世界语版《六祖法宝坛经》(38)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
§8-08 Tiam la Patriarko diris: “La glavo rekta ne estas malrekta, Dum la malrekta ne estas rekta. Mi ŝuldas al vi monon, Sed la vivon tute ne.” La surprizo estis tro granda por Zhang. Li subite falis en svenon, el kiu li revenis al la vivo nur post paso de konsiderinde longa tempo. Kiam li retrovis sian konscion, li estis plena de konsciencriproĉo kaj petis pardonon. Li demandis la Patriarkon, ĉu li povus fariĝi bonzo. La Patriarko donis la oron al li kaj diris: “Vi devas tuj forlasi tiun ĉi lokon, ĉar miaj disĉiploj povos fari al vi malutilon. Venu alivestita vidi min en iu alia tago kaj mi plenumos vian deziron.” Obeante la instrukcion, Zhang foriris sub la kovro de la nokto. Poste li aliĝis al la Budhana Ordeno kaj fariĝis tre pia kaj diligenta bonzo, severe observante la bonzajn disciplinajn regulojn.
§8-09 Iun tagon, ekmemorinte kion la Patriarko diris al li, li faris longan vojaĝon por vidi lin kaj fari al li omaĝon. “Kial vi venas tiel malfrue?” demandis la Patriarko. “Mi ĉiam pensis pri vi.” “Ekde tiu tago, en kiu vi bonvole pardonis mian krimon,” diris Zhang, “mi fariĝis bikŝuo kaj diligente studas kaj praktikas la budhismon. Tamen mi trovis malfacila pagi al vi la dankoŝuldon, krom se mi povos montri mian dankemon per disvastigo de la Darmo por la bono de la sentohavaj estaĵoj. En la studo de la sutro Maha Parinirvana, kiun mi legadas tre ofte, mi ne povas kompreni la signifon de ‘permanenta’ kaj ‘nepermanenta’. Volu do, Via Sankteco, esti afabla kaj doni al mi koncizan klarigon.” “Kio estas nepermanenta, estas la budho-naturo,” respondis la Patriarko, “kaj kio estas permanenta, estas la distingikapabla menso kune kun ĉiuj ĝiaj bonaj kaj malbonaj darmoj.”
§8-10 “La klarigo de Via Sankteco, laŭ mi, estas kontraŭa al kio estas dirita en la sutro,” diris Zhang. “Kiel mi kuraĝus? Tio, kion mi predikas, ja estas la Koro-Sigelo de la Sinjoro Budho.” respondis la Patriarko. “Laŭ la sutro,” diris Zhang, “la budho-naturo estas permanenta, dum ĉiuj bonaj kaj malbonaj darmoj inkluzive de la Bodi-Koro estas nepermanentaj; kaj tamen, malgraŭ tio, vi opinias male! Ĉu tio ne estas kontraŭdiro? Via klarigo ja intensigas mian dubon.” “En iu okazo,” respondis la Patriarko, “mi aŭdis la bikŝuinon Wujinzang reciti al mi la tutan libron de la sutro Maha Parinirvana, kaj poste mi klarigis ĝin al ŝi. Ĉiu vorto kaj ĉiu signifo, kiujn mi klarigis al ŝi, konformis al la teksto. La klarigo, kiun mi nun donis al vi, estas ne diferenca de tio, kion mi diris tiam.” “Mia komprenkapablo estas malbona. Ĉu Via Sankteco povus esti afabla kaj fari al mi iom pli detalan klarigon?” petis Zhang.
§8-11 “Ĉu vi ne komprenas?” diris la Patriarko. “Se la budho-naturo estus permanenta, tiam kia neceso sin trovus priparoli darmojn bonajn kaj malbonajn? Ĉar tiuokaze, de kalpao al kalpao, neniu inklinus veki sian Bodi-Koron. Tial, kiam mi diras ‘nepermanenta’, tio estas ĝuste kion la Sinjoro Budho intencis esprimi per ‘vere permanenta’. Plie, se ĉiuj darmoj estus nepermanentaj, tiam ĉiuj ekzistaĵoj havus sian propran Veran Naturon por suferi morton kaj naskiĝon. Tiuokaze, tio signifus, ke la Vera Naturo, kiu estas vere permanenta, ne trapenetras ĉien. Tial, kiam mi diras ‘permanenta’, tio estas ĝuste kion la Sinjoro Budho intencis esprimi per ‘vere nepermanenta’. “Ĉar ordinaruloj kaj herezuloj kredas je la ‘hereza permanenteco’ kaj ĉar ŝravakaoj (la aspirantoj al la arahanteco) kaj pratjekabudaoj (tiuj, kiuj atingis eklumiĝon per sin-kulturado) miskomprenas la permanentecon de la nirvano kiel ion ne permanentan, tial ok inversigitaj opinioj leviĝas. Por refuti tiujn ĉi erarajn opiniojn, la Sinjoro Budho ortodokse predikis la sutron Maha Parinirvana, kiu eksplikas ‘la plejsuperan doktrinon’ de la budhismaj instruoj, t.e. la vera permanenteco, la vera feliĉo, la vera memo kaj la vera pureco. “Ĉar vi alkroĉiĝas al la vortoj de la sutro, vi ignoras la spiriton de la teksto. Supozante, ke tio, kio estas pereema, estas nepermanenta, kaj ke tio, kio estas fiksa kaj neŝanĝebla, estas permanenta, vi misinterpretis la lastan instruon de la Sinjoro Budho, kiu estas subtila, profunda kaj perfekta. Kun tia miskompreno, eĉ se vi legos tiun ĉi sutron milfoje, vi ricevos nenian utilon.” (责任编辑:admin) |