世界语版《六祖法宝坛经》(41)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| Vimalakirti Nirdesa diras: ‘La Darmo havas nenian analogecon, ĉar ĝi estas dirita en rilato al nenio.’” “La lumo estas saĝo,” rezonis Xuejian, “kaj mallumo signifas kleŝon. Se la praktikanto de la budhisma doktrino ne rompas kun kleŝo per la forto de saĝo, kiel li povos liberigi sin de la senkomenca ‘rado de naskiĝo kaj morto’?”
§9-04 “La kleŝo estas bodio,” replikis la Patriarko. “La du estas la samaj kaj ne diferencas inter si. Rompi kun kleŝo per saĝo estas la instruo de la skolo de ŝravakaoj (la aspirantoj al la arahanteco) kaj tiu de pratjekabudaoj (tiuj, kiuj atingis eklumiĝon per sin-kulturado), kies disĉiploj estas la sekvantoj de la Kapra Veturilo kaj la Cerva Veturilo respektive. Por la homoj de supereca saĝo kaj granda kapableco, tia instruo havas nenian utilon.” “Kia do estas la instruo de la Mahajana Skolo?” demandis Xuejian. “El la vidpunkto de ordinaraj homoj,” respondis la Patriarko, “la eklumiĝo kaj la malklero estas du aferoj. Sed la saĝaj homoj, kiuj jam funde ekkonis la Veran Naturon, scias, ke ili estas de la sama naturo. Tiu ĉi sama naturo aŭ nedueca naturo estas tio, kio estas nomata ‘efektiva naturo’, kiu ne malkreskas en la okazo de la ordinaraj kaj malkleraj personoj, nek kreskas en la okazo de la virtaj kaj saĝaj. Ĝi ne malordiĝas en stato de ĉagreniĝo, nek kvietiĝas en stato de samadio. Ĝi ne estas eterna, nek maleterna; ĝi ne venas, nek foriras; ĝi povas esti trovita nek en la ekstero, nek en la interno, nek en la spaco inter la du. Ĝi estas super la estiĝo kaj la malestiĝo; ĝia naturo kaj ĝiaj fenomenoj estas ĉiam en stato de ‘Tieleco’; ĝi estas permanenta kaj neŝanĝebla. Tia estas la Vojo.”
§9-05 Xuejian do demandis: “Vi diras, ke ĝi estas super la estiĝo kaj la malestiĝo. Kiel do via instruo pri tio diferencas de similaj asertoj de la herezuloj?” “Laŭ la herezuloj,” respondis la Patriarko, “la ‘malestiĝo’ signifas la finon de la ‘estiĝo’, dum la ‘estiĝo’ estas uzata en kontrasto kun la ‘malestiĝo’, nome por reliefigi la lastan. Tio, kion ili volas diri per ‘malestiĝo’ efektive ne neniiĝas, kaj tio, kion ili nomas ‘estiĝo’, efektive ne estiĝas. En mia instruo tio, kion mi diras per ‘esti super la estiĝo kaj la malestiĝo’ estas tio ĉi: origine sin trovas nenia ‘estiĝo’, kaj en la nuna momento, kompreneble, sin trovas ankaŭ nenia ‘malestiĝo’. Jen la diferenco inter mia instruo kaj tiu de la herezuloj. “Se vi deziras scii la esencajn punktojn de mia instruo, vi devas liberigi vin de ĉiaj pensoj, bonaj kaj malbonaj, tiam via menso nature estos en daŭra stato de pureco kaj kvieteco. Ĝiaj funkcioj estos tiel multaj, kiel la sableroj en Gango.” La instruo de la Patriarko subite vekis Xuejian al granda eklumiĝo. Li diris adiaŭ al la Patriarko kun deca ĝentilaĵo. Reveninte al la palaco, li raportis al Iliaj Majestoj kion la Patriarko diris.
§9-06 En tiu sama jaro, en la tria tago de la naŭa lunmonato, estis eldonita edikto laŭdanta la Patriarkon: “Pro maljuneco kaj malsaniĝo la Patriarko malakceptis nian inviton al la ĉefurbo. Dediĉante sian vivon al la praktikado de la budhismo por nia bono li efektive estas la ‘kampo de meritoj’ de nia nacio. Li ja sekvas la ekzemplon de Vimalakirti, kiu, resaniĝante en la urbo Vaisali, disvastigis la Mahajanan Instruon, transdonis la doktrinon de la Skolo de Djano, kaj eksplikis la ‘Neduecan’ metodon. “Pere de Xuejian, al kiu la Patriarko komunikis la Budho-saĝon, ni estas sufiĉe feliĉaj havi la okazon por kompreni por ni mem la instruon de la Pli Alta Budhismo. Tio devas esti ŝuldata al niaj akumulitaj meritoj kaj niaj ‘radikoj de boneco’ plantitaj en la pasintaj vivoj; alie, ni ne povus esti la samtempuloj de Lia Sankteco. “Kun alta taksado de la bonfaro de la Patriarko, al kiu ni apenaŭ povas sufiĉe esprimi nian dankemon, ni donacas al li, kiel signon de nia granda respekto, robon de Mo Na (speco de altkvalita bonza robo) kaj kristalan bovlon, kaj ordonas al la prefekto de Shaozhou renovigi lian templon kaj ŝanĝi lian malnovan loĝejon en templon kun la nomo ‘Guo En’ (Bonfaro al la Ŝtato).”
(责任编辑:admin) |