乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(46)

parinirvanaon. Ne sin trovas, kompreneble, escepto por mia korpo, kiu devas havi sian revenlokon.”

“Post via vizito al Xinzhou,” petegis la disĉiploj, “bonvole revenu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ.”

“La velkintaj folioj de arbo ĉiam falas sur ĝiajn radikojn,” respondis la Patriarko. “Mi ne povas diri kiam mi revenos, same kiel antaŭ ol mi venis ĉi tien, mi ne faris la diron.”

§10-19

Poste ili demandis: “Al kiu do vi transdonos la tutan Ortodoksan Darmon (laŭvorte: la okulon de la Ortodoksa Darmo)?”

“Tiuj, kiuj faras la praktikon, ĝin ricevos, kaj tiuj, kiuj havas la menson libera de pensoj (t.e. libera de arbitraj konceptoj), ĝin plene komprenos.”

Ili ree demandis: “Ĉu okazos katastrofoj post via morto?”

“Kvin aŭ ses jarojn post mia morto,” respondis la Patriarko, “iu venos kaj fortranĉos mian kapon. Volu aŭskulti kaj gardi en la memoro la jenan antaŭdiron:

Tiu, kiu volos mian kapon por kulto,

Sendos iun, kies buŝo devos esti nutrata.

Kiam la katastrofo de ‘Man’ okazos,

Yang’ kaj ‘Liu’ estos registaraj oficistoj.” (Li antaŭdiris, ke iu homo kun nomo enhavanta ĉinan ideografiaĵon “Man” estos dungita pro manko de vivrimedoj forŝteli lian kapon, kaj ke la katastrofo okazos tiam, kiam “Yang” kaj “Liu” estos la ĉefoj de la loka registaro.)

Poste li aldonis: “Sepdek jarojn post mia forpaso aperos du bodisatvoj el la Oriento, unu bikŝuo, unu laiko. Ili samtempe predikos pri la Darmo, plifirmigos nian Skolon, rekonstruigos niajn templojn, kaj transdonos la Darmon al multnombraj sekvantoj.”

§10-20

“Ĉu vi povus lasi al ni scii, dum kiom da generacioj la Darmo estis transdonata unu al la alia ekde la apero de la plej frua Budho ĝis nun?” demandis la disĉiploj.

“La budhoj, kiuj aperis en tiu ĉi mondo, estas tro multaj por esti kalkulataj,” respondis la Patriarko, “sed lasu al ni komenci de la lastaj sep budhoj. Ili estas:

Budho Vipassin (palie: Vippasin; sanskrite: Vipaśyin)

Budho Sikhin (palie: Sikhin; sanskrite: Śikhin)

Budho Vessabhu (palie: Vessabhū; sanskrite: Viśvabhū)

(La ĉi-supraj tri estas la budhoj de la lasta Glora Kalpao, t.e. Alamkarakalpa, sanskrite: Alamkārakalpa)

Budho Kakusandha (palie: Kakusandha; sanskrite: Krakucchanda)

Budho Konagamana (palie: Konāgamana; sanskrite: Kanakamuni)

Budho Kassapa (palie: Kassapa; sanskrite: Kāśyapa)

Budho Ŝakjamunio (sanskrite: Śākyamuni)

(La ĉi-supraj kvar estas la budhoj de la nuna Bona Kalpao (sanskrite: Bhadrākalpa)

“Ekde la Budho Ŝakjamunio, la Darmo estas unuafoje transdonita al la unua Patriarko, Arya Mahakasyapa (sanskrite: Ārya Mahākāśyapa), kaj poste al:

la dua Patriarko Arya Ananda (sanskrite: Ārya Ānanda)

la tria Patriarko Arya Sanavasa (sanskrite: Ārya Śāṇavāsa)

la kvara Patriarko Arya Upagupta (sanskrite: Ārya Upagupta)

la kvina Patriarko Arya Dhritaka (sanskrite: Ārya Dhṛtaka)

la sesa Patriarko Arya Michaka (sanskrite: Ārya Micchaka)

la sepa Patriarko Arya Vasumitra (sanskrite: Ārya Vasumitra)

la oka Patriarko Arya Buddhanandi (sanskrite: Ārya Buddhanandi)

la naŭa Patriarko Arya Buddhamitra (sanskrite: Ārya Buddhamitra)

la deka Patriarko Arya Parsva (sanskrite: Ārya Pārśva)

la dekunua Patriarko Arya Punyayasas (sanskrite: Ārya puṇyayaśas)

la dekdua Patriarko Arya Bodhisattva Asvaghosa (sanskrite: Ārya Bodhisattva Aśvaghoṣa)

la dektria Patriarko Arya Kapimala (sanskrite: Ārya Kapimala)

