乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(8)

skandaoj (sanskrite: skandha; la ĉefa eco de ĉiu sentohava estaĵo; la ĉefa kapableco konsistiganta sentohavan estaĵon; la kvin skandaoj estas formo, percepto, konscio, ago, kaj scio) kaj datuoj (sanskrite: dhātu; regiono aŭ regno de senso; la faktoro de la konscio) estas du apartaj aferoj; sed la eklumiĝintaj homoj komprenas, ke ili ne estas duecaj en la naturo. Jen kial tiu ĉi nedueco estas la budho-naturo.’

§1-28

“Mia respondo tre plaĉis al la bikŝuo Yinzong. Kunmetinte siajn manplatojn sur la brusto kiel signo de respekto, li diris: ‘Mia interpreto de la sutro estas tiel senvalora, kiel rubo, dum viaj paroloj estas valoraj, kiel pura oro.’ Li do direktis la ceremonion de harar-razo (t.e. la ceremonio de bonzigo aŭ bonzinigo), en kiu li faris min bonzo, kaj petis, ke mi akceptu lin kiel mian lernanton.

“Ekde tiam, sub la bodiarbo, mi disvastigis la instruon de la Dongshan-a Skolo (la Skolo estis nomata laŭ la loko, kie la Kvara kaj la Kvina Patriarkoj vivis kaj predikis).

§1-29

“Ekde la tempo, kiam la Darmo estis transdonita al mi sur Dongshan, mi sate spertis ĉiajn malfacilojn kaj ĉiajn suferojn, kaj mia vivo ofte ŝajnis pendi nur sur unu fadeno. Hodiaŭ mi havas la honoron renkontiĝi en tiu ĉi kunveno kiel kun Via Ekscelenco kaj viaj eminentaj akompanantoj, tiel ankaŭ kun tiom multe da bikŝuoj, bikŝuinoj, taŭistoj kaj laikaj amikoj, kaj mi devas atribui tion ĉi al nia bona kunligo estiĝinta en la antaŭaj kalpaoj (sanskrite: kalpa; kun la signifo ‘eono’, la periodo inter la estiĝo kaj reestiĝo de mondo; cikla longega periodo da tempodaŭro), kaj ankaŭ al niaj komune akumulitaj meritoj en la oferoj faritaj en niaj antaŭaj enkarniĝoj; alie mi ne havus la okazon dividi kun vi la rakonton pri mia heredo de la instruo de la Subita Skolo.

“Tiu ĉi instruo estis transdonita de la pasintaj Patriarkoj; ĝi ne estas tio, kio venas el mia propra saĝo. Tiuj, kiuj deziras aŭdi la instruon, devas antaŭ ĉio purigi sian propran menson, kaj, aŭdinte ĝin, devas forigi ĉiu siajn proprajn dubojn en la sama maniero, kiel la saĝuloj faris en la pasinteco.”

Ĉe la fino de la parolado, ĉiuj aŭskultantoj ekĝojis, respekte salutis kiel la budhanoj (t.e. saluti per kunmeto de la manplatoj sur la brusto kun ioma klino de la kapo) kaj foriris.

ĈAPITRO 2

PRAĜNAO

§2-01

En la sekva tago la prefekto Wei petis la Patriarkon doni alian paroladon pri la Darmo. Preninte sian sidlokon, la Patriarko petis la aŭskultantaron purigi sian menson kaj reciti ‘Mahaprajnaparamita’ (sanskrite: mahāprajñapāramitā. Vidu la ĉi-suban tekston por la signifo de tiu ĉi sanskrita vorto). Poste li donis la jenan paroladon:

“Miaj amikoj en la boneco, la saĝo de la bodio kaj praĝnao estas esence propra al ĉiu el ni. Ĝuste pro la iluzio, sub kiu nia menso funkcias, ni ne sukcesas per ni mem ĝin koni, kaj tial ni devas serĉi la konsilojn kaj la gvidadon de eklumiĝintoj antaŭ ol ni povas ekkoni nian propran Veran Naturon. Vi devas scii, ke koncerne la budho-naturon, sin trovas nenia diferenco inter eklumiĝintoj kaj la malkleruloj. Kio faras la diferencon, estas tio, ke unu konas ĝin, dum la alia ne. Nun, lasu al mi paroli al vi pri Mahaprajnaparamita, por ke ĉiu el vi povu akiri sian saĝecon. Atente aŭskultu, ĉar mi nun parolas al vi.

§2-02

“Miaj amikoj en la boneco, tiuj, kiuj recitas la vorton ‘praĝnao’ la tutajn tagojn, ŝajne ne scias, ke la praĝnao estas esence propra al ilia naturo mem. Tio estas ĝuste kiel la okazo de tiuj, kiuj nur paroladas pri nutraĵo, neniel povas kvietigi sian malsaton, ĉar gurdadi la vorton ŝunjao (sanskrite: śūnya; malpleneco, nematerieco, vanteco) dum eĉ miriadoj da kalpaoj neniel helpos al ni ekkoni nian naturon, kaj servas al neniu celo.

“Miaj amikoj en la boneco, ‘ (责任编辑:admin)