世界语版《戒杀护生故事集》(38)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Wu Tang rimarkis, ke ĝia patrino estas tre malproksima en la herbejo, kaj lia sago ne povas atingi ĝin. Li do restis senmova por atendi la plej bonan momenton. La patrina cervo korŝire kriis, trovinte sian idon morta. Lamente, ĝi komencis leki la vundon de la cervido. Tuj kiam ĝi absorbiĝis en la lekado, Wu Tang pafis senprokraste kaj mortigis ĝin. Sed tio ne estis sufiĉa por Wu Tang. Li pensis, ke eble troviĝas pli da cervoj ĉirkaŭe, ĉar li aŭdis ion marŝanta en la herboj. Tie eble estas almenaŭ du aliaj cervoj. "Tri cervoj estas multe pli bonaj ol du," li pensis kiam li sin pretigis por pafi. Konfirminte la devenon de la sono, li tuj pafis al figuro en la herboj. Li sentis fieron aŭdinte la sonon de io falinta sur la teron, sed lia fiero tuj fariĝis timego kiam li aŭdis homan ĝemkrion. Cervoj ne kapablis ĝemi tiamaniere. Tie sonis homa voĉo! Wu Tang alkuris haste, kaj vidis timigite, ke la tria viktimo estas ne cervo, sed lia propra filo, kiu venis por ĉasi kun li. Wu Tang stuporiĝis. Subite aŭdiĝis voĉo el la ĉielo: "Wu Tang! Ĉu vi nun komprenas, kiel vi malĝojas vidinte vian propran filon vunditan per sago? Bestoj amas siajn idojn same kiel vi amas la vian. Kiom da malĝojo vi jam kaŭzis al la gepatroj de la bestoj?"
Wu Tang staris tie tiel malĝoje kaj stultece, ke li tute ne rimarkis la sonon de proksime. Subite, li konsciis, ke la sono, kiun li aŭdis en la herboj, ne estas de cervo, sed de tigro. Estis jam tro malfrue. Apenaŭ li pretis forkuri, la tigro jam mordis lin je la brako, per kiu li pafis. Kaj plej baldaŭ, la resta parto de lia korpo estis en ĝia ventro.
81. Tria Vulpeto
Wang Huonan (Ŭan Hŭonan) estis riĉulo en Huainan (Hŭajnan). Li entreprenis lombardejon, kaj la komerco iris tre bone. Li bezonis pli da spaco por teni la varojn, do li aĉetis plurajn malplenajn domojn ĉe la lombardejo. Oni eksteratende trovis tri vulpetojn en unu el la aĉetitaj domoj. La laborantoj provis forpeli ilin, tamen Wang Huonan donis alian proponon: "Ili kaŭzos al ni senfinajn malagrablaĵojn se vi lasos ilin eskapi vivaj. Mortigu ilin." Do du el la vulpetoj estis mortigitaj kaj nur unu eskapis. Ekde tiam, Familio Wang ne plu havis pacan vivon. Iuj objektoj malaperis, dum aliaj perdiĝis mistere, aŭ ĉiuj objektoj ne plu restis sur siaj antaŭaj lokoj. Oni diris, ke tion faris la tria vulpo. En vintro de 1815, fajro senkaŭze okazis en la tenejo. Feliĉe oni trovis tion frue, kaj la familio ne suferis grandan damaĝon. Wang Huonan petis sorĉiston okazigi ceremonion por forpeli la malagrablaĵojn, tamen post pluraj monatoj okazis alia fajro. Oni scias bone, kiel ruzaj estas la vulpoj. Se ili persistas, ili ja povas kaŭzi senfinajn malagrablaĵojn. Fine, post longjaraj senĉesaj malagrablaĵoj, Wang Huonan decidis forvendi la tenejon. Li proponis ĝin al Chen (Ĉen), alia riĉulo, kiu ankaŭ bezonas spacon por siaj varoj. Chen venis kaj inspektis la tenejon. Ili interkonsentis pri la konvena prezo de 40 000 oraj moneroj, kaj decidis la tagon por subskribi kontrakton. Ĝuste en la tago antaŭ la subskribo de la kontrakto, Gesinjoroj Chen aŭdis voĉon dirantan al ili: "La malamo inter mi kaj Wang Huonan tute ne estas via afero, do ne intervenu pri tio." Ili ne povis distingi, de kie venis la voĉo, sed Sinjoro Chen konvinkiĝis, ke li devos serĉi tenejon aliloke. "Ĉiuj miaj havaĵoj ruiniĝos en la fajro!" la vekrio de Wang Huonan vekis ĉiujn familianojn iunokte en marto 1841. Li kuris el la loĝejo eĉ sen pantalono kaj ŝuoj. Oni ne sciis, kiel fajro okazis en la kuirejo kaj sin etendis al la tenejoj. Kiam la familio vekiĝis pro tio, ĉiuj tenejoj jam dronis en la fajrego. Do je la tagiĝo tie restis nenio alia krom ruino. La tria vulpo plenumis sian venĝon. Kvankam bestoj ne havas homan inteligentecon, tamen ili ankaŭ povas memori kiu estis bona kaj kiu iam faris malutilon al ili. Saĝaj bestoj kiel vulpoj eĉ povas sin venĝi necedeme. Neniu povas teni ilin for de la venĝo, kaj eĉ la spertaj sorĉistoj ne povas subigi ilin. La ununura metodo por eviti malfeliĉon estas pento kaj kompato. Wang Huonan devus penti pri la mortigo al la vulpoj, fari bonajn aferojn kompense kaj ĉesi mortigi bestojn por pruvi sian sinceron. Kaj samtempe, se li kapablus instrui la vulpon pri la budhisma darmo, kiu eksplikas la ekvilibron kaj naturon de la universo, ili povus likvidi la malpacon inter si men, fariĝus amikoj kaj evitus la malfeliĉaĵon. En konkludo, per venĝo oni tute ne povas rikolti bonon.
(责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》