乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(13)

Mi povas klarigi en dek mil manieroj,

Sed ĉiuj tiuj klarigoj povas esti revenigitaj al unu principo.

Nia menso kaŝas en si diversajn iluziojn,

Ni bezonas la lumon de saĝeco por forigi la mallumon.

§2-20

Eraraj pensoj portas al ni iluziojn,

Ĝustaj pensoj helpas al ni forigi ilin.

Se vi forĵetas kiel la erarajn, tiel ankaŭ la ĝustajn,

Pureco nature aperas en nia menso.

La bodio estas imanenta en nia Vera Naturo.

Estas eraro, se vi provas ĝin serĉi aliloke.

Interne de nia malpura menso la pura estas trovebla,

Kaj atinginte la purecon, ni estas liberaj de la tri obstakloj (t.e. la kleŝo, la malbona karmo, kaj la repago pro la agoj antaŭaj).

§2-21

Se vi volas sekvi la Vojon, kiu kondukas al la iluminiĝo,

Nenio povos malhelpi vin kiel stumbliga ŝtono.

Konstante havu okulon sur viajn proprajn kulpojn,

Vi ne povos plu deflankiĝi de la Vojo.

Ĉiuj specoj de vivaj estaĵoj havas sian propran manieron de saviĝo,

Kaj ili vivas en harmonio kaj ne kreas suferojn unuj al la aliaj.

Se vi forlasos vian propran kaj serĉos iun alian manieron de saviĝo,

Vi povos malŝpari vian tutan vivon kaj neniam trovos ĝin.

Kvankam vi peze paŝas sur via erara vojo ĝis la maljuniĝo,

Vi trovos nenion krom malĝojo kaj pento en la fino.

§2-22

Se vi deziras trovi la Veran Vojon,

Agu ĝuste kaj juste — jen la Vojo.

Sed se vi ne pene strebas al la budheco,

Vi palpos en mallumo kaj neniam trovos ĝin.

Tiu, kiu serioze sekvas la Vojon,

Ne vidas la erarojn kaj kulpojn de la mondo.

Se vi trovas kulpojn de aliaj,

Vi mem jam estas en la eraro.

Kiam aliaj estas en la eraro, ni devas ignori tion,

Ĉar estas eraro por ni trovi kulpon.

§2-23

Senigante nin je la emo trovi alies kulpojn,

Ni obstrukcas fonton de afliktoj.

Kiam nek malamo, nek amo ĝenas nian menson,

Ni serene dormas kun la du kruroj plene etenditaj.

Se vi intencas esti instruanto de aliaj,

Vi devas havi diversajn lertajn rimedojn, kiuj kondukas aliajn al eklumiĝo.

Faru la disĉiplojn liberaj de ĉiaj duboj,

Tiam ilia Vera Naturo estos trovita.

La budha Darmo estas en tiu ĉi mondo,

Nur en kiu estas trovita la eklumiĝo.

§2-24

Se vi serĉas la bodion ekster tiu ĉi mondo,

Tio estas kvazaŭ serĉi kuniklan kornon.

Ĝustaj opinioj estas nomataj ‘transcendaj’;

Eraraj opinioj estas nomataj ‘ĉi-mondaj’.

Kiam ĉiuj opinioj, ĝustaj kaj eraraj, estas forĵetitaj,

Tiam la naturo de bodio aperas.

Tiu ĉi ĉanto estas la instruo de la Subita Skolo.

Ĝi estas nomata ankaŭ La Granda Ŝipo de Darmo (por transpasi la maron de naskiĝo kaj morto).

Kalpaon post kalpao, la iluziitaj homoj povas aŭskultadi sutrojn,

Sed la eklumiĝo estas atingita nur en momento.”

§2-25

Antaŭ la fino de sia parolado la Patriarko aldonis: “Hodiaŭ, en tiu ĉi templo Dafan, mi predikas al vi pri la instruo de la Subita Skolo. Se nur ĉiuj sentohavaj estaĵoj de la darmadatuo tuj ekkomprenus la Leĝon kaj atingus la budhecon!”

Aŭdinte kion la Patriardo diris, la prefekto Wei kaj la aliaj registaraj oficistoj, kune kun la taŭistoj kaj la laikoj, estis ĉiuj eklumigitaj. Ili respekte donis al la Patriarko budhanan saluton kaj ĝoje kriis unuanime: “Bone farite! Bone farite! Kiu povus atendi, ke budho enkarniĝis ĉi tie en Lingnan!” (责任编辑:admin)