乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(35)

“Kian specialan lertecon vi havas?”

“Mi estas lerta en skulptado,” li respondis.

“Montru do al mi, kion vi kapablas fari,” diris la Patriarko kun serioza mieno.

Tiu ĉi peto ĵetis Fangbian en konfuzon, ke li ne sciis, kiel respondi, sed post kelkaj tagoj li finis vivoveran statuon de la Patriarko, altan je sep cunoj (cuno: tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta 3,33 centimetrojn), kiu meritis esti majstroverko de skulptarto.

§7-40

La Patriarko ekridetis kaj diris: “Ŝajnas, ke vi konas la naturon de la skulptarto, sed ne tiun de la budho.” Li do etendis la manon kaj bene tuŝis la kaposupron de Fangbian deklarante: “Vi estu por ĉiam ‘kampo de meritoj’ por la homoj kaj la ĉielaj estaĵoj.”

Krome la Patriarko rekompencis lian servon per robo, kiun Fangbian dividis en tri partojn: unu por vesti la statuon, unu por si mem kaj unu por enmeto en la teron post envolviĝo en palmajn foliojn. Poste li faris voton: “Kiam la robo estos elterigita, mi reenkarniĝos kiel abato de la templo kaj ĝin rekonstruigos.”

(Originala noto: En la oka jaro de la regperiodo Jiayou de la dinastio Song, t.e. la jaro 1064, aŭ pli ol 300 jarojn poste, iu bonzo nomata Weixian, dum la fosado de fundamento por templo, elterigis la robon kaj trovis ĝin tiel nova, kiel ĝi siatempe estis enterigita. Li konservis ĝin en la templo Gaoquan, kie la preĝantoj trovis ĝin reagema al ĉiu el la petoj.)

§7-41

Iu bikŝuo citis la jenan gataon komponitan de la zenisma majstro Wolun:

Wolun havas lertan rimedon,

Por izoli la menson de ĉiaj pensoj.

Fronte al situacio la menso ne leviĝas,

Tamen la bodio kreskas kun ĉiu tago. (La bodiarbo estas simbolo de saĝo.)

Aŭdinte tion ĉi, la Patriarko diris: “Tiu ĉi gatao indikas, ke la komponinto ankoraŭ ne plene konas sian Veran Naturon. Sekvi ĝin en praktiko signifus, ke per ĝi oni sin ligas.” Li do montris al la bikŝuo la jenan gataon:

Huineng trovas nenian lertan rimedon,

Por izoli sian menson de ĉiaj pensoj.

Kiam situacio leviĝas, la menso reagas.

Mi miras, kiel povas kreski la bodio. (Estante konstanta, la bodio ne estiĝas nek malestiĝas, nek kreskas nek malkreskas.)

ĈAPITRO 8

LA SUBITA SKOLO

KAJ LA LAŬGRADA SKOLO

§8-01

Dum la Patriarko vivis en la templo Baolin, la Granda Majstro Shenxiu predikis en la templo Yuquan en Jingnan. Tiutempe la du skoloj, nome tiu de Huineng en la sudo kaj tiu de Shenxiu en la nordo, paralele prosperis. Ĉar la du skoloj estis distingitaj unu de la alia per la nomo “Subita” (la Suda) kaj “Laŭgrada” (la Norda), tial la demando, kiun skolon oni devos sekvi, konfuzis iujn tiamajn budhismajn praktikantojn.

Sciiĝinte pri tio, la Patriarko alparolis siajn disĉiplojn:

“La Darmo origine havas nur unu skolon, sed la homoj distingiĝas unu de la alia per sudo kaj nordo. La Darmo havas nur unu specon, kiun iuj disĉiploj ekkonas pli rapide, ol la aliaj. La kaŭzo, kial la nomoj ‘Subita’ kaj ‘Laŭgrada’ estas donitaj, kuŝas en tio, ke iuj disĉiploj estas superaj al aliaj en la mensa dispozicio. Koncerne la Darmon mem, la distingo pri ‘Subita’ kaj ‘Laŭgrada’ propre ne ekzistas.”

Kaj tamen, malgraŭ la diro de la Patriarko, la sekvantoj de Shenxiu de tempo al tempo kritikis la Patriarkon. Ili difektis lian reputacion dirante, ke li, kiel analfabeto, neniel povas distingiĝi per siaj kvalitoj. (责任编辑:admin)