乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(23)

§6-13

“Nu, kio do estas la Pura Darmakajao? Nia Vera Naturo estas propre pura; la miriadoj da estaĵoj estas ĝiaj manifestiĝoj, kaj bonaj kaj malbonaj agoj estas nur la rezulto de bonaj kaj malbonaj pensoj respektive. Tial, ĉiuj estaĵoj originas en la Vera Naturo kaj estas propre puraj. Por fari komparon, la ĉielo estas ĉiam klara, la suno kaj la luno estas ĉiam brilaj; kiam ili estas kovritaj de pasantaj nuboj, tiam fariĝos brile nur supre kaj malhele sube. Sed tuj kiam la nuboj estas forblovitaj, la brileco reaperas kiel supre tiel ankaŭ malsupre, kaj la miriadoj da estaĵoj revidos la plenan lumon. La homa naturo ofte flosas, kiel la nuboj en la ĉielo.

“Miaj amikoj en la boneco, nia sagaco estas kiel la suno, kaj nia saĝo (praĝnao) kiel la luno. Ili ĉiam estas brilaj. Kiam ni alkroĉiĝas al eksteraj objektoj, nia Vera Naturo estas nebuligita de malbonaj pensoj, kiuj malebligas al niaj sagaco kaj saĝo eligi sian lumon. Sed se ni estas sufiĉe feliĉaj trovi klerajn kaj piajn instruantojn, kiuj konigas al ni la Ortodoksan Darmon, tiam ni povas, per niaj propraj penoj, forigi la malkleron kaj la iluziitecon, tiel ke ni estas eklumigitaj interne kaj ekstere, kaj tiam la miriadoj da estaĵoj klare manifestiĝas interne de nia Vera Naturo. Tio signifas, ke ni jam vidas vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe nian Veran Naturon. Jen kio estas nomata la Pura Darmakajao de Budho.

§6-14

“Miaj amikoj en la boneco, preni rifuĝon en nia Vera Naturo estas preni rifuĝon en la vera Budho. Tiu, kiu prenas tian rifuĝon, devas forigi el sia Vera Naturo la malbonan menson, la envian menson, la flatan kaj malhonestan menson, la egoismon, la trompemon kaj la mensogemon, la malestimon, la malhumilecon, la erarajn kaj herezajn opiniojn, la arogantecon, kaj ĉiujn aliajn malbonojn, kiuj povas estiĝi en ĉiu momento de la pasinteco, la nuno kaj la estonteco. Preni rifuĝon en si mem estas ĉiam resti observema por siaj propraj eraroj, kaj sin deteni de kritikado de alies meritoj kaj malmeritoj. Tiu, kiu estas humila kaj modesta en ĉiuj okazoj kaj estas ĝentila kaj respektema al ĉiuj homoj, jam plene konas sian Veran Naturon, tiel plene, ke lia Vojo estas libera de pluaj obstakloj. Jen kio estas maniero preni rifuĝon en ni mem.

§6-15

“Kio estas la Perfekta Sambogakajao? Ĝi estas kiel lampo, kies lumo povas rompi la mallumon, kiu regis tie mil jarojn. Eĉ unu sola sparko de la saĝo de unu persono povas fini la malkleron, kiu daŭris jam dek mil jarojn. Ni ne bezonas ĉagreniĝi pro la pasinteco, ĉar la pasinteco jam forpasis kaj estas neriparebla. Kio postulas nian atenton, estas la estonteco; sekve lasu al niaj pensoj de momento al momento esti klaraj kaj perfektaj, kaj lasu al ni vidi vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe nian originan naturon. La bono kaj la malbono estas kontraŭaj unu al la alia, sed ilia substanco ne estas dueca. Tiu ĉi nedueca naturo estas nomata la efektiva naturo (t.e. la absoluta realeco), kiu povas esti nek makulita de malbono, nek infektita de bono. Jen kio estas nomata la Perfekta Sambogakajao de Budho.

“Kiam unu sola malbona penso leviĝas en nia Vera Naturo, tiam estingiĝas la bonaj meritoj akumulitaj dum miloj da kalpaoj; kiam unu bona penso estiĝas en nia Vera Naturo, tiam foriĝas la pekoj tiel multaj, kiel la sableroj en Gango, kaj reaperas la senegala bodio. Tial vidi nian propran Veran Naturon de momento al momento sen interrompo ĝis ni atingas la Subliman Eklumiĝon, kaj konstante esti en bona mensostato, estas la Sambogakajao.

§6-16

“Kio estas la Miriadoj da Nirmanakajaoj? Se ni ne pensas pri iu ajn el la sennombraj estaĵoj, tiam nia menso estas malplena. Se nur unu sola penso estiĝas, tiam tuj okazas transformiĝo. La pensado pri malbono transformas nian menson en inferon; la pensado pri bono ŝanĝas nian menson en ĉielon. Se ni estas malicaj kaj malamoplenaj, ni estas kiel malbona drako kaj serpento. Kompataj pensoj transformas nin en bodisatvojn. La saĝo metas nin en la suprajn regnojn, dum la malklero sendas nin al la malsupraj regnoj. Nia Vera Naturo havas multajn transformiĝojn. La iluziitaj homoj ne scias pri tio. Ili konstante pensas malbonajn pensojn kaj ĉiam sekvas malbonan vojon. Se ili povas reveni al unu penso pri bono, praĝnao (saĝo) tuj leviĝos en ili. Jen kio estas nomata la Nirmanakajao de la Budho de nia Vera Naturo.

§6-17

“Miaj amikoj en la boneco, la darmakajao estas propre memsufiĉa. Vidi vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe de momento al momento nian Veran Naturon estas la (责任编辑:admin)