乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(48)

§10-27

Dirinte la gataon, la Patriarko serene sidis kun dignoplena teniĝo ĝis ĉirkaŭ la noktomezo. Tiam li subite diris al siaj disĉiploj “mi nun foriras”, kaj tuj silente forpasis. Tiumomente ia eksterordinara bonodoro ekestis kaj plenigis lian ĉambron. Ekstere, aperis luna ĉielarko, kiu kunligis la teron kaj la ĉielon. Ĉiuj arboj en la arbaro turniĝis blankaj, kaj ĉiuj birdoj kaj sovaĝaj bestoj en la arbaro malgaje kriadis.

En la dekunua lunmonato de tiu jaro, la registaraj oficistoj de Guangzhou, Shaozhou kaj Xinzhou komencis disputi pri la lasta ripozloko de la Patriarko, ĉar ĉiu partio volis, ke liaj restaĵoj estu translokitaj al ĝia propra regiono. Ankaŭ la disĉiploj de la Patriarko, kune kun aliaj bikŝuoj kaj laikoj, partoprenis en la diskutado. Ne povante veni al unuanima decido, ili bruligis incenson kaj preĝis al la Patriarko, ke li indiku per la direkto de la ŝvebanta fumo la lokon de li mem elektitan. La fumo turniĝis rekte al Caoxi, sekve la sankta kesto, en kiu estis entenitaj liaj restaĵoj, kune kun la hereditaj robo kaj bovlo, estis revenigita tien en la dektria de la dekunua lunmonato.

§10-28

En la sekva jaro, en la dudekkvina de la sepa lunmonato, la korpo de la Patriarko estis eligita el la sankta kesto, kaj Fangbian, unu el la disĉiploj de la Patriarko, ŝmiris ĝin per argilo miksita kun bonodora substanco.

Ekmemorinte la antaŭdiron de la Patriarko, ke iun tagon iu povos forpreni lian kapon, la disĉiploj ŝirmocele volvis ferajn lamenojn kaj laktolon ĉirkaŭ lia kolo antaŭ ol la korpo estis metita en la stupaon. Kiam ĉio ĉi tio estis plenumita, subite ekbrilo de blanka lumo aperis el la stupao, supreniris rekte al la ĉielo. La brilo daŭris la tutajn tri tagojn.

La lokaj registaraj oficistoj de Shaozhou raportis la okazaĵon al la imperiestro. Laŭ la imperiestra edikto, steleo estis starigita por registri la vivon de la Patriarko:

§10-29

“La Patriarko heredis la robon en la aĝo de dudek kvar jaroj, razis al si la harojn (t.e. fariĝi bonzo) en la aĝo de tridek naŭ jaroj kaj mortis en la aĝo de sepdek ses jaroj. Dum la tridek sep jaroj li predikadis por la bono de ĉiuj sentohavaj estaĵoj. Li persone transdonis la Darmon al la kvardek tri el liaj disĉiploj, kaj tiuj, kiuj atingis la eklumiĝon sub lia instruado kaj per tio leviĝis super la ordinaraj homoj, estas tro multnombraj por esti kalkulataj.

“La robo transdonita de la Patriarko Bodidarmo kiel la signo de la Patriarkeco, la robo de Mo Na kaj la kristala bovlo donacitaj de la imperiestro Zhongzong kiel imperiestra favoro, la statuo de la Patriarko farita de Fangbian, kaj aliaj objektoj sanktigitaj per la uzado de la Patriarko, estis metitaj en la stupaon kaj estas konservataj por ĉiam en la Templo Baolin kiel protektosigno kaj beno al la loko. La sutro de la Patriarko estis publikigita kaj vaste cirkuligata, por ke la principoj kaj la celoj de la Subita Skolo povu esti diskonigitaj. Ĉio ĉi tio estis farita kiel por la prospero de la ‘Tri Juveloj’ (t.e. la Budho, la Darmo kaj la samgo), tiel ankaŭ por la ĝenerala bono de ĉiuj sentohavaj estaĵoj.”

GLOSARO DE BUDHISMAJ TERMINOJ

佛学词表

abavao (sanskrite:  abhāva; neekzisto)

abidanao (sanskrite: abhidhāna; parolo, vortoj, aŭ lingvo) 语言

ajatanao (sanskrite: āyatana; loko aŭ sfero de kontakto; alirejo al mensa stato) 入处,领域

bavao (sanskrite: bhāva; ekzisto) 有

(责任编辑:admin)