世界语版《六祖法宝坛经》(43)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| śīla) kaj indulga, rekta kaj malrekta, plena kaj malplena, danĝera kaj sekura, kleŝo kaj bodio, permanenta kaj efemera, kompata kaj kruela, ĝoja kaj kolera, malavara kaj avara, antaŭeniri kaj retroiri, estiĝi kaj malestiĝi, darmakajao (darmo-korpo) kaj rupakajao (sanskrite: rūpakāya; fizika korpo), nirmanakajao (enkarniĝo-korpo) kaj sambogakajao (manifestiĝo-korpo) .”
§10-05 La Patriarko daŭrigis: “Tiu, kiu scias uzi tiun ĉi metodon de la ‘tridek ses paroj da kontraŭoj’, jam havas la liberecon en la lernado de la instruo de ĉiuj sutroj kaj kapablas eviti la du ekstremojn en siaj ‘eniroj’ kaj ‘eliroj’. “En la funkciado de la Vera Naturo kaj en la konversacio kun aliaj, ekstere ni devas liberigi nin de alkroĉiĝo al formo, kun kiu ni estas en kontakto; kaj interne ni devas liberigi nin de la ideo pri ‘malpleneco’ kiam ĝi estas predikata. Kiam ni estas obsedataj de la ideo pri formo, eraraj opinioj estiĝas; kiam ni estas obsedataj de la ideo pri ‘malpleneco’, malklero kreskas. “Tiuj, kiuj alkroĉiĝas al ‘malpleneco’, kalumnias la sutrojn asertante, ke la skribaĵoj (t.e. budhismaj skriboj) estas nenecesaj por la studado de la budhismo. Se estus tiel, tiam por ni estus nenecese ankaŭ paroli, ĉar la paroloj formas la substancon de skribaĵoj. Ili ankaŭ argumentas, ke la menso estas ‘rekta vojo’, kiu estas libera de (la uzo de) ĉia teksto. Sed fakte ankaŭ tiuj ĉi du vortoj ‘libera de’ mem estas nenio alia, ol skribaĵo! Aŭdante aliajn paroli pri sutroj, tiaj homoj kritikas la parolantojn dirante, ke ili estas obsedataj de la teksto. “Vi ĉiuj devas scii ke, kiam jam estas sufiĉe malbone havi tian eraran nocion, blasfemi kontraŭ la budhismaj skriboj ja estas ofendo eĉ pli serioza, ĉar tia kalumnio altirus sur sin senlimajn krimojn!
§10-06 “Tiuj, kiuj kredas je la efektiveco de la eksteraj objektoj, penas serĉi formon (de ekstere) per praktikado de ia sistemo de doktrino. Ili starigis predikejojn diversloke por vaste diskutadi pri la respektivaj malavantaĝoj de bavao (sanskrite: bhāva; ekzisto) kaj abavao (sanskrite: abhāva; neekzisto). Tiaj homoj povos resti, eĉ dum multnombraj kalpaoj, blindaj pri sia Vera Naturo. “Ni devas sekvi la Vojon laŭ la instruo de la Darmo, kaj ne teni nian menson en stato de maldiligenteco, nek krei obstaklojn al la ekkono de la Vera Naturo. Se vi nur aŭskultas la Darmon sen ĝin praktiki, tio nur donos okazon por la leviĝo de herezaj opinioj. Tial ni devas sekvi la Vojon laŭ la instruo de la Darmo, kaj en la disvastigado de ĝi ni ne devas alkroĉiĝi al la formo de la objektoj. “Se vi komprenas, kion mi diras, kaj uzos tion en via predikado, en via praktikado kaj en via ĉiutaga vivo, tiam vi certe ne perdos la originan instruon de nia Skolo.
§10-07 “Kiam ajn oni metos al vi demandon, respondu negative, se la demando estas pozitiva; kaj inverse. Se oni demandos vin pri ordinarulo, diru al la demandanto ion pri saĝulo; kaj inverse. El la interdependeco de la du kontraŭoj, la signifo de madjamao (sanskrite: madhyama; la mezo) povos aperi. Se ĉiuj aliaj demandoj estas responditaj en tia maniero, vi certe ne estos malproksime de la vero. “Se iu demandos vin, kio estas mallumo, tiam respondu al li jenmaniere: La lumo estas la hetuo (sanskrite: hetu; la radika kondiĉo; unua kaŭzo) kaj la mallumo estas la pratjajao (sanskrite: pratyaya; kondiĉo, kiu estigas ian fenomenon; dua kaŭzo). Kiam la lumo malaperas, la mallumo estas la rezulto. La du estas en kontrasto unu kun la alia. El la interdependeco de la du, la doktrino pri la madjamao leviĝos. “Ĉiuj demandoj devos esti respondataj en tiu ĉi maniero. Por certigi la eternigon de la celo kaj la principo de nia Skolo, de nun vi ĉiuj devos sekvi tiun ĉi metodon en la transdonado de la Darmo al viaj daŭrigantoj de generacio al generacio.”
§10-08 En la sepa lunmonato de la jaro Ren Zi, la lasta jaro de la regperiodo Yanhe, la Patriarko sendis iujn el siaj disĉiploj al Xinzhou por konstruigi stupaon interne de la templo Guo En, kun la instrukcio, ke la laboro devos esti finita kiel eble plej baldaŭ. En la sekva jaro, kiam la somero proksimiĝis al sia fino, la stupao estis finkonstruita en la difinita tempo. En la unua de la sepa lunmonato la Patriarko kunigis siajn disĉiplojn kaj alparolis ilin dirante la jenon: (责任编辑:admin) |