乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(5)

gatao tekstas jene:

Propre sin trovas neniu bodiarbo,

La klara spegulo havas nenian soklon;

Ĉar ĉio estas malplena ekde la komenco,

De kie do povus veni la polvo?

§1-15

“Kiam li finskribis ĝin, ĉiuj ĉeestantaj disĉiploj kaj aliaj estis forte surprizitaj. Plenaj de admiro, ili diris unu al la aliaj: ‘Kiel mirinde! Sendube ni ne devas juĝi homojn nur laŭ la ekstero. Kaj ni, dum tiel longa tempo, laborigis tiun ĉi enkarniĝintan bodisatvon por ni!’

“Vidante, ke la homamaso estas tiel forte mirigita, la Patriarko forviŝis la gataon per sia ŝuo pro timo, ke iuj enviemaj povus fari malutilon al mi. Li do esprimis la opinion, ke ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi gatao ne vidas la Veran Naturon, kaj ĉiuj tion kredis.

“En la sekva tago la Patriarko kaŝe venis al la ĉambro, kie la rizo estis senŝeligata. Vidante, ke mi, kun peza ŝtono ligita ĉe la talio, pene laboras tie senŝeligante milion per pistilo, li diris al mi: ‘La serĉanto de la Vojo ne hezitas torturi sian korpon pro la Darmo. Tiel agi li ja devas!’ Poste li demandis: ‘Ĉu la rizo jam estas bone pistita?’

“‘Jam de longe pistite,’ mi respondis. ‘Nur atendi la kribradon.’

“Ĉe tio li frapis la pistilon trifoje per sia bastono kaj foriris.

§1-16

“Mi ekkomprenis la signifon de lia mesaĝo, kaj en la tria duhora periodo de la nokto (la nokto estis dividita en kvin periodojn laŭ la ĉina malnova tradicio kaj ĉiu periodo daŭris ĉ. du horojn) mi iris al lia ĉambro. Uzante la robon kiel kurtenon por ke neniu povu nin vidi, li eksplikis al mi la Sutron de Diamanto. Kiam li venis al la frazo ‘la menso devas esti tie, kie estas nenia alkroĉiĝo’, subite mia menso plene eklumiĝis, kaj mi ekkomprenis, ke ĉio en la universo neniel povas esti apartigita disde nia Vera Naturo.

“‘Kiu povus atendi,’ mi diris al la Patriarko, ‘ke la Vera Naturo propre estas pura! Kiu povus atendi, ke la Vera Naturo propre estas libera de estiĝo kaj neniiĝo! Kiu povus atendi, ke la Vera Naturo propre estas kompleta en si mem! Kiu povus atendi, ke la Vera Naturo propre estas nemovebla! Kiu do povus atendi, ke la Vera Naturo estas la origino de ĉiuj ekzistaĵoj!’

§1-17

“Sciante, ke mi jam ekkonis la Veran Naturon, la Patriarko diris al mi: ‘Por tiu, kiu ne konas sian propran menson, la lernado de la budhismo estas senutila. Aliflanke, se li konas sian propran menson kaj intuicie vidas sian propran naturon, li povas esti nomata granda persono, instruanto de dioj kaj homoj, kaj eĉ budho.’

“Kaj tiel, sen scio de ĉiuj aliaj, la Darmo estis transdonita al mi en la noktomezo, kaj sekve mi fariĝis la heredinto kiel de la instruo de la Subita Skolo, tiel ankaŭ de la robo kaj la bovlo.

“‘De nun vi estas la Sesa Patriarko,’ li diris. ‘Bone zorgu pri vi mem kaj faru vian plejeblon por savi kiel eble plej multajn sentohavajn estaĵojn. Disvastigu kaj gardu la instruon kaj neniel lasu ĝin veni al sia fino. Aŭskultu do mian gataon:

Sentohavaj estaĵoj, kiuj semis la semojn de iluminiĝo

En la kampo de kaŭzo, rikoltos la fruktojn de budheco.

Sensentaj objektoj, kiuj malhavas budho-naturon,

Ne semas, nek rikoltas fruktojn.’

§1-18

“Poste li aldonis: ‘Kiam la patriarko Bodidarmo alvenis en Ĉinion, en la komenco oni ĝenerale dubis pri la aŭtentikeco de la instruo, kaj tial li uzis tiun ĉi robon kiel ateston, kiu devis esti transdonata de unu patriarko al la sekvanta. Koncerne la Darmon, ĝi estas transdonata de menso al menso, kaj estas komprenata kaj interpretata de la individua ricevanto. Ekde la tempo de la antikva budho jam formiĝis tia kutimo: la substanco de la Darmo estis transdonata de unu budho al la heredanto, kaj la esotera instruo estis transdonata de unu Patriarko al alia per la menso. Ĉar la robo povas esti kaŭzo de disputo, tial vi estas ĝia lasta heredanto. Se vi transdonos ĝin al via heredonto, via vivo estos en danĝero. Nun do forlasu tiun ĉi lokon kiel eble plej rapide, ĉar iu povus fari al vi malutilon.’

§1-19

“‘Kien do mi iros?’ mi demandis.

“‘Vi devos halti ĉe Huai (nome ĉe iu loko, kies nomo enhavas la ĉinan ideografiaĵon 怀) kaj kaŝiĝi ĉe Hui (ĉe iu loko, kies nomo enhavas la ĉinan ideografiaĵon 会),’ li respondis. (责任编辑:admin)