世界语版《六祖法宝坛经》(44)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
“Mi estas preta forlasi tiun ĉi mondon en la oka lunmonato. Se vi havas dubojn, volu demandi antaŭ ol estas tro malfrue, por ke mi povu fari al vi klarigojn, kiuj metos finon al viaj iluzioj. Post mia foriro vi trovos neniun, kiu povus vin instrui.” Tiuj ĉi vortoj tuŝis Fahai kaj aliajn disĉiplojn ĝis larmoj, krom Shenhui, kiu restis trankvila kaj senlarma.
§10-09 Laŭdante lin la Patriarko diris: “La juna majstro Shenhui estas la sola, kiu atingis la mensostaton, en kiu li vidas nenian diferencon en bono aŭ malbono, konas nek malĝojon, nek ĝojon, kaj estas tute ne movita per laŭdo aŭ mallaŭdo. La ceteraj el vi ĝin ne atingis. Post praktikado dum tiom da jaroj sur tiu ĉi monto, kian progreson vi faris? Por kio vi nun ploras? Ĉu vi estas maltrankvilaj pri mi pro tio, ke mi ne scias kien mi iros? Sed mi ja tion scias; alie, mi ne antaŭdirus al vi, kio okazos al mi. Tio, kio efektive plorigas vin, devas esti, ke vi ne scias kien mi iros; alie vi havus nenian kialon por ploro. En la naturo de la Darmo origine sin trovas nek veno, nek foriro, nek estiĝo, nek malestiĝo. Vi ĉiuj do sidiĝu, kaj lasu al mi reciti gataon pri la efektiveco kaj la iluzio kaj pri la moviĝo kaj la senmoveco. Recitu kaj enmemorigu ĝin. Se vi ĝin praktikos, via menso estos la sama, kiel la mia, kaj vi ne perdos la celon de nia Skolo.” Ĉiuj disĉiploj koŭtoŭis al la Patriarko kaj petis, ke li lasu al ili aŭdi la gataon, kiu tekstis jene:
§10-10 En ĉio sin trovas nenio efektiva, Kaj tial ni devas liberigi nin de la koncepto pri la efektiveco de objektoj. Tiu, kiu alkroĉiĝas al la efektiveco de la objektoj, Estas ligita de tiu ĉi koncepto, kiu estas pure iluzia. Tiu, kiu ekkonis la “Efektivecon” (t.e. la Vera Naturo) interne de si mem, Scias, ke la “Vera menso” povas esti serĉata nur for de falsaj fenomenoj. Se la menso estas katenata de iluziaj fenomenoj, Kie do estas trovita la Efektiveco dum ĉiuj fenomenoj estas neefektivaj? La sentohavaj estaĵoj estas moviĝemaj, La senanimaj objektoj estas senmovaj. Tiu, kiu sin trejnas per ekzerciĝo al senmoveco, Certe faras sin tiel senmova, kiel senanima objekto.
§10-11 Se vi serĉas veran senmovecon, Ĝi certe sin trovos en ĉiaj aktivecoj. La senmoveco estas la senmoveco (de la senanimaj objektoj), En kiu sin trovas nek sento, nek la semo de la budheco. (Tia semo, semita en la koro de homo, produktos la budhan frukton, t.e. la eklumiĝon.) Tiu, kiu estas lerta en la distingo de diversa darmalakŝanao (objektoj kaj fenomenoj), Restas senmovebla en la “Unua principo” (Nirvano). Se ĉio estas perceptata en tia maniero, Tio estas la funkcio de tatatao. Ĉiuj sekvantoj de la Vojo, Faru la praktikon sincere kaj diligente per via tuta koro. Se vi sekvas la Mahajanan Skolon, Nepre ne alkroĉiĝu al la saĝo pri vivo kaj morto.
§10-12 Kun tiuj, kiuj estas simpatiaj, Ni povas havi diskuton pri la Darmo. Koncerne tiujn, kies vidpunkto estas diferenca de la nia, Ni devas ilin ĝojigi nur per saluto kun la manplatoj kunmetitaj sur la brusto. Disputoj origine estas fremdaj al nia Skolo, Ĉar ili estas neakordigeblaj kun ĝia doktrino. Obstina alkroĉiĝo al disputado blokos la pordon de la Darmo, Kaj submetos nian Veran Naturon al la amareco de vivo kaj morto.
§10-13 Aŭdinte tiun ĉi gataon, ĉiuj disĉiploj respekte faris omaĝon. Konforme al la deziro de la Patriarko ili koncentris sian menson por meti la gataon en efektivan praktikon kaj sin detenis de plua disputado. Sciante, ke la Patriarko baldaŭ forpasos, la (责任编辑:admin) |