乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(24)

Sambogakajao de Budho. Koncentri nian menson sur la Sambogakajao (por ke la praĝnao aŭ saĝo leviĝu) estas la Nirmanakajao. Atingi la eklumiĝon per niaj propraj penoj kaj praktiki per ni mem la bonecon esence propran en nia Vera Naturo estas vera “preno de rifuĝo”. Nia fizika korpo, kiu konsistas el karno, haŭto ktp, estas provizora loĝejo — ni ne povas preni rifuĝon en ĝi. Se ni nur konas la Tri Korpojn de la Budho de nia Vera Naturo, ni povos ekkoni la Budhon de nia Vera Naturo.

§6-18

“Mi havas ĉanton pri ‘Senformeco’. La recitado kaj praktikado de ĝi tuj dispelos la iluziojn kaj estingos la pekojn akumulitajn dum sennombraj kalpaoj. Jen ĝi estas:

La iluziitaj homoj akumulas nur meritojn sed ne sekvas la Vojon.

Ili estas sub la impreso, ke akumuli la meritojn kaj sekvi la Vojon estas la sama afero.

Kvankam la farado de oferoj kaj la praktikado de malavareco donas senfinan meriton,

Tamen la tri venenaj elementoj (avido, kolero kaj iluzio) estiĝas interne de nia menso.

Ili esperas estingi siajn pekojn per akumulado de meritoj,

Ne sciante, ke la feliĉo akirota en la estontaj vivoj havas nenian rilaton al la estingiĝo de la pekoj.

Kial ne forigi la pekojn interne de nia propra menso?

Ĉiu ja devas fari veran penton interne de sia Vera Naturo.

§6-19

Tiu, kiu subite atingas veran penton laŭ la Mahajana Skolo,

Kaj tiu, kiu ĉesas faradi malbonon kaj honeste agas, estas libera de malbona karmo.

La praktikanto de la Vojo, kiu konstante observas sian Veran Naturon,

Povas esti en la sama kategorio kiel ĉiuj budhoj.

Niaj Patriarkoj transdonis neniun alian instruon, ol tiun ĉi Subitan Skolon.

Se nur ĉiuj sekvantoj de ĝi povus vidi sian Veran Naturon kaj tuj esti kun la budhoj!

Se vi intencas serĉi la darmakajaon,

Apartigu vin de darmalakŝanao (la formoj de darmo), kaj tiam via menso estos pura.

Penu por vidi vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe la Veran Naturon, kaj ne estu malrapidema,

Ĉar la morto povas subite veni kaj meti abruptan finon al via vivo.

Tiuj, kiuj komprenas la mahajanan instruon kaj sekve kapablas ekkoni sian Veran Naturon,

Devas kunmeti la manplatojn sur la brusto (en signo de respekto) kaj fervore serĉi la darmakajaon.”

§6-20

Poste la Patriarko aldonis:“Miaj amikoj en la boneco, vi ĉiuj devas reciti tiun ĉi ĉanton kaj meti ĝin en praktikon. Se ĉe tio vi tuj vidas vian Veran Naturon, tiam ŝajnas, kvazaŭ vi estas ĉiam kun mi, kvankam efektive vi estas for de mi je mil lioj. Alie, eĉ se ni nin vidas vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe, ni estas fakte apartigitaj unu disde la alia je mil lioj. Tiuokaze, kian utilon do havas la longa vojaĝo farita por veni ĉi tien de malproksime? Bone zorgu pri vi mem. Ĝis revido!”

Aŭdinte, kion la Patriarko diris, ĉiuj ĉeestantoj eklumiĝis. Ĝojplene ili akceptis la instruon kaj estis pretaj meti ĝin en sian praktikon.

ĈAPITRO 7

KELKAJ FAMAJ KONVERTIĜOJ

§7-01

Kiam la Patriarko revenis al la vilaĝo Caohou (kie estis la templo Nanhua) en Shaozhou post sia heredo de la Darmo en Huangmei, li estis ankoraŭ persono en obskureco. Tiam iu konfuceano-klerulo nomata Liu Zhilüe donis al li varman akcepton kaj apartajn konsiderojn. Zhilüe havis onklinon, kiu estis bikŝuino nomata Wujinzang (Neelĉerpebla Trezorejo). Ŝi kutime recitis la sutron Maha-Parinirvana (sanskrite: Mahāparnirvāṇa).

Aŭdinte ŝian reciton dum nur mallonga tempo, la Patriarko jam ekkomprenis ĝian profundan signifon kaj komencis klarigi ĝin. Poste ŝi levis la libron kaj demandis lin pri la signifo de iuj ideografiaĵoj.

“Mi estas analfabeto,” li respondis, “sed se vi deziras scii la signifon, bonvolu demandi.”

“Kiel do vi povas kapti la signifon de la teksto,” ŝi redemandis, “se vi eĉ ne konas la ideografiaĵojn?” (责任编辑:admin)