乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(36)

Shenxiu mem, siaflanke, konfesis, ke li estas malsupera al la Patriarko, kiu havas intuician saĝecon kaj plene komprenas la instruon de la Mahajana Skolo. “Cetere,” li aldonis, “Mia majstro, la Kvina Patriarko, ne sen ĝusta kaŭzo transdonis al li la robon kaj la bovlon. Mi bedaŭras, ke pro la patronado de la ŝtato — kiun mi tute ne meritas — mi ne povas fari longan vojaĝon por persone lerni de li. Ĉiuj el vi devas iri al Caoxi por havi lian aŭdiencon kaj aŭskulti lian instruon.”

Iun tagon li diris al sia disĉiplo Zhicheng: “Vi estas inteligenta kaj sagaca. En mia nomo, vi povos iri al Caoxi por aŭskulti liajn predikojn. Faru vian plejeblon por enmemorigi, kion vi lernis, por ke reveninte vi povu ripeti ĉion al mi.”

§8-02

Agante laŭ la instrukcio de sia majstro, Zhicheng iris al Caoxi kaj, sen diri al iu ajn de kie li venis, li aliĝis al la aŭskultantaro.

Tiam la Patriarko diris al la aŭskultantaro: “Hodiaŭ iu kaŝiĝas ĉi tie por ŝteli mian instruon.” Zhicheng tuj elpaŝis, koŭtoŭis kaj rakontis al la Patriarko, kio estas lia komisio.

“Vi venas el la Templo Yuquan, ĉu ne?” demandis la Patriarko. “Sekve vi devas esti spiono.”

“Ne, mi ne estas spiono,” respondis Zhicheng.

“Kial ne?” demandis la Patriarko.

“Se mi ne dirus al vi, kiu mi estas,” diris Zhicheng, “mi estus spiono. Nun mi jam diris, sekve mi ne estas.”

“Kiel via majstro instruas siajn disĉiplojn?” demandis la Patriarko.

“Li ofte instruas al ni mediti pri pureco de la menso, kaj konservi ĉiam la pozicion de sido kun la kruroj krucitaj sen kuŝiĝo,” respondis Zhicheng.

“Mediti pri pureco,” diris la Patriarko, “estas pli malsano ol djano. Longatempe sidadi kun la kruroj krucitaj antaŭ si signifas kateni sian korpon, kio estas neprofita por la vero-atingo. Aŭskultu do mian gataon:

Kiam ni vivas, ni sidas kaj ne kuŝiĝas.

Post kiam ni mortas, ni kuŝas kaj ne sidas.

Nia korpo estas nur rako por stinka karno.

Kial do ni devus trudi al ĝi la sido-taskon?”

§8-03

Ree koŭtoŭinte al la Patriarko, Zhicheng rimarkis: “Kvankam mi studis naŭ jarojn sub Granda Majstro Shenxiu, mia menso estis ankoraŭ ne vekita al eklumiĝo. Sed tuj kiam vi parolis al mi, mia menso eklumiĝis. Ĉar la afero rilate la ciklon de renaskiĝoj estas gravega, volu do esti kompatema kaj doni al mi pluan instruon.”

“Mi aŭdis,” diris la Patriarko, “ke via majstro donas al siaj disĉiploj instruojn pri ŝilao (bona konduto), samadio (medito) kaj praĝnao (saĝo), sed mi ne scias, kion li diras pri la trajtoj aŭ la ecoj de ĉi tiuj tri elementoj. Bonvolu do informi min pri tio.”

“Laŭ la instruo de mia majstro,” respondis Zhicheng, “deteni sin de ĉiaj malbonaj agoj estas ŝilao, praktiki ion ajn bonan estas praĝnao, kaj purigi sian propran menson estas samadio. Jen kion li instruas al ni. Ĉu mi povus scii kiel vi instruas?”

§8-04

“Se mi diros al vi,” diris la Patriarko, “ke mi havas ian metodon por proponi al aliaj, mi trompos vin. Tio, kion mi faras al miaj disĉiploj, estas nenio alia, ol liberigi ilin de ilia propra ligiteco per rimedoj konvenaj al la okazoj. Por uzi iun nomon pruntitan, tiu ĉi liberigo povas esti nomata samadio. La maniero, en kiu via majstro instruas ŝilaon, samadion kaj praĝnaon, estas eksterordinara, sed mia kompreno estas iel malsama.”

“De kie do venas la diferenco,” demandis Zhicheng, “dum sin trovas nur unu speco de ŝilao, samadio kaj praĝnao?”

“La instruo de via majstro estas por helpi la sekvantojn de la Mahajana Skolo, dum la mia estas por tiuj de la Plejsupera Skolo. La fakto, ke iuj ekkonas la Darmon pli rapide kaj pli profunde ol la aliaj, klarigas la diferencon en la interpreto. Bonvolu aŭskulti kaj vidi, ĉu mia instruo estas la sama kiel la lia. Instruante la Darmon, mi neniam devias de la Vera Naturo, t.e. mi parolas nur pri tio, kion mi intuicie konstatas. Interpreti la Darmon alimaniere indikus, ke la Vera Naturo de la instruanto estas obskurigita, kaj ke lia interpreto estas nomata formala interpreto. La vera instruo pri (责任编辑:admin)