乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(15)

“Kvankam la Darmo estas la sama, tamen la homoj estas diferencaj inter si per sia menso. Ĉar ili diferencas unu de la alia en sia grado de lumigiteco aŭ malklero, iuj ekkomprenas la Darmon pli rapide ol la aliaj. Dum la iluziitaj homoj recitas la nomon de Amitabo kaj preĝe petas pri sia naskiĝo en la Pura Lando de Okcidento, la lumiĝintaj nur penas purigi sian menson. Jen kial la Budho diris: ‘Kiam la menso estas pura, ankaŭ la Budha Lando estas pura.’

§3-04

“Kvankam vi estas indiĝeno de la Oriento, se via menso estas pura, vi estas sen pekoj. Aliflanke, eĉ se vi naskiĝus en la Okcidento, la malpura menso ne povus liberigi vin de pekoj. Kiam la Orientanoj faras pekojn, tiam ili recitas la nomon de Amitabo kaj preĝe petas pri sia naskiĝo en la Okcidento; sed kiam la Okcidentanoj pekas, tiam kie do ili preĝus, ke ili naskiĝu?

“La ordinaruloj kaj malkleruloj konas nek la Veran Naturon, nek la Puran Landon interne de si mem, tial ili deziras naskiĝi en la Oriento aŭ en la Okcidento. Sed la lumiĝintaj vidas ĉiun lokon kiel la saman. Jen kial la Budho diris: ‘Kie ajn oni estas, oni ĉiam estas feliĉa kaj trankvila.’

“Sinjoro, se via menso estas libera de malbono, la Okcidento ne estas malproksima de ĉi tie; sed estus tute vane por homo kun koro malpura preĝi por naskiĝi tie per recitado de la nomo de Amitabo.

“Nun, mi do konsilas al vi, sinjoro: unue forigu la ‘dek malbonojn’, tiam vi estos jam kvazaŭ vojaĝinta cent mil liojn; poste forigu la ‘ok erarojn’, tiam vi estos jam fininta la restantajn ok mil liojn. Se ni povas ĉiutempe vidi la Veran Naturon kaj ĉiuokaze konduti en rekta maniero (t.e. en maniero simpla, lojala), en palpebruma daŭro ni povos atingi la Puran Landon kaj tie vidi Amitabon.

§3-05

“Se vi nur metas en praktikon la dek bonajn agojn, tiam ne estos necese por vi naskiĝi tie. Aliflanke, se vi ne forigas la ‘dek malbonojn’ en via menso, tiam kiu budho kondukos vin tien? Se vi ekkomprenas la Sennaskiĝan Doktrinon (kiu metas finon al la ciklo de naskiĝo kaj morto) de la Subita Skolo, tiam necesos al vi nur unu momento por vidi la Okcidenton. Se vi ne komprenas ĝin, tiam la distanco estos longega, kiel do vi povos atingi tien per recitado de la nomo de Amitabo?

“Nu, sinjoroj, se mi movus la Puran Landon antaŭ viajn okulojn en tiu ĉi momento, ĉu vi volus ĝin vidi?”

La ĉeestantaro koŭtoŭis kaj respondis: “Se ni povus vidi la Puran Landon ĉi tie, estus tute nenecese por ni deziri naskiĝi tie. Via Sankteco do afable volu, ke ni, dank’ al via transporto, povu vidi ĝin ĉi tie.”

§3-06

La Patriarko diris: “Tiu ĉi nia fizika korpo estas kiel urbo. Niaj okuloj, oreloj, nazo kaj lango estas la pordoj. Sin trovas kvin eksteraj pordoj kaj unu interna pordo, pordo de ideoj. La menso estas tero; la Vera Naturo estas la Reĝo, kiu vivas en la regno de la menso. Kiam la Vera Naturo estas ene, la Reĝo estas ene, kaj niaj korpo kaj menso ekzistas. Kiam la Vera Naturo estas for, sin trovas neniu Reĝo, kaj niaj korpo kaj menso kadukiĝas. La budheco devas esti alstrebata interne de nia Vera Naturo, kaj ne esti serĉata ekstere de la korpo.

“Tiuj, kiuj ne konas sian Veran Naturon, estas ordinaraj homoj; tiuj, kiuj estas eklumiĝintaj en sia Vera Naturo, estas budhoj. La granda kompatemo estas Avalokiteŝvaro (sanskrite: Avalokiteśvara; unu el la du ĉefaj bodisatvoj de la Okcidenta Pura Lando). La ĝojo en almozdono estas Mahasthamaprapta (sanskrite: Mahāsthāmaprāpta; la alia bodisatvo de tiu Pura Lando). La kapablo ĉiam teni sian vivon pura estas Ŝakjamunio (sanskrite: Śākyamuni; la Budho, la fondinto de la budhismo). La egaleco kaj lojaleco estas Amitabo (sanskrite: Amitābha; la budho de la Pura Lando de la Okcidento). La ideo pri la permanenta memo aŭ tiu pri la efektiva estaĵo estas la monto Sumeru. La diboĉa menso estas la oceano (de suferado). La kleŝo estas la ondego. La malvirto estas la malbona drako. La iluzio kaj la falseco estas fantomoj kaj dioj. La afliktoj estas fiŝoj kaj aliaj akvaj animaloj. La avido kaj la malamo estas la inferoj. La malklero kaj stulteco estas brutoj.

§3-07

“Miaj amikoj en la boneco, se vi konstante plenumas la dek bonajn agojn, la paradizo tuj aperos al vi. Kiam vi senigos vin je la ideo pri la memo de vi kaj de iu ajn alia estaĵo, la monto Sumeru disfalos. Kiam via menso ne plu estas okupita de malbonaj pensoj, la oceano (de suferado) sekiĝos. Kiam vi estas liberaj de kleŝo, la ondoj (de la oceano) kvietiĝos. Kiam vi ne estas malvirta, la fiŝoj kaj malbonaj drakoj tute mortos. (责任编辑:admin)