kiel bele ornamita ekrano. Oni frekventas de malproksime por spekti la ĉarman pejzaĝon.

En la belaj montoj estas multaj budhismaj monaĥejoj kaj temploj dum centoj da jaroj. La estro de iu granda templo estis nomata Zhi Yi (Ĝi Ji). Li vivis de 539 ĝis 597 p.K. La reĝo Yang (Jan) de Sui-dinastio (Suj) nomumis lin "Saĝulo" pro lia nekomparebla saĝo, kiu famas eĉ en la nuna tempo.

Tiam Majstro Saĝulo opiniis, ke tieaj homoj estas tre kruelaj, kaj povas mortigi ĉian ajn vivestaĵon por manĝi.

Li decidis fari ion kontraŭ tio. Sed kion fari? Bonzoj ja ne havis monon. Li do almozpetis dum pluraj jaroj, ĝis finfine li posedis sufiĉan sumon por aĉeti pecon da tero kaj dungi laboristojn fosi lageton tie.

Tion vidinte, oni mokridis lin malsaĝa!

La majstro estas tiel prudenta, ke li neniel zorgis pri alies moko. Li daŭrigis la laboron.

Li instruis la laborantojn pri budhismo dum ilia ripoza tempo. Li diris: "La sutroj (la sanktaj libroj de Budho) diris: 'Ĉiuj vivestaĵoj havas budhan naturon.' Eble neniu el vi rigardis fiŝojn aŭ kankrojn gravaj, tamen ili ankaŭ povos fariĝi budhoj iutage estonte."

"Ankaŭ sovaĝaj bestoj havas budhan naturon. Se iu estis mortigita de sovaĝa besto, ni opinias tion malfeliĉa kaj bedaŭras pro li. Ĉu vi iam opiniis, ke ankaŭ la aliaj fiŝoj opinias tion malfeliĉa kaj bedaŭras pro la mortinta fiŝo post kiam vi mortigis ĝin?"

Majstro Saĝulo eksplikis, ke li konstruigas lageton por tio, ke iu ajn, kiu havas fiŝon aŭ kankron, havu ŝancon por liberigi kaj lasi ĝin vivi trankvile kaj sendanĝere ĝis la vivfino. Li nomis la lageton "Vivliberiga Lageto". (责任编辑:admin)