la dekkvara Patriarko Arya Bodhisattva Nagarjuna (sanskrite: Ārya Bodhisattva nāgārjuna)

la dekkvina Patriarko Arya Kanadeva (sanskrite: Ārya Kāṇadeva)

la deksesa Patriarko Arya Rahulata (sanskrite: Ārya Rahulata)

la deksepa Patriarko Arya Sanghanandi (sanskrite: Ārya Saṅghanandi)

la dekoka Patriarko Arya Sanghayasas (sanskrite: Ārya Saṅghayaśas)

la deknaŭa Patriarko Arya Kumarata (sanskrite: Ārya Kumāralāta)

la dudeka Patriarko Arya Jayata (sanskrite: Ārya Jayata)

la dudekunua Patriarko Arya Vasubandhu (sanskrite: Ārya Vasubandhu)

la dudekdua Patriarko Arya Manura (sanskrite: Ārya Manura)

la dudektria Patriarko Arya Haklenayasas (sanskrite: Ārya Haklenayaśas)

la dudekkvara Patriarko Arya Sinha (sanskrite: Ārya Siṃha)

la dudekkvina Patriarko Arya Vasiastia (sanskrite: Vasi-Asita)

la dudeksesa Patriarko Arya Punyamitra (sanskrite: Ārya Puṇyamitra)

la dudeksepa Patriarko Arya Prajnatara (sanskrite: Ārya Prajñātāra)

la dudekoka Patriarko Arya Bodidarmo (la unua Patriarko en Ĉinio) (sanskrite: Ārya Bodhidharma)

la dudeknaŭa Granda Majstro Huike

la trideka Granda Majstro Sengcan

la tridekunua Granda Majstro Daoxin

la tridekdua Granda Majstro Hongren

“Mi estas la tridektria Patriarko (la sesa Patriarko en Ĉinio). Tiele la Darmo estis transdonata de unu Patriarko al alia ekde la komenco. Estontece vi ankaŭ devos pasigi ĝin al la posteularo de generacio al generacio en ĝusta maniero, sen devio kaj interrompo.”

§10-21

Je la tria de la oka lunmonato de la jaro Gui Chou (713)

, la dua jaro de la regperiodo Xiantian, post vegetara manĝo en la Templo Guo En, la Patriarko alparolis la disĉiplojn, dirante la jenon:

“Ĉiu el vi prenu sian propran sidlokon, ĉar mi estas preta diri al vi adiaŭ.”

Ĉe tio Fahai demandis: “Majstro, ĉu vi povus postlasi al la posteuloj iajn instruojn, por ke la homoj iluziitaj povu atingi la budho-naturon?”

“Bonvolu aŭskulti atente!” respondis la Patriarko. “Kiam tiuj homoj komprenas la ordinarajn sentohavajn estaĵojn, tiam ili atingas la budho-naturon; alie ili havas nenian okazon vidi la budhon, eĉ se ili pasigus kalpaojn da tempo en la serĉado.

“Lasu min montri al vi kiel koni la naturon de ordinaraj sentohavaj estaĵoj interne de via menso, kaj per tio ekkoni la budho-naturon latentan en vi. Koni budhon signifas nenion alian, ol koni sentohavajn estaĵojn; ĉar estas la lastaj, kiuj ne scias, ke ili estas budhoj en latenteco, dum la budho vidas nenian diferencon inter si kaj la aliaj estaĵoj. Kiam sentohavaj estaĵoj ekkonas sian Veran Naturon, tiam ili estas budhoj; kiam budho estas iluziita en sia Vera Naturo, li tiam estas ordinara sentohava estaĵo. La pureco kaj la rekteco de la Vera Naturo faras budhojn el ordinaraj sentohavaj estaĵoj; la malpureco kaj la malrekteco de la Vera Naturo returnas eĉ budhon en ordinaran sentohavan estaĵon.

§10-22

“Kiam via menso estas malrekta aŭ malica, vi estas ordinara sentohava estaĵo kun budho-naturo latenta en vi. Kaj tamen, se vi direktas vian menson al la pureco kaj la rekteco (honesteco, lojaleco) eĉ dum momento, tiam vi estas budho.

“Interne de nia menso sin trovas budho, kaj tiu ĉi budho estas la vera budho. Se budho ne ekzistas en via menso, kie do vi povos trovi la veran budhon? Ne dubu pri tio, ke la budho estas interne de via menso, ekstere de kiu nenio povas ekzisti. Ĉiuj darmoj (ekzistaĵoj kaj fenomenoj) estas la produktaĵoj de nia menso, kaj tial la sutro diras: ‘Kiam la mensa aktiveco funkcias, ĉiaj darmoj aperas; kiam la mensa aktiveco ĉesas, ĉiaj darmoj malaperas.’

“Nun, disiĝante de vi, mi postlasas al vi (责任编辑:admin)