世界语版《六祖法宝坛经》(12)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
“Se vi ne povas mem eklumigi vin, vi devas serĉi budhanon vere pian kaj kleran, kiu profunde komprenas la instruon de la Plejalta Skolo, por montri al vi la ĝustan vojon. Tia homo estas antaŭdestinita por fari grandajn indajn aferojn, t.e. eklumigi kaj gvidi aliajn kaj igi ilin ekvidi sian propran naturon. Dank’ al lia gvido vi povos esti inicita en ĉiujn bonajn darmojn. La saĝeco de la budhoj de la pasinteco, la nuno kaj la estonteco, same kiel la instruoj de la dek du partoj de la mahajana kanono, estas imanenta en nia menso. Sed en okazo, kiam oni ne sukcesas sin eklumigi, oni devas serĉi la gvidon de vere piaj kaj tre kleraj homoj. “Aliflanke, tiuj, kiuj povas sin mem eklumigi, bezonas nenian eksteran helpon. Estas eraro, se oni insistas pri la ideo, ke sen konsiloj de iluminiĝinto oni ne povus atingi liberiĝon. Kial do? Ĉar per via kunnaskita saĝo vi ja kapablas atingi vian eklumiĝon, kaj eĉ la ekstera helpo kaj la instruoj de iluminiĝinto havus nenian utilon, se vi estus trompita de falsaj doktrinoj kaj eraraj opinioj. Se vi introspektas vian menson per vera praĝnao, tiam ĉiuj eraraj opinioj estos venkitaj en momento, kaj tuj kiam vi ekkonos la Veran Naturon, vi jam alvenos en la budho-teron (t.e. fariĝos budho).
§2-17 “Miaj amikoj en la boneco, kiam ni uzas praĝnaon por introspekto, ni estas iluminitaj de interne kaj de ekstere, kaj ni povas ekkoni nian propran menson. Koni sian menson estas akiri fundamentan liberiĝon. Akiri liberiĝon estas atingi la samadion de praĝnao, kiu estas ‘senpenseco’ aŭ transcenda sciado. Kio do estas la ‘senpenseco’? Ĝi estas vidi kaj koni ĉiujn darmojn (ekzistaĵojn kaj fenomenojn) per menso libera de ĉia alkroĉiĝo. Vi povas uzi ĝin ie ajn sen alkroĉiĝo al io ajn. Tio, kion ni devas fari, estas purigi nian menson, por ke la ses viĝnanaoj (sanskrite: vijñāna; kondiĉa konscio; percepto) povu pasi tra la ses pordoj (sensorganoj) sen esti makulitaj de aŭ alkroĉitaj al la ses sensobjektoj. Kiam nia menso libere laboras sen malhelpo kaj estas libera ‘veni’ aŭ ‘foriri’, tiam ni atingas la samadion de praĝnao aŭ liberiĝon. Tia stato estas nomata la funkcio de ‘senpenseco’. Sed sin deteni de pensado pri io ajn, tiel ke ĉiuj pensoj estas subpremataj, signifas esti katenita de la Darmo, kaj tio estas ankaŭ erara opinio.
§2-18 “Miaj amikoj en la boneco, tiuj, kiuj konas la metodon de ‘senpenseco’, konos ĉiujn aliajn metodojn; tiuj, kiuj konas la metodon de ‘senpenseco’, scios ĉion, kion ĉiuj budhoj scias; tiuj, kiuj konas la metodon de ‘senpenseco’, atingos la budhecon. “Miaj amikoj en la boneco, se en la estonteco inicitoj de mia Skolo faros, kune kun siaj kolegoj kaj kundisĉiploj, ĵurpromeson dediĉi sian tutan vivon, tute sen retiriĝo, al la praktikado de la instruoj de tiu ĉi Subita Skolo, en la sama maniero, en kiu ili servus al la Budho, ili certe atingos la Sanktan Lokon, t.e. la budhecon. “La sekvantoj de mia Skolo devos transdoni de koro al koro la instruon transdonitan de unu Patriarko al alia, kun nenia provo kaŝi la ortodoksan instruon. Al tiuj, kiuj apartenas al aliaj skoloj kaj al tiuj, kies opinioj kaj celoj estas diferencaj de la niaj, la Darmo ne devos esti transdonita, ĉar la transdono povus esti malutila al ili. Tiu ĉi paŝo devas esti prenata por eviti, ke la malkleraj personoj, kiuj ne povas kompreni nian instruon, povu diri kalumniajn vortojn pri ĝi kaj per tio neniigi sian semon de la budho-naturo, kiu restos nereakirita dum centoj da kalpaoj kaj miloj da reenkarniĝoj.
§2-19 “Miaj amikoj en la boneco, mi havas ‘Senforman Ĉanton’, kiun vi ĉiuj devos reciti kaj teni en la menso. Sekvu ĝian instruon tute egale, ĉu vi estas bonzo aŭ laiko; estus senutile nur parkerigi ĝin sen praktikado. Aŭskultu do tiun ĉi ĉanton: Tiuj, kiuj povas plene kompreni kaj instrui la Darmon, Estas kiel la suno brilanta en la malplena spaco. Ilia nura celo estas transdonado de la Darmo por la ekkono de la Vera Naturo, Kaj ili venas en tiun ĉi mondon nur por elradikigi ĉiujn herezajn instruojn. Ni apenaŭ povas klasi la darmojn en ‘Subitan’ kaj ‘Laŭgradan’; Sed iuj homoj atingos eklumiĝon multe pli rapide, ol la aliaj. Nia instruo estas la pordo por la vido de la Vera Naturo; La stultaj homoj havas malfacilon en la kompreno. (责任编辑:admin) |