世界语版《六祖法宝坛经》(45)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
| stavirao (sanskrite: sthavira; pli aĝa, uzata kiel respekta titolo por prezidanta aŭ ĉefa bonzo) Fahai dufoje koŭtoŭis al li kaj demandis: “Post via eniro en parinirvanaon, kiu do estos la heredonto de la robo kaj la Darmo?” “Ĉiuj miaj predikoj,” respondis la Patriarko, “kiujn mi faris ekde mia alveno en la templon Dafan ĝis nun, povas esti kopiitaj por cirkulado en volumon titolitan Estrado-Sutro de Darmo-Trezoro. Bone gardu ĝin kaj transdonu ĝin de generacio al generacio por la savo de ĉiuj sentohavaj estaĵoj. Se vi sekvos tiun ĉi instruon, viaj predikadoj estos konformaj al la ortodoksa Darmo. Nun mi donas al vi la tutan Darmon, sed ne la robon.
§10-14 “Ĉar vi, kun pura kaj profunda kredo, jam estas firmaj kaj liberaj de duboj, vi ĉiuj kompetentos pri la granda misio (efektivigi la altan celon de Skolo). Krome, laŭ la gatao de Bodidarmo la unua Patriarko, la robo ne konvenas por esti transdonata. La gatao tekstas jene: La celo de mia veno al tiu ĉi lando (t.e. Ĉinio) Estas transdoni la Darmon por la savo de tiuj, kiuj estas sub iluzioj. Kun siaj kvin petaloj la floro estas kompleta, Kaj sekve la frukto estos nature donata.” (la floro: Ĉinio; kvin petaloj: anticipo pri la disvolviĝo de la Djana Skolo en la kvin ĉefajn semojn; la frukto: la prosperiĝo de la Darmo)
§10-15 “Miaj amikoj en la boneco,” daŭrigis la Patriarko, “purigu vian menson kaj aŭskultu min. Tiu, kiu deziras atingi la ĉiosciantan ‘semo-saĝon’ (saĝo pri la kaŭzo de ĉiuj fenomenoj), devas koni la ‘Samadion de Unueco (samadio, en kiu la menso atingis nedividitan staton esti fiksita nur al kvieteco) kaj la ‘Samadion de Unu-Ago’ (samadio por konstati, ke la naturo de ĉiuj budhoj estas la sama). En ĉiuj cirkonstancoj, liberigu vin de la alkroĉiĝo al la formoj (t.e. objektoj), kaj en via kondutado kontraŭ ili, detenu vin de ĉia inklino aŭ de malinklino, ne lasu estiĝi la deziron preni aŭ rifuzi. Restu indiferentaj ĉe sukceso aŭ malsukceso, antaŭ profito aŭ malprofito, kaj ĉiam estu kvietaj kaj serenaj, modestaj kaj akomodiĝemaj, simplaj kaj senpasiaj. Jen kio estas nomata la ‘Samadio de Unueco’. En ĉiuj okazoj, ĉu ni estas promenantaj, starantaj, sidantaj aŭ kuŝiĝintaj, ni devas teni nian menson en rekta stato (t.e. simpla, lojala). Tiam, restante senmove tie, kie ni faras nian praktikadon, ni efektive atingos la Puran Landon. Jen kio estas nomata la ‘Samadio de Unu-Ago’.
§10-16 “Tiu, kiu jam atingis tiujn du samadiojn, povas esti simila al la prisemita tero. Kovritaj en fekunda grundo ili nature kreskos kaj portos fruktojn. Ĝuste tia estas la okazo de la ‘Samadio de Unueco’ kaj la ‘Samadio de Unu-Ago’. “Mia instruado al vi nun povas esti simila al ĝustatempa pluvo, kiu alportas humidon al la vasta tero. La budho-naturo interne de vi povas esti simila al la semo, kiu, humidigite de la pluvo, povos rapide kreski. Tiu, kiu efektivigas miajn instrukciojn, certe povos atingi la bodion. Tiu, kiu sekvas la instruon de nia Skolo, certe atingos la mirindegan frukton (t.e. la budheco). Aŭskultu do mian gataon: Nia menso-grundo havas en si multajn semojn, La ĉio-trapenetranta pluvo ilin ĝermigas. Kiam la ‘floro’ de Subita Eklumiĝo atingas la floradon, Ni certe povos rikolti la frukton de la bodio.”
§10-17 Poste li aldonis: “La Darmo estas nedueca kaj tia estas ankaŭ la menso. La Vojo estas pura kaj super ĉiaj formoj. Mi avertas vin ne kontempli la kvietecon aŭ peni malplenigi vian menson. Nia menso origine estas pura kaj klara, kaj estas super avido kaj rezigno. Faru vian plejeblon, ĉiu el vi, kaj iru, kien ajn la cirkonstancoj vin kondukos, por prediki tie.” La disĉiploj do riverence salutis kaj foriris.
§10-18 En la oka de la sepa lunmonato la Patriarko donis subitan ordonon al siaj disĉiploj, ke ili pretigu ŝipon por lia reveno al Xinzhou, lia naskiĝloko. Ili ĉiuj insiste petegis lin resti. “Estas tute nature, ke mi devas iri tien,” diris la Patriarko, “ĉar la morto estas la neevitebla rezulto de la naskiĝo. Ĉiuj budhoj, kiuj aperas en tiu ĉi mondo, devas sperti la surteran morton antaŭ ol eniri en la (责任编辑:admin) |