世界语版《六祖法宝坛经》(19)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| , estos nemoveble instalita en la Unua Principo (t.e. la Nirvano)’.”
ĈAPITRO 5DJANO
§5-01 Iun tagon la Patriarko predikis al la disĉiploj la jenon: “En nia skolo la meditado signifas, ke ni fiksas nian atenton nek sur la menso, nek sur la pureco. Ni ankaŭ ne aprobas la senaktivecon. Koncerne ‘fiksi la atenton sur la menso’, la menso estas laŭnature iluziiĝema; kaj kiam ni scias, ke ĝi estas nur fantasmo, tiam estas tute ne necese fiksi la atenton sur ĝi. Koncerne ‘fiksi la atenton sur la pureco’, nia naturo estas propre pura, kial do necesas fiksi la atenton sur ĝi? Se ni senigas nin je ĉiuj iluziaj ideoj, tiam sin trovos nenio krom la pureco en nia naturo, ĉar estas la iluziaj ideoj, kiuj obskurigas tatataon. Se ni fiksas nin sur la purecon, tiam ni nur kreas alian iluzion, la iluzion pri pureco. Ĉar la iluzio havas nenian restejon, tial fiksi la atenton sur ĝi nature estas iluzie. La pureco havas nek formon, nek aspekton, tamen iuj homoj penas doni al ĝi formon — peno, pri kiu ili eĉ pretendas, ke ĝi estas ia merito de ili atingita. Tenante tian opinion, tiuj homoj estas spirite premataj de ‘pureco’, kaj ilia Vera Naturo estas per tio obskurigita.
§5-02 “Miaj amikoj en la boneco, tiuj, kiuj trejnas sin por ‘Kvieteco’, devas, en sia kontakto kun diversaj homoj, ignori la kulpojn de aliaj en ĉiaj cirkonstancoj. Ili devas esti indiferentaj por alies pravo aŭ malpravo, merito aŭ malmerito, bono aŭ malbono, ĉar tia sinteno estas konforma al la ‘Kvieteco’ de la Vera Naturo. “Miaj amikoj en la boneco, homo iluziita povas esti fizike kvieta, sed tuj kiam li malfermas sian buŝon, li kritikas aliajn kaj parolas pri iliaj pravoj aŭ malpravoj, fortaĵoj kaj malfortaĵoj, bonoj aŭ malbonoj; kaj sekve li devias de la ĝusta vojo. Tial, fiksi nian atenton sur nia propra menso aŭ nia pureco estas ankaŭ stumbliga ŝtono sur la Vojo.”
§5-03 La Patriarko en alia okazo predikis al la disĉiploj la jenon: “Miaj amikoj en la boneco, kio do estas la termino ‘sidi en medito’? En nia Skolo ĝi signifas neniajn obstaklojn aŭ malhelpojn. Ekstere, neniaj pensoj devas esti kaŭzitaj de ĉiaj statoj, bonaj aŭ malbonaj: jen tio, kion ni nomas ‘sidi’; interne, ni devas vidi la konstantecon de nia Vera Naturo: jen ‘mediti’. “Miaj amikoj en la boneco, kio do estas djano kaj samadio? Djano signifas esti libera de alkroĉiĝo al ĉiuj eksteraj objektoj, kaj samadio signifas atingi internan pacon. Se ni alkroĉiĝas al eksteraj objektoj, nia interna menso estos perturbita. Kiam ni estas liberaj de la alkroĉiĝo al eksteraj objektoj, la menso estos en paco. Nia Vera Naturo estas propre pura, kaj la kaŭzo, kial nia menso estas perturbita, kuŝas en tio, ke ni permesas al ni esti influataj de la cirkonstancoj, en kiuj ni estas. Tiu, kiu estas kapabla teni sian menson neperturbita en ĉiuj cirkonstancoj, jam atingis la samadion.
§5-04 “Miaj amikoj en la boneco, esti libera de la alkroĉiĝo al ĉiuj eksteraj objektoj estas djano, kaj atingi internan pacon estas samadio. Kiam ni estas kapablaj trakti djanon kaj teni nian internan menson en samadio, tiam ni povas esti konsiderataj kiel jam atingintaj djanon kaj la samadion. La sutro Bodisattva Sila diras: ‘Nia Vera Naturo estas propre pura.’ “Miaj amikoj en la boneco, lasu do al ni de momento al momento vidi nian puran Veran Naturon, kaj lasu al ni daŭrigi nian praktikadon kaj atingi la budhecon per kaj por ni mem.” (责任编辑:admin) |