乾县铁佛寺移动版

主页 > 佛学世语 > 世界语版佛学经典

世界语版《六祖法宝坛经》(26)

§7-05

Poste la Patriarko demandis: “Kia estas via nomo?”

“Fada,” estis la respondo.

“Via nomo estas Fada (kiu signifas ‘atingi la Darmon’), tamen vi efektive ne atingis ĝin.” Li do improvizis gataon:

Via nomo estas Fada (Darmo-atingo),

Kaj diligente kaj persiste vi recitas la sutron.

Lipa ripetado de la teksto nur sekvas la prononcadon,

Sed tiu, kies menso eklumiĝis kaptinte la signifon, ja estas bodisatvo.

Ĉar vi kaj mi havas komunan karmon,

Nun mi klarigos al vi tion ĉi.

Se vi kredas, ke la Budho senvorte parolas,

Tiam la Lotuso floros en via buŝo. (T.e.: vi povos diri la signifon aŭ la mesaĝon de la sutro Lotuso de Bona Leĝo.)

Aŭdinte la gataon, Fada sentis konsciencan riproĉon kaj petis pardonon. Li aldonis: “De nun mi estos humila kaj respektema en ĉiuj okazoj. Ĉar mi ne bone komprenas la signifon de la sutro, kiun mi recitis, mi ofte konfuziĝas pri ĝia ĝusta interpreto. Kun via granda saĝo, ĉu Via Sankteco volus esti afabla kaj doni al mi mallongan klarigon?”

§7-06

La Patriarko respondis: “Ĉar via nomo estas ‘Fada’ aŭ ‘Darmo-atingo’, mi do diras ion pri la Darmo kaj vi. La Darmo estas tre klara, kaj estas nur via menso, kiu ne estas klara. La sutro estas libera de dubaj paragrafoj, kaj estas nur via menso, kiu faras ilin dubaj. Recitante la sutron, ĉu vi scias ĝian ĉefan celon?”

“Mi estas tiel mensobtuza kaj stulta,” respondis Fada, “ke mi scias nur laŭvorte reciti la tekston. Ĝia ĉefa mesaĝo ja estas super mia komprenpovo.”

La Patriarko respondis: “Bonvolu do reciti la sutron por mi, ĉar mi ne kapablas mem legi. Poste mi klarigos al vi ĝian signifon.”

Fada laŭte recitis la sutron, sed kiam li venis al la ĉapitro titolita “Paraboloj”, la Patriarko haltigis lin, dirante: “La ĉefa temo de tiu ĉi sutro estas ekspliki la kaŭzon de enkarniĝo de la Budho en tiu ĉi mondo. Kvankam paraboloj kaj ilustroj estas sennombraj en tiu ĉi libro, tamen neniu el ili transpasas tiun ĉi centran punkton. Nu, kio do estas tiu kaŭzo? La sutro diras: ‘Estas pro la sola granda kaŭzo kaj por la sola celo, ke la respektegindaj budhoj aperas en tiu ĉi mondo.’ La sola granda kaŭzo, kiu estas menciita ĉi tie, estas nenio alia, ol la Budho-Saĝo.

§7-07

“La ordinaraj homoj alkroĉiĝas al la eksteraj objektoj; kaj interne, ili falas en la eraran ideon pri la ‘malpleneco’. Kiam ili povas liberigi sin de la alkroĉiĝo al objektoj en kontakto kun ili kaj liberigi sin de la erara opinio pri la ‘malpleneco’, tiam ili estos liberaj de iluzioj interne kaj ekstere. Tiu, kiu ekkomprenas tion ĉi kaj kies menso sekve eklumiĝas dum momento, estas konsiderata kiel jam malferminta siajn okulojn por la vido de la Budho-Saĝo.

“La vorto ‘budho’ estas ekvivalenta al ‘eklumiĝo’, kiu povas esti komprenata (kiel en tiu ĉi sutro) sub kvar kategorioj:

Malfermi la okulojn por la vido de la Budho-Saĝo.

Montri la eklumiĝon pri la Budho-Saĝo.

Vekiĝi al la eklumiĝo pri la Budho-Saĝo.

Identiĝi kun la eklumiĝo pri la Budho-Saĝo.

“Se vi povas, instruate, identiĝi kun la vero, tiam vi estas jam vekita al la Budho-Saĝo, kaj via Vera Naturo sin manifestas.

§7-08

“Vi ne devas misinterpreti la tekston kaj veni al la konkludo, ke la Budho-saĝo estas io speciala al la budho kaj ne komuna al ni ĉiuj pro tio, ke vi okaze trovis en la sutro tiujn ĉi vortojn ‘malfermi’, ‘montri’, ‘vekiĝi’ kaj ‘identiĝi’. Tia misinterpreto egalus kalumnion al la Budho kaj blasfemon al la sutro. Ĉar la budho jam estas dotita per tiu ĉi Saĝo, kian bezonon do li havas malfermi siajn okulojn por ĝi. Tial vi devas kredi, ke la Budho-Saĝo estas la Budho-Saĝo de via propra menso kaj ne tiu de iu ajn alia budho.

“Fermante sin for de sia propra lumo pro sia forta enamiĝo al sensobjektoj, ĉiuj sentohavaj estaĵoj, turmentate de la eksteraj cirkonstancoj kaj internaj ĉagrenoj, agas volonte kiel sklavoj de siaj propraj deziroj. Vidante tion ĉi, nia Sinjoro Budho estas devigita leviĝi de sia (责任编辑:admin)