世界语版《六祖法宝坛经》(7)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
“Huiming ree demandis: ‘Kien do mi devos iri?’ Mi diris al li: ‘Haltu ĉe Yuan (ĉe iu loko, kies nomo enhavas la ĉinan ideografiaĵon 袁) kaj ekloĝu ĉe Meng (ĉe iu loko, kies nomo enhavas la ĉinan ideografiaĵon 蒙).’ Li adiaŭis min kun saluto kaj foriris. “Huiming malsupreniris de la monto kaj diris al la postkurantoj: ‘Mi supreniris sur la monton kaj ne sukcesis trovi lin. Ni devos preni alian vojon por serĉo. Ĉiuj postkurantoj konsentis. Poste Huiming ŝanĝis sian nomon en Daoming por eviti la ripeton de ‘Hui’ en la nomo de Huineng. (En la feŭda Ĉinio, por montri respekton, oni evitis ripeti en sia propra nomo la nomon, aŭ ĝian parton, de monarko, altranga ŝtatoficisto, aŭ pli aĝa membro de influa familio, ktp.)
§1-24 “Poste mi atingis Caoxi. Malbonuloj ree postkuris min kaj mi estis devigita trovi rifuĝon en Sihui, kie mi restis kun grupo da ĉasistoj dum dek kvin jaroj. De tempo al tempo mi predikis al ili en maniero, kiu konvenis al ilia kompreno. Ili ofte igis min kaŝobservi iliajn retojn, sed kiam ajn mi trovis vivajn estaĵojn en la retoj, mi ilin liberigis. En manĝotempoj, mi metis legomojn en la kuirpoton, en kiu ili kuiris sian viandon. Iuj el ili demandis min pri la kialo, kaj mi klarigis al ili, ke mi kutime manĝas nur la legomojn kuiritajn kun la viando. “Iun tagon mi pensis en mi, ke mi ne devas plu pasigi mian vivon en tia kaŝiteco, kaj ke jam estas la tempo por mi disvastigi la Darmon. Mi do forlasis tiun lokon kaj iris al la templo Faxing en Guangzhou.
§1-25 “Tiutempe iu bikŝuo nomata Yinzong, majstro pri la Darmo, estis predikanta tie pri la sutro Maha Parinirvana (sanskrite: Mahāparnirvāṇa; mahajana sutro, eldirita de Ŝakjamunio ĝuste antaŭ lia morto). Sin trovis du bikŝuoj, kiuj diskutis pri la longa flago flirtanta super la templo en la vento. Unu diris, ke estas la vento, kiu moviĝas, dum la alia asertis, ke moviĝas la flago. Ili argumentis kaj argumentadis, sed neniu povis sukcese konvinki la alian. Mi do iris al ili kaj diris: ‘Estas nek la vento, nek la flago, kiu moviĝas; kio efektive moviĝas, estas via propra menso.’ La tuta ĉeestantaro estis forte mirkonsternita de mia diro, kaj la bikŝuo Yinzong invitis min preni la honoran sidlokon kaj demandis min pri iuj esoteraj signifoj de la doktrino.
§1-26 “Vidante, ke miaj respondoj estas precizaj kaj adekvataj, kaj ne limigitaj je la laŭvorta lego de la sanktaj tekstoj, li diris al mi: ‘Laiko-frato, vi devas esti eksterordinara homo. Jam antaŭ longe mi aŭdis, ke la heredinto de la robo kaj la Darmo de la Kvina Patriarko jam venis al la sudo. Tre kredeble vi estas ĝuste la homo.’ “Al tio mi ĝentile jesis, dirante, ke mi ilin apenaŭ meritas. Li tuj afable salutis min kaj petis, ke mi montru al la ĉeestantaro la robon kaj la bovlon, kiujn mi heredis. “Li plu demandis: ‘Kion la Kvina Patriarko instruis al vi, kiam li transdonis al vi la Darmon?’ ‘Krom diskuto pri la vido de la Vera Naturo,’ mi respondis, ‘li donis al mi neniun alian instruon, nek pri djano, nek pri mokŝao (sanskrite: mokṣa; kun la signifo “liberiĝo”, la stato de la liberiĝo el la suferoj de la renaskiĝoj; liberiĝo; nirvano).’ “‘Kial ne pri ili?’ li demandis. ‘Ĉar ili estas du metodoj,’ mi respondis, “kaj en la budhismo ne povas sin trovi dueco. La budhismo estas nedueca.’
§1-27 “Li demandis: ‘Kion do signifas la nedueco de la budha Darmo?’ Mi respondis: ‘La sutro Maha Parinirvana, kiun Via Moŝto eksplikas, klarigas, ke la budho-naturo ne havas duecon. Kiel ekzemple, en la sutro, la reĝo Gaoguide, bodisatvo, demandis la Budhon, ĉu tiuj, kiuj faras la kvar agojn de granda miskonduto (mortigon, ŝtelon, malĉaston kaj mensogon) aŭ pekas per la kvin mortindaj pekoj (patromortigo, patrinomortigo, arahantomortigo, vundo al budho, kaj detruo de la harmonio de la samgo), kaj la iĉantikaoj (sanskrite: icchantika; nekredanto de budhismo; homo plena de deziroj; malamiko de la bono; herezulo), nome tiuj, kiuj ne kredas je budhismo kaj estas malamikaj al la bono — ĉu ili jam elradikigis sian “elementon de boneco” kaj sian budho-naturon aŭ ne. Al tio la Budho respondis: ‘Sin trovas du specoj de “elemento de boneco”. Unu estas la konstanta kaj la alia nekonstanta. Ĉar la budho-naturo estas nek konstanta, nek nekonstanta, tial ilia “elemento de boneco” ne estas elradikigita; jen kial la budhismo estas konata kiel ne havanta duecon. Unu estas bona kaj la alia nebona, sed ĉar la budho-naturo estas nek bona, nek nebona, tial la budhismo estas konata kiel nedueca. El la vidpunkto de ordinaruloj, la (责任编辑:admin) |