世界语版《六祖法宝坛经》(16)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
“Interne de la regno de nia menso, sin trovas tatagatao (sanskrite: tathāgata; titolo donita al ĉiuj budhoj, inkluzive de Ŝakjamunio; unu el la plej altaj titoloj de budho; ĝia signifo estas “la tiel veninta, la tiel foririnta, la tiel plenumita”, kaj ĝi aludas “tiun, kiu venas kaj foriras en la sama maniero kiel la pasintaj budhoj faris” aŭ “tiun, kiu estas sur la vojo jam atingis la plenan eklumiĝon”) de nia eklumiĝinta menso, kiu elsendas potencan lumon. Ĝi prilumas ekstere la ses pordojn de senso (okuloj, oreloj, nazo, lango, korpo kaj menso) kaj faras ilin puraj. Tiu ĉi lumo estas sufiĉe forta por klarigi la ses ĉielojn de deziro (la ses klasojn de dioj en la regno de deziroj) kaj, kiam ĝi estas turnita internen al la Vera Naturo, ĝi tuj eliminas la tri venenajn elementojn (t.e. kolero, avido, malklero) kaj elpurigas nin je la pekoj, kiuj povus konduki nin al la inferoj aŭ al aliaj malbonaj regnoj, kaj plene prilumas nin interne kaj ekstere, tiel ke ni fariĝas neniel diferencaj de tiuj naskiĝintaj en la Pura Lando de la Okcidento. Nu, se ni ne tion ĉi praktikas, kiel do ni povas atingi tien?”
§3-08 Aŭdinte kion la Patriarko diris, la ĉeestantaro tre klare ekvidis sian Veran Naturon. Ili ĉiuj kune donis al li budhanan saluton kaj admire ekkriis: “Kiel mirinde!” Ili ankaŭ diris kun forta deziro: “Se nur ĉiuj sentohavaj estaĵoj en la regno de la Darmo povus aŭdi tion ĉi kaj tuj eklumiĝus!” La Patriarko aldonis: “Miaj amikoj en la boneco, tiuj, kiuj deziras sekvi la instruojn de la Budho, povas fari sian praktikadon ankaŭ hejme. Estas tute ne necese por ili resti en temploj. Tiuj, kiuj faras la praktikadon hejme, povas esti kiel indiĝeno de la Oriento, kiu estas bonkora, dum tiuj, kiuj restas en temploj sed neglektas sian praktikadon, estas neniel diferencaj de indiĝeno de la Okcidento, kiu estas malbona en la koro. Kie la menso estas pura kaj klara, tie sin trovas la ‘Okcidenta Pura lando de nia propra Vera Naturo’.”
§3-09 La prefekto demandis: “Kiel do ni sekvas la instruojn de la Budho hejme? Bonvolu nin instrui.” La Patriarko respondis: “Mi donos al vi ‘Senforman Ĉanton’. Se vi metos ĝian instruon en praktikon, vi profitos la samon kiel tiuj, kiuj konstante vivas kun mi. Aliflanke, se vi ne praktikos ĝin, kia utilo do estos via sekvado de la Vojo, eĉ se vi forrazos al vi la hararon kaj forlasos vian hejmon (por fariĝi pia bonzo)? La ĉanto tekstas jene: Por animo ekvilibrigita kaj kvieta, la observo de ŝilao estas nenecesa. Por konduto en lojala maniero, la praktikado de djano estas senutila. Sekvante la principon de dankoŝulda pago ni vivtenas niajn gepatrojn kaj ilin file servas. Sekvante la principon de justeco la superuloj kaj la subuloj subtenas unu la alian en okazo de bezono. Sekvante la principon de humileco kaj respekto la pliaĝuloj kaj la plijunuloj estas en harmoniaj rilatoj. Sekvante la principon de tolero kaj cedemo ni ne kverelas, eĉ meze de malamika homamaso. Se ni povas persisti ĝis fajro estas produktita per senĉesa borado de ligno, Tiam la ruĝa lotuso (simbolo de la budho-naturo) elkreskas el la nigra koto (simbolo de la malklero, la ne-lumiĝinta stato de la mondo). Tio, kio havas amaran guston, plejofte estas bona medikamento, Kaj tio, kio sonas malagrable al la orelo, certe estas sincera konsilo.
§3-10 Korektinte niajn erarojn, ni fariĝas pli saĝaj, Ŝirmante niajn mankojn kaj kulpojn, ni difektas nian menson. En nia ĉiutaga vivo ni devas ĉiam praktiki altruismon; La budheco ne estas atingita nur per almozdonado. La bodio povas esti trovita nur en nia menso, Kaj ne estas necese serĉi ion mistikan de ekstere. Tiuj, kiuj aŭdis tiun ĉi ĉanton kaj metas ĝin en efektivan praktikon, Trovos paradizon antaŭ si ĝuste en la momento.”
§3-11 La Patriarko aldonis: “Miaj amikoj en la boneco, ĉiu el vi devas meti la instruon de tiu ĉi ĉanto en praktikon, por ke vi povu ekkoni la Veran Naturon kaj atingi rekte la budhecon. La Darmo atendas neniun. Nun vi povas foriri, kaj mi reiros al Caoxi. Se vi havos demandojn, vi povos iri tien kaj meti ilin al mi.” (责任编辑:admin) |