世界语版《六祖法宝坛经》(27)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| samadio (medito) por admoni ilin per diversmaniera, senlaca predikado, ke ili subpremu siajn dezirojn kaj detenu sin de serĉado de feliĉo de ekstere, por ke ili povu fariĝi egaluloj de budho. Jen kial la sutro diras: ‘Malfermu viajn okulojn por la vido de la Budho-Saĝo.’
§7-09 “Mi ankaŭ konsilas al ĉiuj homoj konstante teni siajn okulojn al la Budho-Saĝo interne de sia menso. Sed en sia perverseco la homoj en la mondo kutime faras pekojn en iluziiteco kaj malklero. Ili estas afablaj en siaj vortoj, sed estas malicaj en sia menso. Ili estas avidaj, malamemaj, enviaj, trompemaj, flatemaj, arogantaj, egoismaj, ofendemaj al aliaj homoj kaj detruemaj al senanimaj objektoj, kaj sekve ili malfermas siajn okulojn kutime por la saĝo de ‘ordinaraj homoj’. Se ili povas ĝustigi sian koron, tiel ke la saĝo konstante leviĝos, la menso estos sub introspekto, kaj la malbonfaroj estos anstataŭitaj de bonfaroj, tiam ili inicos sin en la Budho-saĝon. “Kaj tial vi devas de momento al momento malfermi viajn okulojn, ne por la saĝo de ‘ordinaraj homoj’, sed por la supertera Budho-saĝo, kiu estas super la vulgareco, dum la unua estas de la homa mondo. Aliflanke, se vi alkroĉiĝas al la arbitra ideo, ke la nura recitado de la sutro kiel la ĉiutaga praktikado estas sufiĉe bona, tiam vi estas simila al la poefago, kiu enamiĝas al sia propra vosto.” (La poefago estas kredata havi narcisisman amon al sia vosto.)
§7-10 Fada do diris: “Se estas tiel, ni nur devas koni la signifon de la sutro kaj tiam ne estos necese por ni reciti ĝin. Ĉu prave?” “En la sutro sin trovas nenio malutila,” respondis la Patriarko. “Kio do en ĝi malhelpus al vi ĝin reciti? Ĉu la sutro-recito lumigos vin aŭ ne, aŭ ĉu profitigos vin aŭ ne, tute dependas de vi. Kiam vi recitas la sutron per via lango kaj metas ĝian instruon en efektivan praktikon, tiam vi ‘turnas’, se oni povas tiel diri, la sutron per via menso; kiam dum vi recitas ĝin sen meti ĝin en praktikon, tiam vi estas ‘turnata’ de la sutro. Aŭskultu do mian gataon: Kiam nia menso estas sub iluzio, la Lotuso (t.e. la sutro Lotuso de Bona Leĝo) ‘turnas’ nin. Kun eklumigita menso ni ‘turnas’ la Lotuson anstataŭe. Recitadi la sutron de tempo al tempo sen scii ĝian ĉefan instruon, Indikas, ke vi estas nekonato al ĝia signifo. La ĝusta maniero estas sen alkroĉiĝo al pensoj; Alie, la maniero estas erara. Tiu, kiu estas super ‘alkroĉiĝo’ kaj ‘ne-alkroĉiĝo’, Konstante veturas en la ĉaro de Blanka Bovo (t.e. la Veturilo de Budho).”
§7-11 Aŭdinte tiun ĉi gataon Fada eklumiĝis kaj kortuŝiĝis ĝis larmoj. “Estas tre vere,” li ekkriis, “ke ĝis nun mi ne povis ‘turni’ la sutron. Kontraŭe, estis la sutro, kiu ‘turnis’ min.” Li do metis ankoraŭ unu demandon: “La sutro diras, ke ‘ekde la ŝravakaoj (sanskrite: śrāvaka; la aspiranto al la arahanteco; la vorto ŝravakao origine uzata por nomi la disĉiplon de la Budho, kiu povis aŭdi Liajn instruojn, nome la hinajanan sekvanton de budhismo) kaj la pratjekabudaoj (sanskrite: pratyekabuddha; tiu, kiu atingis la staton de liberiĝo sen sin apogi sur instruanto, sekvante naturan inklinon; tiu, kiu atingis eklumiĝon per sin-kulturado) ĝis la bodisatvoj, eĉ se ili spekulativadus per kunaj penadoj, ili ne povus kompreni la Budho-saĝon’. Sed nun vi instruas, ke se ordinara homo ekkonas sian propran menson, li certe povos atingi la Budho-saĝon. Mi timas, Via Sankteco, ke escepte de tiuj dotitaj per neordinara menskapablo, oni povos dubi kaj kalumnii tiun ĉi instruon. Krome, tri specoj de ĉaroj estas menciitaj en la sutro, nome, ĉaroj tirataj de kaproj (t.e. la veturiloj de ŝravakaoj), ĉaroj tirataj de cervoj (t.e. la veturiloj de pratjekabudaoj), kaj ĉaroj tirataj de ordinaraj bovoj (t.e. la veturiloj de bodisatvoj). Kiel do tiuj ĉi estas distingitaj disde la ĉaroj tirataj de blankaj bovoj? Volu do, Via Sankteco, esti afabla kaj doni al mi klarigon.”
§7-12 La Patriarko respondis: “La sutro estas tre klara rilate tiun ĉi punkton; estas vi, kiu miskomprenas ĝin. La kaŭzo, kial la ŝravakaoj, la pratjekabudaoj kaj la bodisatvoj ne povas eklumiĝi al la Budho-saĝo estas ĝuste pro tio, ke ili spekulativas pri ĝi. Ili vane kunigas siajn penojn por spekulativi, sed ju pli ili spekulativas, des pli fore ili estas de la vero. Malgraŭ ĉio, la Budho Ŝakjamunio predikis tiun ĉi sutron al la ordinaraj homoj, ne al aliaj budhoj. Koncerne tiujn, kiuj ne povis akcepti la doktrinon, kiun Li eksplikis, Li lasis al ili forlasi la kunvenon. Ili ŝajne ne sciis, ke veturante sur la ĉaro tirata de blanka bovo (t.e. la Veturilo de Budho), ili nenecese serĉas la aliajn tri veturilojn post eliro el sia ĉaro. Cetere, la sutro klare diras al vi, ke sin trovas nur la unusola Budha Veturilo; kaj ke ekzistas neniu alia, kiu povus esti la budha, kia estas dua aŭ tria. Tiuj ĉi estas uzataj, kiel la aliaj sennombraj oportunaj rimedoj, kaŭzo-kaj-efikaj klarigoj, paraboloj ktp, por prediki la veron pri la sola Budha Veturilo. Kial do vi povas ne kompreni? (责任编辑:admin) |