世界语版《六祖法宝坛经》(25)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
Al tio ĉi li respondis: “La subtilaj kaj profundaj instruoj de la budhoj havas nenian rilaton al la skribaĵoj.”
§7-02 Tiu ĉi respondo tre surprizis ŝin, kaj ŝi diris al ĉiuj piaj pliaĝuloj en la vilaĝo: “Tiu ĉi estas tre iluminiĝinta homo. Ni devas peti lin resti kaj konsenti ricevi ĉi tie liveratajn loĝon kaj nutron.” Post tio, iu posteulo de la Imperiestro Wu de la dinastio Wei (t.e. Cao Cao, 155—220, la fondinto de la regno Wei, fama ŝtatisto kaj lirika poeto), nomata Cao Shuliang, kaj aliaj vilaĝanoj konkure venis fari omaĝon al la Patriarko. La malnova templo Baolin, ruinigita pro milito ĉe la fino de la dinastio Sui, estis rekonstruita de ili por la Patriarko. Post nelonge ĝi fariĝis fama templo. Post naŭ monatoj kaj iom pli da tagoj, la malamikoj de la Patriarko ree trovis lin. Li do rifuĝis sur proksima monto. La persekutantoj metis fajron al la arbaro. La Patriarko kaŝis sin inter rokoj kaj sukcese eskapis. Iu roko tie havas la genu-postsignojn de la Patriarko kaj ankaŭ la premsignon de lia robo, kaj pro tio ĝi estas nomata “Roko de Rifuĝo”. Sekvante la instrukcion de sia majstro, la Kvina Patriarko, ke li devas halti ĉe Huai kaj sin kaŝi ĉe Hui (vd. §1-19), li faris tiujn ĉi du distriktojn (Huaiji kaj Sihui) lokoj de sia retiriĝo kaj de sia predikado.
§7-03 Iu bikŝuo nomata Fahai, indiĝeno de Qujiang de Shaozhou, ĉe sia unua intervidiĝo kun la Patriarko demandis pri la signifo de la fama diro “akiri la menson, akiri la budhecon”. La Patriarko respondis: “Lasi neniun pasintan penson reaperi estas ‘akiri la menson’, lasi neniun venontan penson neniiĝi estas ‘akiri la budhecon’. Povi prezenti al si ĉiujn formojn estas ‘akiri la menson’; esti libera de ĉiuj formoj estas ‘akiri la budhecon’. Se mi donus al vi detalan klarigon, la temo ne povus elĉerpiĝi eĉ se mi uzus la tempon de unu tuta kalpao. Do aŭskultu mian gataon. Praĝnao estas ‘akiri la menson’, Samadio estas ‘akiri la budhecon’. En praktikado, praĝnao kaj samadio devas funkcii kune; Tiam niaj pensoj estos puraj. Tiu ĉi instruo povas esti komprenata Nur per via ‘kutimo de praktiko’. Samadio funkcias, sed esence ĝi ne fariĝas. Kune uzi praĝnaon kaj samadion estas la ĝusta praktiko.” Aŭdinte kion la Patriarko diris, Fahai tuj eklumiĝis. Li laŭdis la Patriarkon per la jena gatao: “Akiri la menson” ja estas “akiri la budhecon”! Sed mi blindigus min, se mi ĝin ne komprenus. Nun mi konas la principan kaŭzon de praĝnao kaj samadio; Ilin ambaŭ mi praktikos por min liberigi de ĉiuj formoj.
§7-04 Troviĝis ankoraŭ unu bikŝuo Fada, indiĝeno de Hongzhou, kiu aliĝis al la Budhana Ordeno en sia frua aĝo de sep jaroj. Li kutime recitis la Lotusan Sutron (sanskrite: Saddharmapuṇḍarīkasūtra; unu el la plej gravaj sutroj de la mahajana budhismo). Kiam li venis esprimi sian respekton al la Patriarko, li ne malaltigis sian kapon ĝis la tero. La Patriarko riproĉis lin dirante: “Se salutante vi ne malaltigas vian kapon al la tero, tiam estus preferinde por vi tute ne fari saluton. Devas sin trovi io en via menso. Ĉu vi povas diri al mi, kion vi faras en via ĉiutaga praktikado?” “Mi recitas la Lotusan Sutron,” respondis Fada. “Mi jam legis la tutan tekston je tri mil fojoj.” “Se, leginte la sutron je dek mil fojoj,” rimarkis la Patriarko, “vi jam vere kaptus la signifon sen esti aroganta pri via plenumitaĵo, tiam vi devus esti sur la sama vojo (al la Budha vero), kiel mi. Kaj tamen tio, kion vi plenumis, jam faris vin malmodesta, kaj plie, vi ŝajne ne scias, ke tio estas eraro. Aŭskultu do mian gataon: La celo de riverenco estas forigi arogantecon. Kial do vi ne malaltigis vian kapon ĝis la tero? Se vi havas ‘mi’ en vi, vi jam havas pekon; Se vi forgesas viajn meritojn, vi havas feliĉon senkomparan.” (责任编辑:admin) |