世界语版《六祖法宝坛经》(4)
时间:2024-01-20 07:43 来源:未知 作者:王崇芳老师世译 点击:次
§1-11 “En la profunda nokto la Patriarko sendis venigi Shenxiu al la halo, kaj demandis, ĉu la gatao estas skribita de li aŭ ne. “‘Estis mi, Majstro,’ respondis Shenxiu. ‘Mi ne arogas al mi akiri la patriarkecon, sed mi esperas, ke Via Sankteco estos tiel afabla kaj diros al mi, ĉu mia gatao havas iom da saĝo en tiu ĉi.’ “‘Via gatao montras,’ respondis la Patriarko, ‘ke vi ankoraŭ ne konas vian Veran Naturon. Vi alvenis nur al la sojlo, sed vi ankoraŭ ne transpaŝis ĝin. Se vi penas atingi la plejsuperan bodian saĝon per tia kompreno, vi neniel povos sukcesi. “‘Por atingi la plejsuperan bodian saĝon, oni devas esti kapabla spontanee koni sian propran menson kaj vidi sian Veran Naturon, kiu povas nek estiĝi, nek neniiĝi. Kiam en ĉiuj tempoj (la pasinteco, la nuno, kaj la estonteco), kaj de tempo al tempo, oni estas kapabla vidi sian propran Veran Naturon, tiam al oni ĉiuj darmoj (ekzistaĵoj) estos liberaj de ĉia malhelpo. Kiam tio ĉi estos konata, oni estos libera de iluzio por ĉiam; kaj oni restos en la stato de tatatao (sanskrite: tathatā; la vera efektiveco, tieleco en ĉiuj cirkonstancoj). Tia konstanta mensostato estas absolute vera. Se vi povos vidi aferojn en tia maniero, vi certe jam atingos la plejsuperan bodian saĝon. “‘Vi do reiru al via ĉelo kaj pripensu unu aŭ du tagojn, kaj poste prezentu al mi alian gataon. Se via gatao montros, ke vi jam transpaŝis la sojlon, mi transdonos al vi la Robon kaj la Darmon.’ “Shenxiu adiaŭis la Patriarkon kun saluto kaj foriris.
§1-12 “Dum pluraj tagoj li vane penis skribi alian gataon. Tio tiel forte premis lian menson, ke li estis kvazaŭ en inkubsonĝo. Li ne povis trovi komforton en sido aŭ promeno. “Du tagojn poste iu juna knabo preterpasis la ĉambron, en kiu mi laboris senŝeligante rizon. Li laŭte recitis la gataon verkitan de Shenxiu. Aŭdinte ĝin mi tuj eksciis, ke ĝia komponinto ankoraŭ ne vere vidas sian Veran Naturon. Kvankam mi estis neinstruita, tamen mi jam kaptis ĝian ĝeneralan ideon. “‘Kian gataon vi recitas?’ mi demandis la knabon. “‘Vi barbaro!’ li respondis. ‘Ĉu vi ne scias pri la promeso de la Patriarko? La Patriarko diris al siaj disĉiploj, ke la afero pri vivo kaj morto estas gravega por la homo, kaj ke ĉar li estas preta transdoni sian robon kaj la Darmon, tial tiuj, kiuj deziras ilin heredi, devas ĉiu skribi gataon, kaj tiu, kies gatao montros, ke li vere komprenas la esencon de la Darmo, ricevos ilin kaj fariĝos la Sesa Patriarko. La estiminda Shenxiu skribis tiun ĉi “senforman” gataon sur la muron de la suda koridoro, kaj la Patriarko diris al ni, ke ni ĝin recitu. Li diris ankaŭ, ke tiuj, kiuj metos ĝian instruon en la efektivan praktikon, estos savita disde la falo en la malbonajn regnojn de ekzistado kaj akiros al si grandajn bonojn.’
§1-13 “Mi diris al la knabo, ke ankaŭ mi deziras reciti la gataon, por ke mi povu esti ligita kun la budheco en mia estonta vivo. Mi diris al li ankaŭ, ke kvankam mi senŝeligas rizon ĉi tie jam ok monatojn, mi tamen neniam iris al la halo, kaj tial mi deziras, ke li konduku min tien kaj montru al mi kie la gatao estas, por ke mi povu doni honoron al ĝi. “La knabo kondukis min tien, kaj mi petis lin voĉlegi ĝin al mi, ĉar mi estas nelegoscia. “Iu regna oficisto nomata Zhang Riyong, helpanto de la prefekto de Jiangzhou, tiam hazarde estis tie, kaj li komplezis al mi laŭtlegante ĝin al mi. Kiam li finis la legon, mi diris al li, ke ankaŭ mi komponis unu gataon, kaj petis, ke li skribu ĝin por mi sur la muron. “‘Vere eksterordinare,’ li ekkriis, ‘ke ankaŭ vi povas komponi gataon!’
§1-14 “Mi replikis: ‘Ne malestimu la komencanton, se vi estas la serĉanto de la plejsupera bodia saĝo. Vi devas scii, ke la plej malalta klaso povas havi la plej akran sagacon, dum la plej alta povas esti sen inteligenteco. Se oni malrespektas ilin, oni faras tre grandan pekon.’ “‘Diktu do vian gataon,’ li diris. ‘Mi skribos ĝin por vi. Sed ne forgesu min savi el tiu ĉi mondo, se vi sukcesos en atingo de la Darmo.’ “Mia (责任编辑:admin) |