世界语版《六祖法宝坛经》(32)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
Ĉi tie, mi provas priskribi ion, kio estas neesprimebla, Por ke vi povu senigi vin je viaj eraraj opinioj. Se vi ne interpretas miajn parolojn laŭlitere, Vi eble povos lerni iom el la signifo de Nirvano.” Aŭdinte tiun ĉi gataon, Zhidao estis ege eklumigita. Plena de ĝojo li riverence salutis la Patriarkon kaj foriris.
§7-28 La bikŝuo Xingsi, zenisma majstro, naskiĝis al Liu-familio en Ancheng de Jizhou. Aŭdinte, ke la predikado de la Patriarko jam eklumigis grandan nombron da homoj, li tuj alvenis al Caoxi por prezenti sian omaĝon al la Patriarko kaj demandis lin: “Kion ni devus praktiki, por ke nia progreso ne estu limigita al certa stadio?” “Kiaspecan praktikon do vi faris?” demandis la Patriarko. “Mi ne praktikis eĉ la Noblajn Verojn (t.e. la plej gravaj kaj fundamentaj doktrinoj de Ŝakjamunio).” “En kia stadio de progreso vi nun estas?” demandis la Patriarko. “Ĉar mi ne praktikis eĉ la Noblajn Verojn, kiu stadio do sin trovus, en kiu mi povus esti?” li replikis. Profunde impresita de lia respondo, la Patriarko faris lin la ĉefbonzo. Iun tagon la Patriarko diris al li, ke li devos disvastigi la Darmon en sia propra regiono, por ke la instruo ne venu al fino. Kun la Darmo transdonita de la Patriarko li revenis al la monto Qingyuan en sia naskiĝregiono. Li disvastigis ĝin kaj eternigis la instruon de la Sesa Patriarko. Post sia morto li ricevis la titolon “Zenisma Majstro Hongji” (kies signifo estas “helpi disvastigi la Darmon”).
§7-29 La bikŝuo Huairang, zenisma majstro, naskiĝis al Du-familio en Jinzhou. Ĉe sia unuafoja vizito al la Imperia Instruisto Hui’an en la Song-monta regiono li estis kondukita de tiu al Caoxi por intervidiĝi kun la Patriarko. Alveninte tien li faris kutiman saluton al la Patriarko, kiu demandis lin: “De kie (vi venas)?” “De la monto Song,” li respondis. “Kio (venas)? Kaj kiel?” demandis la Patriarko. “Diri, al kio similas tiu ‘kio’, estas ĝuste eraro,” li respondis. “Ĉu tio estas pruvebla per praktikado?” daŭrigis la Patriarko. “Pruveblo neas Neniecon; makuliĝo kaj infektiĝo malebligas atingon,” estis la respondo.
§7-30 Ĉe tio la Patriarko rimarkis: “Ĝuste tiu ĉi seneco de makuliĝo kaj infektiĝo estas gardata kaj protektata de ĉiuj budhoj. Tiele estas por vi, kaj ankaŭ por mi. La hinda patriarko Prajnatara antaŭdiris: ‘El inter viaj disĉiploj aperos iu similanta fortikan ĉevalon, kiu trete tragalopos la tutan mondon.’ Vi ne bezonos interpreti tiun ĉi orakolon tro baldaŭ, ĉar la respondo devos esti trovita interne de via menso.” Eklumiĝinte Huairang tuj kaptis la signifon de tio, kion diris la Patriarko. De tiam li restis kaj servis ĉe la Patriarko dek kvin jarojn. Dum tiu tempodaŭro lia atingo en la praktikado pliprofundiĝis kun ĉiu tago. Poste li ekloĝiĝis apud la monto Hengshan, kie li disvastigis la instruon de la Patriarko. Post sia morto li estis titolita “Zenisma Majstro Dahui” (kies signifo estas “Granda Saĝo”) per imperiestra dekreto.
§7-31 La zenisma majstro Xuanjue de Yongjia naskiĝis al Dai-familio en Wenzhou. En sia juneco li studis sutrojn kaj ŝastraojn (sanskrite: śāstra; la aŭtentikaj komentoj aŭ traktaĵoj klarigantaj la signifon de la instruoj de la Budho Ŝakjamunio) kaj estis tre sperta pri la metodo de ŝamatao (sanskrite: śamatha; halto de la aktiva menso; kvieteco; sereneco) kaj vipaŝjanao (sanskrite: vipaśyana; kontemplado) de la Skolo de Tiantai. Dum la legado de la sutro Vimalakirti Nirdesa li venis al klara ekkono de sia propra menso. Iu disĉiplo de la Patriarko, kiu estis nomata Xuance, okaze vizitis Xuanjue. Dum la longa diskutado Xuance rimarkis, ke ĉiu diro de lia amiko konformas al la instruoj de la diversaj Patriarkoj. Li do demandis: “Ĉu mi povus demandi la nomon de la majstro, kiu transdonis al vi la Darmon?” “Mi ricevis instruojn de diversaj majstroj dum mi studis la sutrojn kaj la (责任编辑:admin) |