乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(18)

Pli poste la Patriarko ree alparolis siajn disĉiplojn:

“Miaj amikoj en la boneco, en la ortodoksa budhismo la diferenco inter la Subita Skolo kaj la Laŭgrada Skolo efektive ne ekzistas; la nura diferenco rekonata estas, ke per naturo iuj estas rapidaj, dum aliaj malrapidaj en komprenado. Tiuj, kiuj estas rapidaj kaj klerigitaj, povas vekiĝi al la vero en subiteco, dum tiuj, kiuj estas malrapidaj kaj iluziitaj, devas trejni sin iom post iom. Sed tia diferenco malaperos tiam, kiam ni konas nian propran menson kaj vidas nian originan naturon. Tial tiuj terminoj ‘Subita’ kaj ‘Laŭgrada’ estas nur por oportuna uzo.

§4-05

“Miaj amikoj en la boneco, estas la tradicio de nia skolo preni la ‘Senpensecon’ kiel nian celon, ‘Senformecon’ kiel nian bazon kaj ‘Ne-alkroĉiĝon’ kiel nian fundamentan principon. La ‘Senformeco’ signifas ne alkroĉiĝi al objektoj tiam, kiam ni estas en kontakto kun ili. La ‘Senpenseco’ signifas ne alkroĉiĝi al iu ajn penso, kiu aperas en la menso. La ‘Ne-alkroĉiĝo’ estas la karakterizaĵo de nia Vera Naturo.

“Ĉiuj aferoj en la mondo, bonaj aŭ malbonaj, belaj aŭ malbelaj, amikeco aŭ malamikeco — eĉ ofendoj de akraj vortoj, trompo, molesto — devas esti traktataj kaj forigitaj kiel malplenaj kaj vantaj, kaj ni ne devas, eĉ en okazoj kiel la lastaj, pensi pri redono de malbono pro malbono. De momento al momento, ne alkroĉiĝu al la pasinteco. Se ni permesas al niaj pensoj interligiĝi kun la pasinteco, la nuno kaj la estonteco en seninterrompa serio, ni metas nin en katenon. Se, aliflanke, ni liberigas nin de la alkroĉiĝo al ĉiuj aspektoj de objektoj kaj aferoj, ni akiros liberiĝon. El tiu ĉi kialo ni prenas ‘Ne-alkroĉiĝon” kiel nian fundamentan principon.

§4-06

“Miaj amikoj en la boneco, liberigi nin de la alkroĉiĝo al la eksteraj objektoj estas nomata ‘Senformeco’. Kiam ni povas tion fari, la naturo de la darmo estos pura. El tiu ĉi kialo ni prenas ‘Senformecon’ kiel nian bazon.“Miaj amikoj en la boneco, teni nian menson libera de malpuriĝo sub ĉiaj cirkonstancoj estas nomata ‘Senpenseco’. Nia menso devas stari aparta de cirkonstancoj, kaj ni neniel devas lasi ilin influi la funkcion de nia menso. Sed estas granda eraro subpremi nian menson disde ĉiaj pensoj; ĉar eĉ se ni sukcese senigos nin je ĉiaj pensoj kaj post tio tuj mortos, ni ankoraŭ reenkarniĝos aliloke. La lernantoj de budhismo devas doni konsideron al tio ĉi. Estas sufiĉe malbone por homoj fari tian seriozan eraron ne konante la signifon de la Leĝo, sed estus eĉ pli malbone instigi aliajn sekvi la samon! Ĉar ili ne sole ne vidus sian iluziiĝon, sed eĉ kalumnius la budhismajn skribojn. Tial ni prenas ‘Senpensecon’ kiel nian celon.

§4-07

“Miaj amikoj en la boneco, permesu al mi pli plene klarigi, kial ni prenas “Senpensecon” kiel nian celon. Sin trovas homoj iluziitaj, kiuj fanfaronas pri sia konado de la Vera Naturo, sed kiam ili estas influataj de la cirkonstancoj, multaj pensoj estiĝas en ilia menso, sekvataj de eraraj opinioj, kiuj estas la fonto de ĉiuj ĉagrenoj de la mondo kaj diversaj falsaj ideoj. En la Vera Naturo sin trovas propre nenio, kio estus atingita. La diro, ke sin trovas ia atingo, kaj la facilanima parolo pri meritoj aŭ malmeritoj, estas eraraj opinioj kaj makuloj en la menso. Jen kial ni prenas “Senpensecon” kiel la celon de nia Skolo.

§4-08

“Miaj amikoj en la boneco, rilate ‘Senpensecon’, je kio do ni devas senigi nin kaj sur kio do ni devas fiksi nian menson? Ni devas senigi nin je ‘paroj da kontraŭoj’ kaj ĉiuj makulitaj konceptoj. Ni devas fiksi nian menson sur la Vera Naturo de tatatao, ĉar tatatao estas la substanco de penso aŭ ideo, kaj la ideo estas la rezulto de la aktiveco de tatatao.

“Estas nia Vera Naturo de tatatao — ne la sensorganoj de okulo, orelo, nazo aŭ lango — kiu estigas ‘ideon’. Tatatao portas sian atributon, kaj tial ĝi povas estigi ‘ideon’. Sen tatatao la sensorganoj kaj la sensobjektoj tuj pereus.

“Miaj amikoj en la boneco, ĉar estigi ‘ideon’ estas la atributo de tatatao, tial, se nur niaj ses sensorganoj (okuloj, oreloj, nazo, lango, korpo kaj menso) — kvankam ili havas funkciadojn en vidado, aŭdado, tuŝado, konado ktp — ne estas infektitaj aŭ makulitaj de la miriadoj da cirkonstancoj, nia Vera Naturo povas esti ĉiam libera kaj mem-manifestita. Jen kial la sutro diras: ‘Tiu, kiu estas lerta en la distingo de diversa darmalakŝanao (责任编辑:admin)