世界语版《六祖法宝坛经》(10)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| praĝnaon; ili gurde paroladas pri la ‘Malpleneco’, sed ili ne konas la ‘Absolutan Malplenon’. La praĝnao estas senforma; la menso de saĝo estas ĝuste tia. Se ni havas tian komprenon, tiam la nia estas la saĝo de praĝnao.
§2-08 “Kio estas paramitao (sanskrite: pāramitā; signifanta ‘pasi de tiu ĉi bordo de naskiĝo kaj morto al la alia bordo aŭ la nirvano’)? Ĝi estas vorto sanskrita, signifanta ‘al la alia bordo’. Ĝi figurasence signifas la ideon ‘super la ekzisto kaj la neekzisto’ aŭ ‘libera de estiĝo kaj de malestiĝo’. Kiam oni alkroĉiĝas al la sensobjektoj, tiam la ekzisto aŭ la neekzisto sin prezentas kiel la leviĝo kaj la malleviĝo de la ondanta maro, kaj tia stato estas metafore nomata ‘tiu ĉi bordo’; kiam oni rompas kun tia alkroĉiĝo, tiam malaperas la ekzisto kaj la neekzisto, kaj ĉio estas kiel la akvo ĉiam kviete fluanta, kaj tio estas nomata ‘la alia bordo’. Jen kial ĝi estas nomata paramitao. “Miaj amikoj en la boneco, la homoj sub iluzio recitas ‘Mahaprajnaparamita’ per sia lango, kaj dum ilia recitado la pensoj eraraj kaj malbonaj sin prezentas en ilia menso. Sed se ili metas la praĝnaon en praktikon de momento al momento, tiam ili efektive vidas sian Veran Naturon. Koni tiun ĉi Darmon estas koni la Darmon de praĝnao, kaj praktiki ĝin estas praktiki praĝnaon. Tiu, kiu ne praktikas ĝin, estas nomata ordinara homo. Tiu, kiu uzas sian menson por ĝin praktiki eĉ dum unu momento, estas la egalulo de budho.
§2-09 “Miaj amikoj en la boneco, la ordinara homo nature estas neniel alia, ol budho, kaj kleŝo (sanskrite: kleśa; aflikto, makulo en la menso) estas neniel alia, ol bodio. Dum unu stulta penso pasanta faras ordinaran homon, unu eklumigita dua penso faras budhon; dum unu pasanta penso, kiu alkroĉiĝas al la sensobjektoj, estas kleŝo, unu dua penso, kiu estas libera de la alkroĉiĝo, estas bodio. “Miaj amikoj en la boneco, Mahaprajnaparamita estas la plej alta, la superega kaj la unua. Ĝi nek restas, nek foriras, nek venas. Per ĝi la budhoj de la nuno, de la pasinteco, kaj de la estontaj generacioj atingas la budhecon. Ni devas uzi tiun ĉi grandan saĝon por rompi la kvin skandaojn, kaj ĉiajn kleŝojn (afliktojn), ĉar sekvi tian praktikon certigas la atingon de la budheco. La Tri Venenoj (avido, malamo kaj iluzio) tiam turniĝos en ŝilaon (sanskrite: śīla; devigoj; disciplinaj reguloj; morala disciplino; bona konduto), samadion (sanskrite: samādhi; profunda medito; koncentriĝo de spirito) kaj praĝnaon (saĝon).
§2-10 “Miaj amikoj en la boneco, per mia metodo de praktiko, okdek kvar mil manieroj de saĝo povas estiĝi el unu praĝnao sola, ĉar en la mondo sin trovas la sama nombro da afliktoj, kontraŭ kiuj oni devas lukti. Kiam tiuj ĉi estas forigitaj, tiam la saĝo estos konstante trovata en la Vera Naturo. Tiuj, kiuj komprenas tiun ĉi Darmon, estas konataj kiel penso-liberaj. Esti libera de ĉiaj memoroj, de ĉiaj alkroĉiĝoj, de mensogoj kaj trompoj; meti sian propran esencon de tatatao en funkciadon; uzi praĝnaon por konstati ĉiujn darmojn, sen prefero kaj malprefero al io ajn — jen ĉio, per kio oni vidas sian Veran Naturon kaj atingas la budhecon.
§2-11 “Miaj amikoj en la boneco, se vi deziras penetri la plejprofundecon de la darmadatuo kaj la samadio de praĝnao, vi devas praktiki praĝnaon per recitado de la Sutro de Diamanto, kiu ebligos al vi koni la Veran Naturon. “Vi devas scii, ke la meritoj akiritaj per la studo de tiu ĉi sutro estas senmezuraj kaj senlimaj. Ĉiuj ĉi tiuj meritoj estas klare laŭdataj en la teksto, kaj ne povas esti detale elnomeblaj. Tiu ĉi sutro apartenas al la plej alta Skolo de Budhismo kaj estas donita de la Sinjoro Budho speciale al la homoj saĝaj kaj spritaj. Se la malpli saĝaj kaj malpli spritaj aŭdas pri ĝi, ili dubas ĝian kredindecon. Kial do?
§2-12 “Kiel ekzemple, se pluvas en Jambudvipao (sanskrite: Jambudvīpa; la Suda Kontinento, unu el la mondaj kvar kontinentoj en la budhisma tradicio) per la miraklo de la Ĉiela Nagao (sanskrite: nāga; drako), ĝiaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj estas tiel inunditaj, ke ili flosas sencele sur la akvomaso kiel jujubarbaj folioj. Sed se pluvegas sur la granda oceano, la nivelo de la oceano en la tuteco neniel ŝanĝiĝas. Kiam la mahajananoj, la sekvantoj de la plej alta skolo, aŭdas pri la (责任编辑:admin) |