世界语版《六祖法宝坛经》(40)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
Post la morto de la Patriarko, Shenhui iris al Luoyang, kie li disvastigis la instruon de la Subita Skolo. Li skribis popularan verkon titolitan “Eksplicita Traktaĵo pri Instruo de Djano”. Li estas ĝenerale konata per la titolo “Zenisma Majstro Heze” (la nomo de lia templo).
§8-17 Vidante, ke multaj demandoj metitaj al li de disĉiploj de aliaj skoloj, plejparte kun malbonaj intencoj, kaj ke granda nombro da tiaj demandantoj jam amasiĝas ĉirkaŭ li, la Patriarko alparolis al ili, el kompatemo, dirante la jenon: “Tiu, kiu praktikas la budhismon, devas forigi el si ĉiajn pensojn, bonajn kaj malbonajn. Kiam sin ne trovas plu nomoj, tia stato estas ĝuste via Vera Naturo; ĝi efektive ne povas esti nomata per ia nomo. Tiu ‘nedueca naturo’ estas nomata la ‘efektiva naturo’, sur kiu ĉiuj sistemoj de budhismaj instruoj estas bazitaj, kaj kiun vi devas ekkompreni ĝuste nun, kiam ĝi estas klarigita al vi.” Aŭdinte tion ĉi, ili ĉiuj faris la budhanan saluton al la Patriarko kaj petis lin akcepti ilin kiel siajn disĉiplojn.
ĈAPITRO 9IMPERIESTRA FAVORO
§9-01 Je la dekkvina tago de la unua lunmonato de la unua jaro de la regperiodo Shenlong (705—707) la Imperiesta Patrino Zetian kaj la Imperiestro Zhongzong eldonis edikton, kiu diris: “De kiam ni invitis la du grandajn majstrojn Hui’an kaj Shenxiu resti en la palaco por ricevi niajn oferojn, ni studis la ‘Budhan Veturilon’ sub ili en iu ajn tempo, kiam ni povis trovi tempon post la plenumo de niaj imperiaj devoj. Tute el modesteco tiuj ĉi du majstroj rekomendis, ke ni devu peti konsilojn de la zenisma majstro Huineng de la Suda Skolo, kiu esotere heredis kiel la Darmon kaj la robon de la Kvina Patriarko, tiel ankaŭ la Koro-Sigelon de la Sinjoro Budho. “Ni do sendis la eŭnukon Xue Jian kiel kurieron de tiu ĉi edikto por inviti Lian Sanktecon veni al ni, kaj esperas, ke Lia Sankteco grace favoros nin per baldaŭa vizito al la ĉefurbo.” Pretekstante malsaniĝon la Patriarko sendis respondon por rifuzi la imperiestran inviton kaj peti imperiestran favoron permesi al li pasigi siajn restantajn jarojn ĝis la morto en la monta arbaro.
§9-02 Intervidiĝante kun la Patriarko, Xuejian diris: “La eminentaj zenismaj majstroj en la ĉefurbo havas la ĝeneralan opinion, ke por atingi la budhecon oni devas sidadi en medito kun la kruroj krucitaj antaŭ si kaj praktiki samadion. Ili diris, ke tio estas la sola metodo por efektivigi la Liberiĝon, kaj ke agante alie neniu akiris la Liberiĝon. Ĉu mi povus scii pri via metodo ĉi-rilate, Majstro?” “La Liberiĝo devas esti efektivigita per la menso,” respondis la Patriarko, “kaj ne dependas de la pozicio de sido. La sutro diris: ‘Estas hereza la aserto, ke la Tatagatao estas kiel sido aŭ kuŝo’. Kial do? Ĉar la ‘Djano de Pureco’ implicas nek venon de ie ajn, nek foriron ien ajn, nek estiĝon nek malestiĝon. Ĉiuj darmoj (ekzistaĵoj) propre estas kvietaj kaj malplenaj, kaj tia estas ankaŭ la ‘pureca sidado’ de Tatagatao. Precize dirite, sin trovas eĉ ne tia afero, nek ia ajn pruvo; kial do ni devus ĝeni nin per la pozicio de sido kun la kruroj krucitaj?”
§9-03 “Post kiam mi revenos”, diris Xuejian, “Iliaj Majestoj certe volos, ke mi faru raporton. Ĉu Via Moŝto povus esti tiel afabla kaj doni al mi iajn sugestojn pri la esenco de via instruo, por ke mi povu konigi ilin ne nur al Iliaj Majestoj, sed ankaŭ al ĉiuj budhismaj studantoj en la ĉefurbo? Tio estas kiel unu brulanta lampo, kiu povas ekbruligi centojn aŭ milojn da aliaj, tiel ke la tuta mallumo lumiĝos, kaj via lumo produktos lumon senfinan.” “La doktrino de la Budho havas nek lumon, nek mallumon,” replikis la Patriarko. “La lumo kaj la mallumo signifas la ideon pri ŝanĝo kaj alterno, sekve estas ne ĝuste diri, ke ‘lumo produktos lumon senfinan’, ĉar efektive sin trovas fino. La terminoj en tiuj paroj da kontraŭoj (‘la lumo kaj la mallumo’, ‘la senfineco kaj la finiteco’) estas diritaj en rilato unu al la alia, nome en kontrasto. Jen kial la sutro (责任编辑:admin) |