世界语版《六祖法宝坛经》(33)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| ŝastraojn,” respondis Xuanjue. “Poste dank’ al la legado de la sutro Vimalakirti Nirdesa mi ekkomprenis la instruojn de la Skolo de Budho-koro (skolo, laŭ kiu ĉiu individuo havas rektan aliron al la Budho per meditado), kaj tamen ĉi-rilate mi ankoraŭ ne havas instruanton, kiu konfirmus mian sciadon.”
§7-32 “Antaŭ la tempo de (la unua) Budho Bhismagarjitasvara Raja (sanskrite: bhīṣmagarjitasvararāja; la Reĝo kun Impona Voĉo),” rimarkis Xuance, “estis eble senigi sin je la helpo de instruanto, sed ekde tiu tempo ĉiu intuicia vekiĝo sen la helpo kaj konfirmo de instruanto estas nur natura herezo.” “Ĉu do vi, via moŝto, volus esti afabla kaj fari konfirmon por mi?” demandis Xuanjue. “Miaj vortoj portas nenian pezon,” respondis lia amiko. “En Caoxi sin trovas la Sesa Patriarko, al kiu vizitantoj en grandaj nombroj venas de ĉiuj flankoj. Li estas la ortodoksa heredinto de la Darmo. Se vi volos iri tien, mi volonte akompanos vin.” Ili do alvenis en Caoxi kaj intervidiĝis kun la Patriarko. Trifoje ĉirkaŭirinte la Patriarkon, Xuanjue eklevis sian kakaraon (sanskrite: khakkhara; bonza bastono kun ringoj, ĉefe el stano kaj fero, uzata por anonci per la ringa sono ĉe ekskuo la alvenon de la portanto kaj por elpeli insektojn kaj aliajn bestetojn sur la vojo, evitigante al ili vundiĝon) kaj frapis per ĝi la plankon. Poste li nur staris tie sen riverenco.
§7-33 La Patriarko diris: “Kiel ŝramano, vi estas la enkorpiĝo de la tri mil reguloj de etiketo kaj la okdek mil detalaj disciplinaj reguloj. Mi do volus scii, de kie vi venas kaj kio faras vin tiel malmodesta.” “La afero pri la renaskiĝo kaj la morto estas gravega (kompare kun la kutima ĝentileco),” li respondis, “kaj la morto povas veni en iu ajn momento (tial mi havas nenian tempon por malŝpari pro ceremonia etiketo).” “Kial vi ne penas ekkoni la ‘sennaskiĝecon’, kaj per tio solvos la problemon pri la efemereco de la vivo?” demandis la Patriarko. Xuanjue rimarkis: “Tiu ekkono neebligas la renaskiĝojn, kaj tiu solvo neniigas la efemerecon.” “Prave, prave!” konsentis la Patriarko. Nur tiam Xuanjue faris riverencon en plena ceremonio kaj, post mallonga tempo, adiaŭis la Patriarkon.
§7-34 “Ĉu ne tro rapide vi foriras?” demandis la Patriarko. “Kiel povas sin trovi ‘rapido’ kiam movo propre ne ekzistas?” li respondis. “Kiu scias, ke movo ne ekzistas?” demandis la Patriarko. “Estas vi, granda Majstro, kiu estas tiel distingema.” La Patriarko do diris: “Vi jam plene kaptis la sencon de ‘sennaskiĝeco’.” “Kiel la ‘sennaskiĝeco’ havas sencon?” demandis Xuanjue. “Sen senco, kiu do povas fari la distingon?” demandis la Patriarko siavice. “Ankaŭ ‘fari la distingon’ ne havas signifon,” respondis Xuanjue. “Prave dirite!” ekkriis la Patriarko. Li do petis Xuanjue prokrasti sian foriron kaj pasigi la nokton tie. De tiam Xuanjue estis konata al siaj samtempuloj kiel “eklumiĝinto, kiu pasigis unu nokton kun la Patriarko”. Poste li skribis la faman verkon “Kanto pri Eklumiĝo”, kiu estis vaste akceptita. Lia postmorta titolo estis “Granda Majstro Wuxiang” (Senformeco), kaj li ankaŭ estis nomata de siaj tiamuloj kiel “Zenisma Majstro Zhenjue” (Vera Eklumiĝinto).
§7-35 La bikŝuo Zhihuang, sekvanto de la Zenisma Skolo, iam vizitis la Kvinan Patriarkon kaj pretendis, ke li jam atingis samadion. Dum dudek jaroj li enfermis sin en malgranda templo kaj ĉiam tenadis la pozicion de sido kun la kruroj krucitaj. Xuance, disĉiplo de la Sesa Patriarko, en sia ekskurso al la norda bordo de la Flava Rivero, aŭdis pri li kaj vizitis lian templeton. “Kion vi faras ĉi tie?” demandis Xuance. “Praktikon de samadio,” respondis Zhihuang. “Ĉu vi diras, ke vi estas en samadio?” diras Xuance. “Mi deziras scii, ĉu vi faras tion konscie aŭ nekonscie. Ĉar se vi faras tion nekonscie, tio signifas, ke ĉiuj senanimaj objektoj, kiaj estas herboj, arboj, argilaĵoj kaj ŝtonoj, devus havi la eblecon atingi (责任编辑:admin) |