乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(34)

samadion. Aliflanke, se vi faras tion konscie, tiam ankaŭ ĉiuj sentohavaj povus eniri en tiun staton.”

“Kiam mi estas en samadio,” rimarkis Zhihuang, “mi konas nek konscion, nek nekonscion.”

“Se estas tiel,” diris Xuance, “tio estas nur konstanta kvieteco, en kiu sin trovas nek eniro, nek eliro; kaj tiu stato, al kiu vi povas fari eniron aŭ eliron, ne estas Granda Samadio.”

§7-36

Zhihuang senparoliĝis pro mirego. Post longa tempo li demandis:

“Ĉu mi povus scii, kiu estas via instruanto?”

“Mia instruanto estas la Sesa Patriarko de Caoxi,” respondis Xuance.

“Kiel do li difinas djano-samadion?” demandis Zhihuang.

“Laŭ lia instruo,” respondis Xuance, “ĝi estas profunda, perfekta kaj serena; ĝia substanco kaj ĝia funkcio estas en stato de Tieleco. La kvin skandaoj estas esence malplenaj kaj la ses sensobjektoj estas neefektivaj. Sin trovas nek eniro, nek eliro. Sin trovas nek kvieteco, nek malkvieteco. La naturo de djano estas ne-restadema, tial ni devas nin deteni de restado en la kvieteco de djano. La naturo de djano estas nekreiva, tial ni ne devas alkroĉiĝi al la ideo pri ‘kreo de stato de djano’. La stato de la menso povas esti simila al malplena spaco, sed ni ne devas lasi leviĝi la ideon pri ‘malplena spaco’.”

§7-37

Aŭdinte pri tio, Zhihuang tuj iris al Caoxi por intervidiĝi kun la Patriarko.

“De kie vi venas?” demandis la Patriarko.

Li detale rakontis al la Patriarko la konversacion, kiun li havis kun Xuance.

“Tio, kion Xuance diris, estas prava,” diris la Patriarko. “Se vi nur tenas vian menson malplena kiel spaco, sen alkroĉiĝo al la ideo pri malpleneco, via menso libere funkcios sen ajna malhelpo, tiel ke vi estos ĉiam senmensa kiel en moviĝo, tiel ankaŭ en senmoveco, forgesos la distingon inter la ordinaruloj kaj la saĝuloj, ignoros la distingon inter la subjekto kaj la objekto. Tiam via origina naturo kaj ĉiuj fenomenaj objektoj estos en la stato de Tieleco, kaj vi estos ĉiam en samadio.”

Ĉe tio Zhihuang estis plene eklumigita, kaj tio, kion li konsideris kiel atingon dum la pasintaj dudek jaroj, nun tute malaperis. Tiunokte la loĝantoj de Hebei (la norda bordo de la Flava Rivero) aŭdis la voĉon en la ĉielo dirantan: “Hodiaŭ la zenisma majstro Zhihuang jam atingis eklumiĝon.”

Poste Zhihuang forlasis la Patriarkon kaj revenis al Hebei, kie li disvastigis la Darmon al la kvar kategorioj de la budhanaro (bonzoj, bonzinoj, laikoj kaj laikinoj).

§7-38

Iu bikŝuo foje demandis la Patriarkon, kiu speco de homo havas la eblecon akiri la esencan instruon de Huangmei (nome de la Kvina Patriarko).

“Tiu, kiu komprenas la Darmon de la Budho,” respondis la Patriarko.

“Ĉu vi, Via Moŝto, jam akiris ĝin?” demandis la bikŝuo.

“Estas al mi fremda la Darmo de la Budho,” estis la respondo.

§7-39

Iun tagon la Patriarko volis lavi la robon, kiun li heredis, sed li povis trovi neniun fontakvon taŭgan por tiu celo. Li do marŝis al iu loko ĉirkaŭ kvin liojn malantaŭe de la templo, kie li trovis la arbojn dense kreskantaj kaj la medion tre bonaŭgura. Li ekskuis sian bastonon kaj pikis per ĝi la teron. Akvo tuj ŝprucis el la tero kaj tre baldaŭ formiĝis lageto.

Kiam li genuiĝis sur roko por lavi la robon, iu bikŝuo subite aperis antaŭ li kaj faris al li omaĝon.

“Mia nomo estas Fangbian,” li diris. “Mi estas indiĝeno de Xishu (la nuna provinco Sichuan). Kiam mi estis en la sudo de Hindio, mi renkontiĝis kun la Patriarko Bodidarmo, kiu instrukciis min reveni al Ĉinio. ‘La tuta Ortodoksa Darmo (laŭvorte: la okulo de la Ortodoksa Darmo),’ li diris, ‘kiun mi heredis de Mahakasjapa (sanskrite:  Mahākāśyapa; la unua Patriarko de la Djan-a Skolo en Hindio) kune kun la robo, nun jam estas transdonita al la Sesa Patriarko, kiu nun estas en Caoxi de Shaozhou. Iru tien do por fari omaĝon al la Patriarko.’ Post longa vojaĝo mi nun alvenis. Ĉu mi povus vidi la robon kaj la bovlon, kiujn vi heredis?”

Montrinte al li la du relikvojn, la Patriarko demandis lin: (责任编辑:admin)