世界语版《六祖法宝坛经》(47)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| gataon titolitan ‘La Vera Naturo Estas la Vera Budho’. La estontaj generacioj, kiuj komprenos ĝian signifon, vidos sian Veran Naturon kaj sekve atingos la budhecon per si mem.
§10-23 “La gatao tekstas jene: La Vera Naturo aŭ tatatao estas la vera budho, Dum la herezaj opinioj kaj la tri venenaj elementoj estas marao. Kiam malbono kaj iluzio aperas, marao vivas en via domo, Kiam ĝusta opinio aperas, budho vivas sub via tegmento. Kiam nia naturo estas regata de la tri venenaj elementoj kiel rezulto de herezaj opinioj, Tiam ni estas posedataj de marao. Sed kiam ĝusta opinio eliminas el nia menso la tri venenajn elementojn, Marao turniĝas en veran budhon. La darmakajao, la sambogakajao, kaj la nirmanakajao, Tiuj ĉi tri bodioj elvenas el unu sama korpo (t.e. la Vera Naturo). Se vi povas reveni al via Vera Naturo, tiam vi mem povos ĝin vidi, — Jen la kaŭzo de bodio fariĝanta budho.
§10-24 Origine la Nirmanakajao naskas ‘Puran Naturon’; Nia ‘Pura Naturo’ ĉiam loĝas interne de nia Nirmanakajao. Gvidate de la ‘Pura Naturo’, la Nirmanakajao sekvas la ĝustan Vojon, Kaj certe iam atingos la Sambogakajaon, perfektan kaj senfinan. Nia sensama naturo estas la kaŭzo de la fariĝo de nia ‘Pura naturo’. Senigante nin je nia sensama naturo, ni atingas la puran darmakajaon. Ĉiu el ni, en nia menso, devas esti apartigita disde la kvin deziroj (t.e. la deziroj je la riĉo, la sekso, la manĝo-kaj-trinko, la famo, kaj la dormo), — Tiumomente ni tuj vidas nian Naturon pruvita Vera. Se ni estas feliĉaj fariĝi la sekvantoj de la Subita Skolo en tiu ĉi vivo, Subite ni vidos nian Sinjoron Budhon de nia Vera Naturo.
§10-25 Tiu, kiu serĉas la budhon (de ekstere) nur per plibonigo de siaj agoj, Ne scias, kie la vera budho devas esti trovita. Tiu, kiu povas percepti la Veron en sia propra menso, Jam semis la semon de la budheco. Tiu, kiu ne konas la Veran Naturon kaj serĉas la budhon de ekstere, Estas granda stultulo instigata de malbonaj deziroj. Nun mi jam postlasis al la posteularo la instruon de la Subita Skolo, Kiun vi mem devas bone sekvi, se vi volas savi ĉiujn sentohavajn estaĵojn. Aŭskultu, vi kaj la estontaj disĉiploj, kaj notu en la cerbo: Via tempo estos vane malŝparita, se vi ne metos ĉi-supran instruon en vian praktikon!”
§10-26 Recitinte la gataon, la Patriarko aldonis: “Vi ĉiuj devas bone zorgi pri vi mem. Post kiam mi forpasos, ne ploru per abundaj larmoj kiel la mondaj vulgaruloj. Ne akceptu kondolencojn, nek portu funebrajn vestojn. Tiuj ĉi aferoj estas kontraŭ la ortodoksa instruo, kaj tiu, kiu faras ilin, ne estas mia disĉiplo. “Tio, kion vi ĉiuj devas fari, estas peni koni vian originan menson kaj klare vidi vian originan naturon, kiu nek moviĝas nek kvietas, nek estiĝas nek malestiĝas, nek foriras nek venas, nek pravas nek malpravas, nek restas nek foriras. Timante, ke via menso estas iluziita kaj ne kaptas mian mesaĝon, mi ripetas tion ĉi al vi, por ke vi povu klare vidi vian Veran Naturon. Post mia forpaso, se vi plenumos miajn instrukciojn kaj ilin praktikos, mia foresto faros nenian diferencon; sed se vi agos kontraŭ mia instruo, eĉ se mi plu vivus, via laboro servus al nenia celo.” Poste li eldiris alian gataon: Absolute senmova, nenia virto praktikata. Senpasia kaj serena, nenia peko farita. Komplete kvieta, for la vido, for la aŭdo, Egalanima, al nenio la menso alkroĉita. (责任编辑:admin) |