乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(42)

ĈAPITRO 10

LIAJ LASTAJ INSTRUOJ

§10-01

Iun tagon la Patriarko venigis siajn disĉiplojn Fahai, Zhicheng, Fada, Shenhui, Zhichang, Zhitong, Zhiche, Zhidao, Fazhen, Faru kaj ceterajn, kaj alparolis ilin dirante la jenon:

“Vi homoj estas diferencaj de la ceteraj homoj. Post kiam mi eniros en parinirvanaon (sanskrite: parinirvāṇa; perfekta ripozo; estingiĝo de reenkarniĝo kaj eskapo el suferoj; kompleta kvieteco; nirvano), ĉiu el vi estos zenisma majstro de iu aparta regiono, tial mi nun donos al vi iujn sugestojn pri predikado, por ke vi, kiam vi praktikos, ne perdu la tradicion de nia Skolo.

§10-02

“Unue menciu la tri kategoriojn de darmoj kaj poste la tridek ses ‘parojn da kontraŭoj’ en la aktivecoj (de la Vera Naturo). Poste instruu kiel eviti la du ekstremojn de ‘eniro’ aŭ ‘eliro’. En ĉiuj instruoj, neniam forvagu de via Vera Naturo. Kiam oni metos demandon al vi, respondu per antonimoj, por ke ‘paro da kontraŭoj’ povu formiĝi. La du kontraŭoj estas korelativaj kaj interdependantaj, kiel ekzemple, ‘veni’ kaj ‘foriri’ estas la reciproka kaŭzo unu de la alia. Kiam ĉiuj el tiuj kontraŭoj estas forigitaj, tiam estos nenio, al kio io ajn povus esti alkroĉita.

“La tri kategorioj de darmoj estas skandaoj, datuoj, ajatanaoj (sanskrite:āyatana; loko aŭ sfero de kontakto; alirejo al mensa stato).

“La kvin skandaoj estas materio (sanskrite: rūpa), sensaĵo (sanskrite: vedanā), percepto (sanskrite: samjñā), inklinoj de menso (samskara) kaj konscio (sanskrite: vijñāna).

“La dek du ajatanaoj estas ses sensobjektoj, kiuj estas eksteraj, kaj ses sensorganoj, kiuj estas internaj. La ses sensobjektoj estas la objektoj de vidado, de aŭdado, de flarado, de gustumado, de tuŝado kaj de pensado, nome formo, sono, odoro, gusto, tuŝo kaj pensoj. La ses sensorganoj estas la organoj de vidado, de aŭdado, de flarado, de gustumado, de tuŝado kaj de pensado, nome okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso.

“La dek ok datuoj estas ses sensobjektoj, ses sensorganoj kaj ses ricevantaj viĝnanaoj.

§10-03

“Ĉar la Vera Naturo ampleksas ĉiujn darmojn (ekzistaĵojn kaj iliajn fenomenojn), ĝi estas nomata ‘Ampleksanta Konscio’. Sed tuj kiam la procezo de pensado aŭ rezono komenciĝas, la Vera Naturo estas ŝanĝita en diversajn viĝnanaojn. Kiam la ses ricevantaj viĝnanaoj estiĝas, ili perceptas la ses sensobjektojn tra la ses ‘pordoj’ de sentumo. Sekve la funkciado de la dek ok datuoj ricevas sian kaŭzon el la Vera Naturo. Ĉu ili funkcias kun inklino malbona aŭ bona — tio dependas de la animstato, malbona aŭ bona, en kiu estas la Vera Naturo. Malbona funkciado estas tiu de ordinarulo, dum bona funkciado estas tiu de budho. De kie originis ĉiuj ĉi funkcioj? Nur el nia Vera Naturo.

§10-04

“La tridek ses ‘paroj da kontraŭoj’ estas:

“la kvin eksteraj senanimaj: la ĉielo kaj la tero, la suno kaj la luno, la lumo kaj la mallumo, la pozitiva elemento kaj la negativa elemento, la fajro kaj la akvo.

“Rilate darmalakŝanaon kaj abidanaon (sanskrite: abhidhāna; parolo, vortoj, aŭ lingvo) estas dek du: parolo kaj darmo, havo kaj nehavo, materio kaj nematerio, formo kaj senformeco, elfluo (sanskrite: āsrava) kaj senelfluo (sanskrite: anāsrava), materio kaj malpleneco, movo kaj kvieteco, pureco kaj malpureco, ordinaruloj kaj saĝuloj, samgo kaj laikaro, maljuneco kaj juneco, grandeco kaj malgrandeco.

“La funkciado de la Vera Naturo estas karakterizata per dek naŭ diversaj paroj: longa kaj mallonga, bona kaj malbona, inteligenta kaj stulta, saĝa kaj malklera, kvieta kaj malkvieta, favorkora kaj malica, disciplinita ( (责任编辑:admin)