乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(17)

Tiumomente la prefekto, la aliaj registaraj oficistoj, kaj la gepiuloj, kiuj ĉeestis, ĉiuj eklumiĝis. Kun plena kredo ili akceptis la instruon kaj decidis meti ĝin en praktikon.

ĈAPITRO 4

SAMADIO KAJ PRAĜNAO

§4-01

La Patriarko en alia okazo predikis al la aŭskultantaro la jenon:

“Miaj amikoj en la boneco, mia metodo de praktiko estas fondita sur samadio kaj praĝnao. Sed vi ne miskomprenu, ke tiuj ĉi du estas sendependaj unu de la alia, ĉar ili estas nedisigebla tuto kaj ne du entoj. Samadio estas la substanco de praĝnao, dum praĝnao estas la funkcio de samadio. Kiam ajn ni atingis praĝnaon, samadio sin trovas kun ĝi; kaj inverse. Se vi komprenas tiun ĉi principon, vi komprenas la instruon pri ilia unueco.

“La sekvantoj de la budhisma Vojo ne pensu, ke sin trovas distingo inter ‘samadio donas naskon al praĝnao’ kaj ‘praĝnao donas naskon al samadio’. Teni tiun ĉi opinion implicas, ke la Darmo havas du formojn. Se belaj vortoj venas de tiuj, kies koro estas malpura, tiam samadio kaj praĝnao estas nur vanaj kaj sekve senutilaj, ĉar inter ili mankas ekvilibro. Aliflanke, kiam ni estas bonaj kiel en la menso, tiel ankaŭ en la vortoj, kaj kiam nia ekstera aspekto kaj niaj internaj sentoj estas harmoniaj inter si, tiam samadio kaj praĝnao estas egalaj unu al la alia. Laŭnome ili estas du aferoj, sed substance ili estas unu kaj la sama.

§4-02

“Argumentado ne estas necesa por la mem-eklumiĝinta disĉiplo. La argumento, ĉu samadiopraĝnao estiĝas la unua, egaligus homon al tiuj, kiuj estas sub iluzio. Tia argumentado kuntrenus la deziron venki kaj sekve fortigus la egoismon kaj alligus nin al la ideo pri la Kvar Formoj (memo, ekzisto, vivaj estaĵoj, vivdaŭro).

“Miaj amikoj en la boneco, al kio do samadio kaj praĝnao povas esti similaj? Nu, ili estas pli aŭ malpli similaj al la lampo kaj ĝia lumo. Se vi uzas lampon, tiam estiĝas lumo; sed sen lampo, tiam estus mallume. La lampo estas la enkorpiĝo de la lumo, kaj la lumo estas la funkcio de la lampo. Laŭnome ili estas du aferoj, sed substance ili estas unu kaj la sama. La okazo estas la sama kun samadio kaj praĝnao.”

§4-03

En ankoraŭ alia okazo la Patriarko predikis al la aŭskultantaro la jenon:

“Miaj amikoj en la boneco, la praktikado de la Samadio de Unu-Ago’ signifas, ke nia menso devas esti en rekta maniero egale je ĉiu okazo, ĉu ni paŝas, staras, sidas aŭ kuŝas. La sutro Vimalakirti Nirdesa diras: la ‘rekteco’ estas la sankta loko (t.e. la loko, kie la Budho atingis sian iluminiĝon), la Pura Lando. Ne lasu vian menson esti ‘malrekta’ dum vi praktikas la ‘rektecon’ nur per viaj lipoj. Ne lasu vian buŝon diri la ‘Samadion de Unu-Ago’ dum vi ne praktikas ‘rektecon’ en la menso. Vi devas praktiki ‘rektecon’ kaj ne devas alkroĉiĝi al io ajn. La iluziitaj homoj inklinas alkroĉiĝi al darmalakŝanao (sanskrite: dharmalakṣaṇa; la formo de darmo; la formo aŭ aspekto de objektoj; objekto kaj fenomeno) kaj sekve ili obstinas en sia propra maniero de interpreto de la ‘Samadio de Unu-Ago’, kiun ili difinas kiel ‘sidadi daŭre kaj senmove, sen lasi iun ajn ideon aperi en la menso’. Se vi havas tian komprenon, vi egaligas vin al senanima objekto. Tio obstrukcos la vojon de via praktikado de la budhisma doktrino.

“Miaj amikoj en la boneco, tiu vojo devas esti kiel libere fluanta akvo — kial do ĝin stagnigi kaj haltigi? Se via menso estas libera de alkroĉiĝo al la formo de darmo, la vojo fariĝas malobstrukcita; alie vi vin katenas. Se vi sidadas senmove, vi estas kiel Ŝariputro (sanskrite: Śariputra; unu el la dek famaj disĉiploj de la Sinjoro Budho), kiu estis severe riproĉita de Vimalakirti (sanskrite: Vimalakīrti; samtempulo de Ŝakjamunio, fama laika budhano, kiu profunde konis la mahajanan doktrinon) pro sia kvieta sidado en la arbaro.

§4-04

“Miaj amikoj en la boneco, iuj instruantoj de meditado instruas siajn disĉiplojn observadi kviete sian menson kaj forpeli ĉiajn pensojn, asertante, ke tio estas la metodo akiri meritojn, kaj pro tio la disĉiploj rezignas ĉiun alian praktikon. La iluziitaj personoj inklinas freneze alkroĉiĝi al tia instruo. Tiaj okazoj ne estas maloftaj. Tio montras, ke estas granda eraro instrui tion ĉi al homoj.” (责任编辑:admin)