世界语版《戒杀护生故事集》(28)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Plurajn jarojn poste, okazis serioza sekeco. Ĉiuj kamparanoj ege maltrankviliĝis pro tio. Se ne pluvos, plantaĵoj ne kreskos, kaj oni mortos de malsato. Tiam oni bone sciis pri morto el malsato, ĉar tio okazis ofte. En sekeca periodo estis tiel multaj malsatuloj, ke oni ne kapablis trovi manĝaĵon facile. Oni devis sin vivteni per herbo kaj arboŝelo. Multaj homoj mortis pro malsato. Ĉiufoje, post komenciĝo de la sekeco, kamparanoj senprokraste oferis bovojn kaj kaprojn al dioj por peti pluvon, sed tio neniam efikis. Ĉi-foje, iu havis novan ideon: "Ni petu Majstron Xin por helpo. Li estas tiel potenca, ke li certe kapablas ion fari kontraŭ la sekeco." Ĉiuj iris en la templon kaj petis Majstron Xin pluvigi. Li ridetis kviete, kaj respondis al ili: "Bone! Sen problemo! Mi preĝu por pluvo, tamen vi devas helpi min unue. Ekde nun ĝis nia ceremonio, neniu el vi mortigu vivestaĵojn. Ĝis tiam, vi ĉiuj devas manĝi nur vegetaran manĝaĵon. Alie, neniom efikos nia klopodo." Eĉ por pluraj frandemuloj, kiuj ne povis manĝi sen viando, estis multe pli bone preni vegetaran manĝaĵon ol manĝi nenion. Kaj krome, ili ĉiuj respektis Majstron Xin, do ili promesis, ke ili ne plu mortigos bestojn aŭ manĝos viandon. En la tago por la ceremonio, ĉiuj de tiu regiono kolektiĝis en la templo kun oferoj el fruktoj kaj incensoj. Majstro Xin atendis ilin. Kiam ĉio estis preta, li bruligis incensojn kaj komencis preĝi. Li prilitaniis mantron: "Om! Dajrta salo salo... " "Mi komprenas eĉ neniun vorton!" iu flustris. "Ĉu vi opinias, ke tio vere efikos?" demandis alia al siaj najbaroj. Multaj homoj diris: "Se tio vere efikos, mi fariĝu vegetarano." La majstro preĝis konstante, kaj antaŭ ol forbruliĝis la unua incenso, nubego kovris la ĉielon kaj pluvego ekverŝiĝis al la soifa tero. Ĉiuj genuiĝis kun estimo kaj ĝojo. Ili ne povis distingi, ĉu ilia vizaĝo malsekiĝis pro pluvo aŭ pro dankemaj larmoj.
62. Rakonto pri Cerva Bambuo
Iam estis malbona bonzo nomata Liaokong (Liaokong). Li kondutis tute ne kiel bonzo. Li neniam faris bonajn aferojn aŭ helpis vivestaĵojn. Li ankaŭ ne aspektis kiel bonzo. La bonzoj faris tiel multajn bonajn aferojn kaj havis tiel multajn bonajn ideojn, ke ili aspektis fervoraj kaj ĝentilaj. Sed Liaokong ĉiam ĉirkaŭvagadis kun malbonhumora mieno kiel tiu de histriko. Li ekinteresiĝis pri Cerva Bambuo, membro de lilia familio. La formala nomo de Cerva Bambuo estas Huangjing (Hŭan Ĝin). Ĝi kreskas tri futojn alta, kun pintaj folioj. En la komenco de somero, pale verdaj bulboj aperas sub folioj, kaj poste, ili fariĝas koloraj fruktoj tiel grandaj kiel faboj. La folioj kaj la radikoj estas dolĉaj. Oni diris, ke Cerva Bambuo povas plilongigi homan vivon. "Ĉu vere? Ĉu tio vere plilongigas homan vivon?" Liaokong volegis scii, sed li tute ne aŭdacis provi per si mem. Li havis najbaron A la Tria. Li estis la plej malsaĝa en la regiono. Liaokong metis faskon da Cerva Bambuo sur la fundon de seka puto, alvenigis A la Trian kaj diris al li: "A la Tria, mi devas diri, ke vi estas granda homo kaj mia vera amiko. Mi vere amas vin, do mi diru al vi sekreton. Rigardu en la puton ĉi tie. Ĉu vi povas vidi la Cervan Bambuon sur la fundo? Via vivo daŭros por ĉiam, se vi restos tie kaj flaros ĝin." "Ĉu vere? Bonege! Mi vere estas bonsorta, ke mi havas tiel bonan amikon kiel vin." A la Tria kredis la vortojn de Liaokong, kaj preskaŭ ekploris pro emociiĝo kiam li descendis en la puton. Sed apenaŭ A la Tria estis en la puto, Liaokong tuj kovris la puton firme per anticipe pretigita kovrilo. Kiam A la Tria konsciis, ke li estas malliberigita, li ekploregis dolore. Ĉe la sunsubiro, la aero en la puto pli kaj pli maldensiĝis. A la Tria pensis: "Se mi ne povas tuj eliri, mi mortos de sufokiĝo anstataŭ de malsato." Ĝuste tiam, li aŭdis iun voki lin: "A la Tria! A la Tria! A la Tria! Ĉu vi aŭdas min?" "Kiu vi estas?" Estis tiel mallume, ke li povis vidi nenion.
"Ne maltrankviliĝu! Estas malgranda truo en la puta kovrilo. Se vi rigardas ĝin atente, vi povas vidi sunlumon tra la truo. Tio, kion vi devas fari nun, estas kuŝi kviete kaj rigardi tra la truo. Vi devas senĉese koncentri vian menson. Poste, via tuta korpo flugos el la puto en la aeron." "Ĉu vi ŝercas? Kiu vi estas?" "Mi estas vulpo. Ĉiuj scias bone, ke vulpoj estas plenaj de saĝo kaj artifiko. Ankaŭ mi estas sama. Iam mi estis malliberigita, kaj vi elsavis min. Ĉu vi ne memoras?" "Oh, jes. Mi memoras, tamen mi ne sciis, ke vi povas paroli." "Mi ne parolas sen urĝa bezono. Nun vi estas en granda danĝero. Mi devas helpi vin elputiĝi, ĉar vi savis mian vivon antaŭe. Nun rapidu kaj ne plu babilu. Kuŝiĝu kaj najlu vian rigardon al la truo. Via vivo dependas de tio." (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》