乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(2)

§1-03

“Iun tagon, unu el miaj klientoj ordonis, ke mi liveru kvanton da brulligno al la butiko, kiun la kliento tenis. Post kiam li ricevis la varon kaj pagis la monon, mi eliris el lia loko kaj trovis tie personon, kiu recitis sutron. Kiam mi aŭdis la tekston de la sutro, mia menso tuj lumiĝis. Mi demandis lin pri la nomo de la libro, kiun li recitis, kaj li respondis, ke ĝi estas la Sutro de Diamanto (sanskrite: Vajracchedikāprajñāpāramitāsūtra; sutro pri la plej alta saĝo ebliganta, ke oni atingu la alian bordon, nome la savon). Mi plu demandis, de kie li venis kaj kial li recitis la sutron. Li respondis, ke li venis de la templo Dongchan en Huangmei de Qizhou; ke la ĉefbonzo, kiu estras la templon, estis Hongren, la Kvina Patriarko; ke tie sin trovas pli ol mil disĉiploj sub li; kaj ke kiam li iris tien por fari omaĝon al la Patriarko, li ĉeestis liajn predikojn pri tiu ĉi sutro. Lia Ĉefbonza Moŝto kutime instigis la bonzojn kaj ankaŭ la laikojn recitadi tiun ĉi sutron, ĉar per tio oni povas vidi sian Veran Naturon kaj atingi rekte la budhecon.

§1-04

“Aŭdinte tion, mi eksentis, ke mia bona karmo en miaj antaŭaj vivoj jam antaŭdestinis al mi tiun ĉi renkontiĝon. Cetere, mi estis sufiĉe feliĉa, ke mi ricevis de iu persono dek taelojn da arĝento kiel la vivtenon de mia patrino. Tiu persono konsilis min tuj iri al Huangmei por vidi la Kvinan Patriarkon. Post la aranĝoj mi faris vojaĝon de preskaŭ tridek tagoj kaj alvenis al la templo.

“Post kiam mi faris omaĝon al la Patriarko, li demandis: ‘De kie vi venis? Kion do vi petas de mi?’

“Mi respondis: ‘Mi estas vulgarulo el Xinzhou de Lingnan. Mi faris longan vojaĝon por esprimi mian respekton al Via Ĉefbonza Moŝto kaj mi petas nenion krom budheco’.

“‘Vi estas indiĝeno de Lingnan. Kiel do vi, barbaro, povus esperi fariĝi budho?’ demandis la Patriarko.

“Mi respondis: ‘Kvankam sin trovas nordanoj kaj sudanoj, tamen en la budheco estas nenia distingo pri la nordo kaj la sudo. Mi barbaro povas esti iom diferenca korpe de Via Sankteco, sed en kio do ni estas diferencaj unu de la alia en la budhonaturo?’

§1-05

“Li volus plu paroli al mi, sed la ĉeesto de aliaj disĉiploj malhelpis lin. Li do ordonis min aliĝi al ilia laboro.

“Tiam mi diris: ‘Permesu al mi diri al Via Sankteco, ke la praĝnao (sanskrite: prajñā; saĝo, transcenda saĝo, perfekteco de saĝo) ofte leviĝas en mia menso. Kiam oni ne erarvagas for de sia Vera Naturo, oni povas esti benita per “kampo de meritoj” (honora titolo donita al bonzoj, ĉar ili povas doni al aliaj la plej bonajn okazojn por semi la “semon” de meritoj). Kian laboron do Via Sankteco volas ordoni min fari?’

“‘Tiu ĉi barbaro ja havas tro viglan menson!’ li rimarkis. ‘Iru al la stalo kaj ne plu parolu.’ Mi do retiris min al la postkorto, kie mi estis sendita de iu laiko-frato fendi brullignon kaj senŝeligi rizon.

§1-06

“Pasis pli ol ok monatoj. Iun tagon la Patriarko venis vidi min kaj diris: ‘Mi pensas, ke viaj saĝo kaj akravideco povos veni al bona uzo; sed mi devas min deteni de parolo al vi timante, ke malbonuloj povos fari al vi malutilon. Ĉu vi komprenas?’ ‘Jes, mi komprenas,’ mi respondis. ‘Por eviti altiri alies atenton, mi ne kuraĝas proksimiĝi al la halo.’

“Iun tagon la Patriarko kolektis ĉiujn siajn disĉiplojn kaj diris al ili: ‘Tio, kio estas la plej grava por la homo, estas la naskiĝo kaj la morto. Vi, miaj disĉiploj, pasigas viajn tagojn farante oferadon nur por havigi al vi “kampon de meritoj” (t.e. meritoj, kiuj kaŭzos bonan renaskiĝon), anstataŭ peni liberigi vin de tiu ĉi amara maro de vivo kaj morto. Kaj tamen, se via Vera Naturo estas tiel obskurigita, kiel do viaj meritoj povus vin savi? Vi do revenu ĉiu al via ĉelo kaj bone ekzamenu vin por serĉi vian praĝnaon en via menso kaj poste ĉiu skribu al mi unu gataon (sanskrite: gātha; signifanta “odon” aŭ “religian versaĵon”; budhisma ĉanto aŭ himno) pri tio. Al tiu, kiu vere komprenas la esencon de la Darmo, mi transdonos la Robon (la insigno de la Patriarkeco) kaj la Darmon (t.e. la instruo de la Djana Skolo), kaj per tio li fariĝos la Sesa Patriarko. Foriru rapide! Ne prokrastu la skribon de via gatao, ĉar longtempa pensado estas nenecesa kaj malutila. Tiu, kiu jam konas sian Veran Naturon, povos elparoli ĝin tuj kiam li ekaŭdas tiun ĉi sugeston. Li ne povos perdi la vidon de ĝi, eĉ kiam li estus kun sia svingata glavo en la batalkampo. (责任编辑:admin)