乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(21)

“Ni preĝas, ke ni estu, de momento al momento, en niaj vivoj pasinta, nuna kaj estonta, liberaj de la infektoj de aroganteco kaj malhonesteco. Ni pentas pri niaj pekoj kaj malbonaj agoj faritaj pro aroganteco kaj malhonesteco en la pasinteco. Se nur ili estus tuj estingitaj kaj neniam reestiĝus.

“Ni preĝas, ke ni estu, de momento al momento, en niaj vivoj pasinta, nuna kaj estonta, liberaj de la infektoj de envio kaj ĵaluzo. Ni pentas pri niaj pekoj kaj malbonaj agoj faritaj en la envia aŭ ĵaluza spiritstato en la pasinteco. Se nur ili estus tuj estingitaj kaj neniam reestiĝus.

§6-04

“Miaj amikoj en la boneco, la ĉi-supra estas tio, kion ni nomas ‘wuxiang chan hui’, t.e. senforma pento.

“Nu, kio do estas la signifo de chan kaj hui? Chan signifas konfesi la pasintajn pekojn, t.e. konfesi ĉiujn niajn pasintajn pekojn kaj malbonajn karmojn, kiaj estas malklero, iluzio, aroganteco, malhonesteco, envio, ĵaluzo ktp, por meti finon al ili ĉiuj. Hui signifas sin gardi kontraŭ estontaj pekoj. Ekkoninte la naturon de niaj pekoj, ni ĵurpromesas, ke de nun ni metos finon por ĉiam al ĉiuspecaj malbonoj faritaj sub iluzio, malklero, aroganteco, malhonesto, envio, ĵaluzo ktp, kaj neniam plu repekos. Jen kial tio estas nomata chan hui.

§6-05

“Pro malklero kaj iluziiĝo ordinaruloj scias nur senti bedaŭron pri siaj pasintaj pekoj, sed ne povas sin deteni de repekado en la estonteco. Ĉar ili ne donas viglan atenton al sia estonta konduto, ili faros novajn pekojn antaŭ ol la pasintaj estas estingitaj. Tiuokaze, kiel do ni povus nomi tion ‘chan hui’?

“Miaj amikoj en la boneco, nun ke ni jam pentis pri niaj pekoj, lasu al ni fari kvar grandajn ĵurpromesojn. Aŭskultu do atente:

Ni ĵurpromesas savi la miriadojn da sentohavaj estaĵoj interne de nia menso.

Ni ĵurpromesas forigi la miriadojn da afliktoj interne de nia menso.

Ni ĵurpromesas lerni la sennombrajn metodojn de la Darmo en nia Vera Naturo.

Ni ĵurpromesas atingi la subliman budhecon de nia Vera Naturo.

§6-06

“Miaj amikoj en la boneco, nun ni ĉiuj jam deklaris nian ĵurpromeson savi la miriadojn da sentohavaj estaĵoj, sed kion tio signifas? Tio ne signifas, ke mi, Huineng, persone kapablas ilin savi.

“Miaj amikoj en la boneco, la sentohavaj estaĵoj interne de nia menso estas nenio alia, ol la iluziita menso, la trompema menso, la malbona menso, la envia kaj ĵaluza menso, la malica kaj venena menso, kaj similaj mensoj. Ĉiu el ili devas savi sin mem per sia propra Vera Naturo, ĉar nur tia savo estas vera savo.

“Nu, kion do signifas ‘savi sin mem per sia propra Vera Naturo’? Tio signifas la savon de la malklero, la iluziiĝo, la makuliĝo interne de nia menso per ĝustaj opinioj. Kun la helpo de la ĝustaj opinioj kaj praĝna-saĝo la obstakloj starigitaj de tiuj malkleraj kaj iluziitaj estaĵoj povas esti rompitaj, tiel ke ĉiu el ili povas savi sin mem per siaj propraj penoj. Lasu al la eraraj esti savitaj per la ĝusteco, al la iluziitaj per la eklumiĝo, al la malkleraj per la saĝo, al la malvirtaj per la virteco. Tia savo estas nomata vera savo.

§6-07

“Koncerne la ĵurpromeson ‘forigi la miriadojn da afliktoj interne de nia menso’, ĝi signifas la anstataŭigon de nia nefidinda kaj iluzia pensado per la praĝna-saĝo de nia Vera Naturo.

“Koncerne la ĵurpromeson ‘lerni la sennombrajn metodojn de la Darmo en nia Vera Naturo’, ĝi signifas, ke sin trovas neniu vera lernado antaŭ ol ni povas vidi vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe nian Veran Naturon, kaj antaŭ ol ni povas konformiĝi al la ortodoksa Darmo en ĉiuj okazoj. Jen la vera lernado.

“Koncerne la ĵurpromeson ‘atingi la subliman budhecon de nia Vera Naturo’, ĝi signifas, ke ni devas ĉiam esti kompatemaj al la ordinaruloj, sekvante la veran ortodoksan Darmon en ĉiuj okazoj, kaj senigante nin je iluzio sen alkroĉiĝo al vekiĝo. Kiam praĝnao leviĝas en nia menso de momento al momento, kaj la falseco estas forigita sen esti obsedata de la ideo pri la vero, tiam ni povos ekvidi nian budhonaturon, kaj la budheco estos tuj atingita.

“Ni devas ĉiam teni en la menso niajn kvar grandajn ĵurpromesojn kaj agi laŭ ili, ĉar per tio la ĵurpromesoj povos esti plifortigitaj. (责任编辑:admin)