世界语版《戒杀护生故事集》(5)
时间:2024-01-20 08:04 来源:未知 作者:妙慧世译 点击:次
Budho respondis afable: "Diru al mi, kion vi volas manĝi. Tion mi donu al vi." La aglo respondis: "Mi manĝas viandon." Budho elprenis tranĉilon kaj tranĉis pecon da karno el sia brako. Li donis ĝin al la aglo, sed la aglo plendis: "La karno de la kolombo estas pli multa." Budho do tranĉis alian pecon. Tiel post foja kaj refoja detranĉado, la karno restis pli kaj pli malmulta sur la brako. Fine, li detranĉis ĉion el sia brako, sed tio estis ankoraŭ malpli peza ol la kolombo. La aglo demandis Budhon: "Ĉu vi bedaŭras pro la difekto al via propra brako?" Budho respondis: "Mi neniel bedaŭras pri tio. Mia tasko estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo. Kio gravas, se mi perdas mian karnon?" La aglo ĉikanis: "Vi nur parolas miele!" Budho respondis: "Se miaj vortoj estas sinceraj, mia brako tute resaniĝu kiel antaŭe." Je lia ĵuro, karno reaperis sur lia brako kiel antaŭe. Vidinte tion, la aglo tuj flugis en la ĉielon kaj aperigis sian propran formon. Li estis Imperiestro de Ĉielo. Li jam aŭdis, ke Budho estas bonkora kaj oferema, li do alvenis por lin provi. La ĉiela reĝo esprimis sian elkoran estimon al Budho kaj forflugis, kantante por laŭdi la budhan kompatemon. Ne longe poste, la tuta mondo informiĝis, kiel Budho detranĉis sian brakon por savi kolombon.
10. Angiloj en la Urno
En Ĉinio de 1573 ĝis 1620 daŭris la periodo Wanli (Ŭanli) de Ming-dinastio (Min), dum kiu la pilgrimantoj atingis Masaĉusecon (Massachusetts) en Usono. Tiam riĉulo nomata Yu (Ju) vivis en la bela ĉina urbo Hangzhou (Hanĝou). La urbon Hangzhou Marko Polo nomis "Kinsai" kaj laŭdis kiel "la plej grandan kaj plej belan urbon sur la tero, tiel belan kiel paradizon". Sinjoro Yu emis fari bonajn aferojn kaj neniam mortigis vivestaĵojn. En nia rakonto, familio najbara de Yu estis priŝtelita kaj perdis ĉion, kion ili posedis. Yu malavare donacis monon por ilin vivteni. La edzino de la najbaro estis profunde emociita de lia favoro. Iutage ŝi havigis al si dek angilojn. Por esprimi sian dankemon al Yu, ŝi donacis ilin al la maljuna patrino de Sinjoro Yu. Angilo estis rare havebla manĝaĵo por ĉinoj. La familio Yu neniam mortigis vivestaĵojn, do la servistoj metis la angilojn en grandan urnon por liberigi ilin iutage estonte. Ne longe poste, maljuna sinjorino Yu vidis en sonĝo, ke dek viroj venis en ŝian ĉambron kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi ĝis la tero. Kiel strange ili sin vestis! Ĉiu el ili portis koloran vestaĵon kaj pintan ĉapelon. Ili petis: "Ni petas vian favoron. Bonvolu savi nian vivon." Dirinte, ili foriris. Vekiĝinte, la maljuna Sinjorino perpleksiĝis pro la kurioza sonĝo. Ŝi tute ne sciis, kies vivon ŝi kapablas savi, kaj kion ŝi povas fari por tio. Kiel inteligenta virino, ŝi vizitis sortodiveniston. La divenisto aŭguris, ekzamenis ŝian naskiĝdaton kaj pririgardis ŝian manplaton. Li profetis: "Ne maltrankviliĝu, Sinjorino. Tio estas bonaŭgura sonĝo, tute ne malbona. Tiuj vivestaĵoj deziras vian helpon por savi sian vivon. Vi ne bezonas serĉi ilin malproksime. Ili estas ĝuste en via domo." Ŝi hastis hejmen kaj ekserĉis ĉien por trovi la saveblajn vivestaĵojn. Fine servisto rememoris pri la fiŝoj en la urno. Tiam ili komprenis, ke la dek homoj en la sonĝo estas ĝuste la dek angiloj. Maljuna sinjorino Yu diris: "Ni preskaŭ perdigis dek vivojn pro malatento!" Ŝi tuj portigis la angilojn al lageto kaj senprokraste liberigis ilin en la akvon. Poste, la fiŝoj vivis feliĉe, kaj la familio de Yu des pli riĉiĝis.
11. Lango de Granda Xu
Subite aŭdiĝis timiga vekrio el malnova butiko kaj sekvis sono de io falinta surteren. La najbaroj alkuris tien por rigardi, kaj ili vidis Grandan Xu (Ŝju), la buĉisto de bovoj, kuŝanta en sango. Sango fluadis el lia buŝo. Lia lango estis detranĉita, kaj li jam mortis. La najbaroj esploris la kaŭzon de lia neatendita katastrofo. Jen la okazaĵo: Granda Xu sin vivtenis per mortigo de bovoj. Ĉiufoje, antaŭ ol mortigi bovon, li detranĉis ĝian langon kaj formanĝis ĝin kun vino. Imagu, kiel kruele li suferigis la bovojn. Tiutage, Granda Xu metis la tranĉilon sur la lintelon por fari ion alian. Subite, li aŭdis, ke du musoj interbatalas super la pordo. Li do rigardis supren kun la buŝo malfermita. Ĝuste tiam, la batalantaj musoj faligis la tranĉilon. Ĝi falis rekte en lian buŝon kaj detranĉis lian langon. Granda Xu falis teren morta. Kiam la najbaroj informiĝis, kiamaniere mortis Granda Xu, ili diris skuante la kapon kun suspiro: "Granda Xu pensis pri nenio krom mortigado. Li detranĉadis la langon de bovoj kaj manĝis kun vino, ĉar li ŝatis la guston de la bovlango. Kaj je la fino, du musoj detranĉis lian langon kaj mortigis lin, ĝuste kiel li faris kontraŭ la bovoj. Budha instruo pri la rilato inter kaŭzoj kaj rezultoj estas vere kredinda! Oni rikoltos kion ili semas!" (责任编辑:admin) |
- 上一篇:世界语版《百喻经故事》
- 下一篇:世界语版《佛陀及其弟子的故事》